Epiloge/Marks ne estis marksisto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Marks ne estis marksisto…[1]


Laŭ mia promeso ĉi tiuj epilogaj diroj ne devas esti enuaj kaj kaprompaj. Mi kutimas plenumi promesojn, libere faritajn, sed ĉu estas eble paroli pri marksismo, ne devigante la leganton dormige cerbumi? Eble jes. Almenaŭ mi provos. Bonvolu aŭskulti jenan anekdoton:
Antaŭ dektri jaroj, ĉe la fondo de SAT en Prago, mi havis la okazon konatiĝi kaj interparoli kun K-do, kiu jam de longe estas profesoro pri marksismo. Dum nia interparolo li demandis:
– Ĉu vi konas persone la aŭtoron de tiu serio da artikoloj, aperintaj en "Esperantista Laboristo" kun la titolo: "For la Neŭtralismon!" kaj subskribitaj "Sennaciulo"?
Aplombe mi respondis, ke ne. Kaj por trankviligi mian konsciencon, mi diris al mi: nur saĝuloj ja konas sin mem.
– Almenaŭ mi estas certa, ke li estas marksisto, aldiris mia interparolanto.
Verdire, kiam mi aŭdis tiujn vortojn, mia surprizo estis granda. Tiutempe mi eble jam ne estis leginta eĉ "La Komunistan Manifeston". Ĝis tiam la socipolitikaj aŭtoroj, kun kies verkoj mi konatiĝis, estis Bakunin, Kropotkin, Reklu, Grav k.a. anarkistaj teoriuloj. Forpasis relative multaj jaroj. La tutan verkaron de Marks mi funde ne studis; tamen el ĝi kaj pri ĝi mi legis multon. Malgraŭ tio mi ne kuraĝus diri, ke mi estas marksisto. Tion mi tute ne scias kaj eĉ ne deziras scii. Starigante soci-politikan demandon, neniam mi ekhavas la penson traserĉi en la verkoj de Marks por trovi respondon. Mi havas la konvinkon, ke neniu el la plej kompetentaj komentistoj de Marks povas prave havi la pretendon scii, kiuj estus la pensoj, la sinteno de ilia majstro antaŭ nuntempaj problemoj.
Sendube estas interese scii precize, kiel okazas la ekspluatprocezo de la kapitalo super la laboro. Tion montris Marks tre klare. Sed tia scio ŝajnas al mi nur flanka afero. Koni la kaŭzojn de malsano ne ĉiam sufiĉas por resanigi pacienton. Doni bonan recepton povas esti tute vana afero, se la malsanulo ne scias, ne povas aŭ ne emas apliki ĝin. La persona, sugesta influo de kuracisto povas iafoje pli efiki ol medikamento. En la vivo de l’ socioj psikologiaj faktoroj, senpezaj fortoj ankaŭ ludas gravan rolon. Eĉ en ĥemia komponaĵo katalizaj fenomenoj estas necesaj por ĝin modifi. Ĉu Marks, kaj ĉefe la t.n. marksistoj, taksas sufiĉe alte tiajn faktorojn? Mi emas kredi, ke ne. La klarigoj, kiujn ekzemple ili donas prl la lastatempaj okazintaĵoj en Germanio, ŝajnas al mi tute ne sufiĉaj, ne konvinkaj.
En la antaŭparolo al "Naciismo" mi parolis pri la forto de ideoj kaj la Hitlera movado tre bone pravigas kaj ilustras tiun vidpunkton. En Germanio la socialisma ideo jam forte penetris en la mensojn de l’ proletaro; sed la naciismo restis tamen tre forta, tial ke neniu partio penadis ĝisradike detrui tiun ideon per laŭcelaj rimedoj. Sufiĉis do al lerta demagogo kunigi tiujn du ideojn (naciismo kaj socialismo) por starigi movadon, kiu donis al li la regadon super la lando.
