Saltu al enhavo

Epizodo de milito

El Vikifontaro
A. Paolet, S. Vito al Tagliamento (Italia) (p. 8-22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Malgranda Kolekto de “L’Esperanto„

sub la patronado de la Itala Katedro de Esperanto



N. 1


CLAUDIUS COLAS


Epizodo de milito




Cent. 15 Sm. 0.060


1915

A. PAOLET

S. Vito al Tagliamento (Italia)

Estas vespere de la 24a de decembro 191… La 351a infanteria regimento troviĝas jam de du tagoj kelkajn kilometrojn Nord-Este de Spincourt. Ĝi havas la devon gardadi la antaŭgvardiojn malamikajn tie dislokitajn kaj sendadi iom post iom patrolojn, kiuj revenas ofte interŝanĝinte pafadojn kun la patroloj germanaj.

Estas nokto, kaj la neĝo falinta posttagmeze, kovris per mola tavolo la teron malmola je frosto.

La 4a kompanio de la 1a bataliono tenas gravan pozicion kaj kaŝiĝas kontraŭ la vidado de la malamikoj post montetoj kovritaj de arbaroj kaj viglitaj de gardistoj.

Kelkaj aretoj da soldatoj lacaj staras fumante ĉirkaŭ fajro en la korto.

— Tute same, diris per akcento ne urba viro tridekjara, portante al sia pipo brulantan ligneron, estas tute ne amuziga milito por viroj di nia aĝo, kiuj havas edzinon kaj filojn.

— Kial ne! - diris alia.

— Por Kristnasko, ĉi tiu estas malĝoja Kristnasko! Ĉu ne vere, Silvano?

— Eĉ feliĉa - respondis tiu diablo, kies vangoj estis kovritaj je cikatroj, kiu respondis al la nomo de Silvano - se kiel manĝaĵetoj la Prusoj ne sendus al ni prunojn en la saŭco de Bismark.

— Ni havas samnombron da ili por ilia servo - aldonis unuklasulo sidanta sur sia tornistro kaj skribante per krajono al lumo saltetanta de olelumeto.

Interparolado daŭrigadis triviale, kiam eksono de trumpeto turnigis ĉies okulojn al la loĝejo.

— Al raporto! - ekkriis kaporalo kurante de grupo al grupo.

Surprizitaj, konfuzitaj kuniĝas ĉirkaŭ la serĝento, kiu legas:

Ordono de la Generalo komandanta la 20an Korpuson de Armeo.

« La Generalo komandanto de la 20a Korpuso de Armeo sciigas ke sekve de konsento kun la marŝalo komandanta de la malamika armeo, la interbataloj haltos de ĵaŭdo 24a de decembro de la horo 7a post tagmeze ĝis lundo 26a je la horo 7a matene.

La rotoj konservos siajn proprajn poziciojn, kaj ĉiu movado dum ĉi tiu tempo estos malpermesata. La militestroj ne permesos al iu eliri de la enloĝigo se ne kun granda singardemo kaj pro gravaj motivoj.

Nancy 23.an de decembro 191…

La generalo komandanta la 20.an korpuson de armeo.

Subskribita Maunoury

Gajan brueton ricevis la legado de ĉi tiu ordono. La militestroj povis apenaŭ daŭrigi la silenton ĝis la fino.

La majora serĝento daŭrigis:

Ordono de la Kolonelo komandanta la 351an Infanterian Regimenton:

« La kolonelo por festeni Kristnaskon decidis ke la vesperon 24.an de decembro, en ĉiu kompanio oni disdonu al ĉiu soldato eksterordinaran porcion de rumo ».

— Edziĝfesto ! - ekkriis unu.

— Ĉi tio valoras pli ol la manĝetaĵo de Silvano - diris alia.

— Silentu, rediras la militestroj… Vi parolos poste.

« La kolonelo sciigas ke pro la avancita pozicio, kiun ni okupas, estas absolute malpermesite forlasi la kampon kaj transiri la liniojn de la antaŭgvardioj. Nun iru.

— Kaj la meso de noktomezo! - diris en si mem unuklasa soldato.

Soldato Doucet, kiu tiel pensis estis viro 28-jara apenaŭ; lia vizaĝo estis razita kaj serioza.

En la kompanio oni lin vokis la « Vikario ». Li ja estis pastro, kiu devis kiel multaj aliaj siaj kunfratoj, forlasi la paceman pastran laboron por revesti la militan devizon kaj reatingi sian iaman kompanion. Certe la metio de la armeo ne plaĉis al li. « Milito estas granda malbono, terura krueleco, li diris, kaj oni devus ĉion fari por ĝin eviti, sed se ni estas devigitaj, ni devas fari nian devon ». Kaj vere li faradis sian devon, kiel li montris jam en multaj okazoj, kaj lia nomo jam aperis ankaŭ en la tagordo.

