Esperanta folkloro

El Vikifontaro


ESPERANTA FOLKLORO
(Babilado de Horaĉo Serĉer)
— De I. Lejzerowicz —

Mi renkontis Horaĉon Serĉer lastan dimanĉon en parko. Estis bela kaj varma printempa tago — la suno sendis freŝan varmon sur la teron, ĝiaj radioj disrampis en ĉiujn vejnojn de l’ homa korpo — ŝajnis, ke ĉiun penetris ia feliĉega sereneco. Homoj, kiel kutime, lasis sin trompi de la unuaj varmaj sunsalutoj, kaj tiu efemera printempa refreŝigo ornamis ĉies vizaĝon per rideto kaj kontento.

Sed Horaĉo Serĉer havis deprimitan mienon. Li sidis en angulo sur benko, la frunto forte kuntirita kun sennobraj faltoj, la rigardo fiksita al la tera ŝtonetaĵo, sur kiu li senscie faris signojn per sia bastono. Mi estis certa, ke lin turmentas zorgoj pro la krizo, ke li cerbumas pri ia savrimedo kontraŭ ĝiaj sekvoj — ah! la dolaro en Novjorko ankaŭ ekkrakis — kio sekvos? kio nun fariĝos?

Sed kiam mi, sidiĝinte apud li, demandis, kio lin afliktas, en liaj okuloj ekbrilis tiu stranga fajreto, sur liaj lipoj aperis tiu stranga rideto, pri kiu estas malfacile diveni, ĉu ĝi estas rideto de ĝojo aŭ ironio, kaj el lia buŝo ekfluis babiltorento. Kia krizo! Kia dolaro! Horaĉo Serĉer estas esperantisto, kaj esperantistoj dolarojn ne havas… Kaj se li dolarojn ne havas, kial tuŝu lin ilia krako en Novjorko? Pri tio prefere zorgu Ford kaj Rockefeller kaj Morgan kaj la aliaj monpotenculoj — kiu scias, kiel ili ĉiuj nomiĝas? Li, Horaĉo Serĉer, havas aliajn zorgojn, kiuj estas por li pli gravaj ol la milionoj de Rockefeller kaj Morgan. Horaĉo Serĉer estas esperantisto, kaj eĉ — kiel vi scias — fervora kaj sinoferema verdulo, kaj por unu sukceseto de Esperanto li estas preta fordoni la tutan havaĵon de Morgan kaj Rockefeller kune… Tia homo li estas, Horaĉo Serĉer!

— Vi demandas, kio min tiel afliktas? Certe, vi povas esti pli ĝoja, ĉar vi miajn zorgojn ne havas. Vi sidiĝas ĉe via skribotablo, fermas la okulojn por momento kaj tuj el via cerbo elsaltas ideoj, kiuj petegas, ke oni eternigu ilin sur papero — kaj jam vi havas pretan artikolon aŭ felietonon. Aŭ vi kunvenas en amika rondo, gaje babilas, diskutas, ŝercas. Kompreneble, por tiaj temoj Esperanto absolute sufiĉas kaj plene taŭgas. Por paroli pri homamo, fratiĝo de l’ popoloj, pri la granda rondo familia — vortoj en Esperanto al vi neniam mankos. Pri tio jam zorgis la Majstro… Sed diru, mi petas, kion vi faros kun kanajlo, kiam tentas vin la deziro insulti lin fripone, kiel li vere meritis? Aŭ, se vi dum la Kongresa Balo rifuĝos el la balhalo kun ĉarma nova amikino en senhoman ĝardenangulon, kaj subite ia »homama« samideano alsidiĝos ĉe vi por elbleki antaŭ vi kaj via amikino sencoriĉan paroladon pri la malutilego de la tabakfumado (mil diabloj prenu en tiu momento la tutan tabakon de l’ mondo!), kaj vi dezirus tiam regali vian homaman amikon per tute ne »amaj« vortoj? Kion do vi dirus al li? Aŭ, ekzemple, vi aŭskultas en la Somera Universitato sciencan prelegon, kiu tiom interesas vin, ke vi volus ekkrii: »Homoj, savu! Mi svenas!«, kaj elirante el la prelegejo, vi sendas la senkompatan turmentinton en la inferojn de ĉiupopolaj mitologioj — kaj, nature, vi insultas lin ne en Esperanto, sed en via nacia lingvo. Kial? Ĉar en Esperanto oni ne povas insulti, eĉ se oni volas. Esperantisto devas resti kontraŭvole ĝentila homo, eĉ kiam li sentas la deziregon faciligi sian koron per kelkaj »klaraj«, kernecaj insultoj kaj blasfemaĵoj. Estas ja vera kompromito por nia lingvo, ke en kunveno de diversnaciaj esperantistoj oni pro nura neceseco laŭdas kaj flatas unu la alian. Ha! kiel ofte mi deziris jam »honorigi« la »io«-anojn per kelkaj blasfemaj »floroj«, aŭ almenaŭ la aŭtorojn de Ido! Sed kion fari, se nia lingvo tiajn florojn tute ne posedas, kaj vi kontraŭvole devas eĉ nomi ilin »samideanoj«. Honto! Honto!