Sed ne estas mia intenco pritrakti nun tiun temon. Mi celas nur altiri denove la atenton de la SAT-anoj al tio, ke estas ĉiam danĝere akcepti iun ajn teorion, doktrinon senkomprene, blinde, fide al ĝiaj komentistoj. Tia akcepto signas ĉe la ano religieman spiritostaton. Kiam homoj sin demandas unue, ĉu ĉi tio aŭ tio konformas aŭ ne kun iu doktrino, anstataŭ senantaŭjuĝe esplori la realaĵon, la krudajn faktojn, tio estas signo de spirita malviglo kaj kondukas neeviteble al starigo de nova religio kun novaj pastro-komentistoj. Ekzemple, kiam sovetiaj teoriemuloj komencis cerbumi por doni marksisman pravigon pri la ekzisto de esp-o, estas nekredeble, kiom da sensencaĵoj ili eldiris, kiom da ridindaj skolastikaĵoj ili elpensis…
Ĉe la VIII-a Kongreso de SAT, kiun partoprenis pluraj sovetiaj K-doj, la SAT-anoj agis tre saĝe, akceptante unuanime aldonon al nia Statuto, laŭ kiu ni ĉiuj devas zorgi, ke niaj opinioj neniam fariĝu nediskuteblaj dogmoj.
Se la marksismo difinis ĝuste la vojon, kiun nepre sekvos la homa socio, la venko de Hitler povas esti nur nelongdaŭra. Lia fajra detruado al la marksistaj libroj estas do tute vana entrepreno. Sed, sammotive, ne multe helpas al la sukceso de l’ marksismo la aserto, ke ĝi estas la vero, la sola, kiu devas esti oficiale kaj devige encerbigata…
Sur la propagandiloj, kiujn ni eldonis antaŭ dektri jaroj, mi relegas interalie jenon:
"La ideala socio ne devenos tute preta el Revolucio, kiun kelkiuj prezentas al si kiel panaceon. Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitanoj, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata, enlanda edukado metis dum nia infanaĝo en niajn kapon kaj koron. SAT celas kutimigi sian anaron al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo. Ĝi zorgas pri la kreado de spiritostato, kiu harmonios kun la estonta socio, kiam la perforto nuna, la ekonomiaj, lingvaj kaj ŝtataj limoj ne plu ekzistos. SAT celas krei sennaciecan popolon."
Mi ne scias, ĉu tiuj diroj estas aŭ ne marksistaj. Skribante ilin, tiam mi tamen estis bolŝeviko, ĉar partia membro-karto kuŝis en mia poŝo; tiam miaj sampartianoj ne malaprobis tian "idealismon". Ĝi ne ankoraŭ fariĝis herezaĵo. Hodiaŭ, rigardante al la disigita laborista movado, certe neniu asertos, ke tia stato estas la rezulto de troa idealismo: ĉie regas suspekto, malamo, fanatiko, mensogo, fratbatalo. Tial, pretiĝante forlasi la gvidpostenon, mi emas memorigi al la K-doj la principojn, kiuj ekde la komenco signis al ni la vojon. Miaopinie, ili restas same taŭgaj hodiaŭ; ili certigis la sukceson de SAT dum multaj jaroj kaj nur kiam fanatikuloj kaj "realistoj" volis ignori ilin, venis la disiĝo kaj malprospero.
Al tiuj, kiuj sin nomas marksistoj, mi volas memorigi, ke iun tagon, aŭdinte, ke ekzistas "marksistoj", Marks mem pikparole eldiris: "Mi almenaŭ ne estas marksisto!.." La genia aŭtoro de "La Kapitalo" sendube jam ĉagreniĝe antaŭvidis, ke liaj instruoj fariĝos por kelkaj el liaj disĉiploj dogmaj, senvivaj parkeraĵoj.

E.L.


Piednotoj[redakti]

  1. "Sennaciulo" de 25.5.1933.