Tio, kio lin konsolis je la malproksimo de lia malgranda preĝejo, estis la ĉiutaga okazo ekzercadi sian pastran oficon inter siaj kunuloj. La plej friponoj, la plej diboĉuloj - se iafoje, lin publike mokis - en siaj koroj lin amis kaj ĉiam al li faris siajn konfidojn, rakontis al li siajn kordolorojn, legigis de li leterojn ricevitajn de la edzino kaj de la patrino.

— Vi scias, Vikario, ke mi ne estas bigotulo, sed se Prusoj alsendos al mi maronon en la buŝon, mi ne volus morti sen ke vi min konfesu… - Kaj estis Silvano, la plej furioza, kiu tiel parolis; plej parto el ili, sen atendi maronon en buŝo, estis jam ordigintaj siajn aferojn kun la Vikario, kaj ili estis el la plej kuraĝaj en bataloj.

La lasta frajo de la raporto malpermesanta la eliron, lasis pripensanta soldaton Doucet. Li, pastro, jam de pli ol unu monato ne aŭdis meson, ne konfesiĝis, ne komunikiĝis; ĉu li devas pasigi eĉ Kristnaskon ne povante tion fari?… Ĉi tiu estis por li ĉagrena penso.

— Mi iros, pensis li, ĉe la kolonelo, kaj eble li permesos al mi eliri…

Jam eksonis la oka vespere kiam li venis tute gaja, dum la kunuloj gaje trinketadis la ok decilitrojn de rumo.

— Kien vi iras, Vikario?

— Al la noktomeza meso en Spincourt…

— Ĉu la kolonelo permesis?

— Post kelkaj grimacoj li permesis?

— Sed ne estas ĉi tie Spincourt. Vi scias. Dekunu kilometroj almenaŭ, kaj kun ĉi tiu malvarmo. Brrr…

— Mi tion scias, sed ne grave.

— Bonan Kristnakan nokton. Kaj morgaŭ, Vikario, alportu al ni benitan panon.

Doucet transiris la sojlon de la korto, ekiris sur mallarĝa strateto. Nokto estis malvarma, sed bela, miloj de steloj trembrilis en la pala lazuro de la firmamento; la neĝo frostiĝinta kraketadis sub la piedoj. Li marŝadis rapide en silento de tiu malluma vintra nokto, tute enpenetriĝinta je feliĉo, kiam reale, ne nur dezire, li iris ricevi de Tiu, kies li estis senigita jam de jonga tempo. Torentoj de dankemeco plenigis lian animon kaj eliris en krioj senvolaj de feliĉo. Kristnasko! Kristnasko! Dankon, mia Dio! diradis li metante manon sur koro.

La vojeto serpentumis inter arbaretoj, kiujn li memoris estis vidinta tiun saman matenon en patrolesploro.

Improvize nigra homformo aperis kaj petis — Kiu avancas?

Marceau, diris li malrapidante.

— Avancu malrapide!

Li faras du pasojn antaŭen.

Mars-la-Tour, aldonis li duonvoĉe.

— Transiru.

— Ha estas vi, Vikario, vi scias ke oni ne transiras.

Doucet montris la paspermeson subkribitan de la kolonelo, kaj daŭrigis sian vojon. Ankoraŭ du aŭ tri fojojn reokazis la sama renkonto; kaj la malgranda abato troviĝis ekster la linioj garditaj.

Li marŝadis jam de du horoj kiam konstatis ke li eraris direkton. Li provis reorientiĝi, sed ne povis trovi la punkton kie li eliris el ĝusta vojo. Revenis returnen, kaj perdiĝis denove inter arbetaĵoj.

— Mia Dio - li diris - ĉu mi devas manki al la meso de noktomezo?

Estis proksime monteto sufiĉe alta; de tiu supraĵo oni povus vidi la lumojn de Spincourt.

Li alvenis al ĝiaj piedoj, kiam ŝajnis al li aŭdi ekĝeman voĉon helpon petante. Haltis. Profunde silento… Mi eraris, pensis. Post dek pasoj voĉo rekomencis, pli plendanta, pli ofte petanta.

Li direktiĝas al la loko de kie venis la voĉo, prenis el poŝo elektran lumeton. La elvokoj iĝis pli urĝaj ju pli li proksimiĝis. Brako moviĝadis inter arbetaĵoj.

Doucet alkuris ekkriante. Germana soldato kuŝis sanganta, pala, frostiĝinta, kaj direktadis al li du grandajn plorantajn okulojn. El lia buŝo eliris vortoj por Doucet ne kompreneblaj. Doucet, tenante sian emocion, kaj ne perdante tempon etendis sur brusto de l’vundito pelerinon. La malfeliĉulo paroladis, paroladis ĝemante ĉar oni lin ne komprenis.

Doucet demandis lin france, latine, sed senutile.