Li ektusetis dufoje kaj daŭrigis:

— Centoj da esperantistoj oferas sian tempon por kompilado de fakaj terminaroj, sed neniu havas la ideon prilabori insultvortaron, kiu apartenas ja al la komuna vortaro. Tio estus ja nia folkloro! Ni estas popolo, ĉu ne? Do ni ankaŭ nepre bezonas propran »folkloron«! Kiam dum la lasta universala kongreso la popolo faris ŝipekskurson kaj la vaporŝipo subite haltis sur ŝlimo por nur 4 horoj, vi devus esti vidinta, kio tie okazis: la kongresanoj ariĝis laŭnacie en grupojn kaj blasfemis, insultis, malbenis en siaj naciaj lingvoj. Ĉu vi aŭdas: en siaj naciaj lingvoj! Ili enverŝis sian tutan koleron kaj indignon — mi pensas, ke la kompatinda Vistulo neniam ankoraŭ englutis tiom da fiinsultoj kiel tiam — mi sole bedaŭras, ke ĉio ĉi ne okazis en Esperanto! Mi simple hontis antaŭ mi mem: kia lingvo estas ĝi, Esperanto, ke oni ne povas havi la plezuron esprimi en ĝi ian bonan insulton…

— Mi faris solenan ĵurpromeson — daŭrigis Horaĉo Serĉer – ke mi tiun mankon el nia lingvo forigos. La nuna stato estas ne plu tolerebla. Lingvo ne estas kreita por nuraj anĝeloj. Kongresanoj ankaŭ bezonas ĝin. Vi ricevis ekzemple »komunan loĝejon« en la periferio de l’ urbo kaj vi kelkfoje tage devas fari punpromenon el via loĝejo al la kongresejo kaj returne. Kiel vi dankos pro tio al la L. K. K.? Aŭ vi ne estas invitita al la kongresa bankedo — kion ĝi signifas? Ja vi mem konsideras vin kiel gravan eminentulon kaj jen la komitato arogis ne inviti vin?! Kiel trovi en Esperanto taŭgajn »epitetojn« por la komitato?

Mi povus citi antaŭ vi centojn da argumentoj, sed ĉu por vi ne sufiĉas la jam diritaj? Cetere, venas ofte la deziro eldiri kelkajn »bonajn« vortojn tute simple, sen intenco, sen kaŭzo, el nura kutimo. Vi promenas ekzemple nun sola kun viaj pensoj kaj subite vi rememoras, ke la Kolonja Kongreso proksimiĝas kaj vi ankoraŭ ne havas monon, monon, monon! La esperantistoj kutime diras en tia okazo: »al diablo!« sed tiu ĉi parolturno estas tre malforta, se ĝi ne signifas la rektan malon: Ho, se oni foje povus fari pakton kun la diablo por akiri — estu per diabla potenco — tion, kion oni aspiras!

Mi do kompilas nun fakan terminaron por insultoj kaj malbenoj. Mi jam kolektis sufiĉe da materialo, kaj se vin tio interesas, mi tralegos al vi kelkajn specimenojn. (Li eltiris el sia poŝo dikan kajeron kaj komencis legi.)

Dissaltu, kiel la obstinaj baroj de miljaroj.

Oni ŝatu vin tiel, kiel franca esperantisto — la ĥ.

La akuzativo turmentu vin ĉiam.

Beaufront.

Ĉefdelegito.

Esperantigita estu via edzino.

Ia stranga sento ekpremis en la gorĝo. »Sufiĉe!« mi ekkriis. Mi kaptis rapideme la manon de Horaĉo Serĉer, ekskuis ĝin adiaŭe kaj forkuris, forkuris rapide.

Horaĉo Serĉer notis en sian kajeron novan »floron«: Ke vi havu la forton de esperanta insulto!…


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Izrael Lejzerowicz.