— Ho se mi povus almenaŭ paroli al li, diris, konsoli lin. Se ni povus interkompreniĝi!…

Enverŝis en lian buŝon el rumo ĵus ricevita, kolektis lignerojn por ekbruligi fajron kaj lin varmigi. Provis lin kuraci, malbutonumis lian veston, proksimigis lampadeton, vidis, atakita en la ĉemizo, malgrandan verdan steleton, kiun li konis kiel insigno de Esperantistoj.

— Ĉu vi povas paroli en Esperanto? Li diris kortuŝite.

— Jes, jes, mi povas…

— Dio estu benata!

Interparolado daŭrigis en Esperanto, dume la voĉo de la mortanto ĉiam pli malfortiĝis.

— Se vi scius kiel mi estas feliĉa esti de vi komprenata!… lasu mian vundon, estas jam tro malfrue. Mi estas ĉi tie de hieraŭ; mi perdis jam tutan mian sangon. Baldaŭ mi estos finita… Ho ve mia malfeliĉa patrino! mia malfeliĉa fianĉino! - Kaj daŭrigis per vortoj, kiujn Doucet ne povis kompreni.

Doucet ne povis plu enteni sian kortuŝsenton. Enverŝis al li denove rumon en la buŝon.

— Ho ve mia malfeliĉa fianĉino! - realdonis la mortanto - La steleto, kiun mi portas sur koro, ŝi ĝin donacis al mi…, ŝi ĝin alportis al sia kolo…, ŝi diris al mi: Tenu ĝin kiel mia memoraĵo, eble ĝi utilos al vi… Vi prenos ĝin kaj realsendos al ŝi; vi diros al ŝi ke ĝi estas trempita en mia sango! Ĉu vi promesas?

— Mi promesas - diris Doucet, ĉiam plej kortuŝite.

— Ŝian adreson estas en mia paperujo. Vi skribos ankaŭ al mia malfeliĉa patrino. Diru al ŝi ke ŝia filo mortis farinte sian devon. Diru ke… ho kiel estas terura la milito…

— Estu trankvila, amiko, mi skribos…

— Dankon, kamarado franca!… kaj nun lastan favoron. Post unu horo mi ne plu estos. Mi estas katoliko, mi volas pastron. Estas ĉi tie proksime vilaĝo. Iru peti pastron veni ĉi tien. Mi konfesus min. Se estus bezone, vi klarigos…

Doucet komencis singulti. Metis siajn lipojn sur la frunto de la mortanto kaj diris: Mi estas katolika sacerdoto.

— Kiel! Ĉu vi pastro! Dio estu benata! Aŭskultu mian konfeson!

Doucet deprenis sian glavon kaj metis ĝin teren, por montri, ke se cirkonstancoj lin devigis porti armilojn, la ofico ekzercota estis je tute alia esenco.

Tiam genufleksinte, kun orelo ĉe buŝo de l’ mortanto, komenciĝis mistera interparolado. Poste, levante la manon, faris grandan krucosignon dirante: Ego te absolvo ab omnibus peccatis tuis in nomine Patris, et Filii, et Spiritus Sancti.

La mieno dolĉa kaj pala de la juna germano sereniĝis, resigniĝis preskaŭ ĝoje.

La sonoriloj rompis la silenton de la nokto alvokante fidelojn al la meso de la noktomezo.

Mortonto ricevis koratakon, poste dolorege ridetante: Kristnasko! diris: Ho amiko kiel bele estas morti en tiu momento!

Alvenis al li sufokiĝo. Doucet lin surlevis por faciligi al li enspiradon.

Volis ankoraŭ paroli: Mi dankas… lavenis alia krizo: lasta; refalis senanimita sur brusto de Doucet, kaj mortis.

— Sinjoro, diris Doucet ekĝemante, nun mi komprenas plej bone kiaj vi permesis ke viaj sacerdotoj iĝu soldatoj…

Kaj en la nokto profunda, dum Doucet, genuflekse ĉe kadavro de l’ juna Germano diris por li la lastajn preĝojn, la sonoriloj denove invitadis al la noktomeza meso.


Nia amiko kaj samideano Claudius Colas el Parizo mortis hereo en milito per kuglo en la kapo, la nokton 10-11.an de Septembro. Li estis kaporalo kaj kun siaj soldatoj mortis farinte sian devon. Li lasis edzinon kun tri infanetoj, kies plej granda estas nur kvinjara. S.ro Colas estis unu el la plej kleraj kaj elokventaj esperantistoj de Francujo: li estis Lingvakomitatano: revivigis “Esperon Katolikan„ en jaro 1909-1910.a, fondis “L’Esperantiste Catholique„, organizis la kvar Kongresojn de Katolikaj Esperantistoj, laboris en la Tutmonda Jarlibro, en la Oficiala Gazeto k. t. p. La tuta esperantistaro, precipe la katolikoj, faris grandan perdon.

Kiel memoro de ĉi tiu kara samideano, ni aperigas ĉi tiun verkaĵon, kiun li jam eldonis en “L’Esperantiste Catholique„.