Esperanto/2 Julio 1905/Internacia Ligo

El Vikifontaro

Paĝo:Esperanto - 2 Julio 1905.pdf/1 krom tiu lingva rolo, la Ligo tute ne devas havi alian aŭtoritaton.

Tia ne estas mia persona opinio.

Tre certe mi estas fervora partiano de la sendependeco de ĉiuj societoj ; mi ĉiam fervore eĉ energie defendis tiun sendependecon por kiu mi eĉ bataladis. Mi ĉiam proklamis kaj proklamas ke propagando en ĉiu lando devas esti farata de nacia societo, en ĉiu urbo de loka grupo ; ke tiuj naciaj Societoj aŭ lokaj Grupoj devas esti kiel eble plej sendependaj ĉar nur la enlanduloj ĝuste scias, kion oni devas fari en la lando, kie ili loĝas.

Same por la lernolibroj. Dum kelkaj pretendis, ke plej bone estus se oni simple tradukus en ĉiujn lingvojn iajn bonajn naciajn (ekzemple francajn) lernolibrojn kaj vortarojn, mi kontraŭe pretendis, ke por ĉiu lingvo la lernolibroj devas esti speciale verkitaj de homoj, kiuj parolas tiun lingvon de sia naskiĝo. Anglaj, hispanaj lernolibroj devas esti verkitaj kaj presitaj de Angloj, Hispanoj. Kaj mi, laŭ miaj tutaj fortoj, helpis al la efektivigo de tiu ideo.

Sed, fervora partiano de nacia kaj loka sendependeco por naciaj kaj lokaj propagandoj, mi tamen opinias ke internacia kunhelpado estos necesa por internacia agado.

Ju pli nia lingvo disvastiĝas, des pli internacia fariĝas nia afero. Por kio povas utili la lernado de la lingvo, se samtempe ni ne faciligas la internaciajn interrilatojn. Ĉiutage nuntempe fariĝas grandaj internaciaj kunvenoj. Kvankam tiuj kunvenoj, kompreneble, okazas en ia difinita loko, tamen ili ne estas lokaj okazintaĵoj, sed internaciaj.

En tiaj okazoj, internacia propagando estas nepre necesa ; kaj por klarigi kaj precizigi mian penson, mi donas ekzemplon :

Lastjare estis en Saint-Louis (Ameriko) vasta internacia ekspozicio. La Grupo Pariza organizis en Saint-Louis esperantan ekspozicion. Por tio ĝi alvokis helpon de ĉiuj esperantistoj. Kelkaj societoj afable respondis kaj efike kunhelpis ; multaj silentis. La tutan elspezon pagis la Grupo Pariza kaj ĝi eĉ ne povis trovi unu Esperantiston en Ameriko, kiu alportus helpon. Konsekvence, post multaj klopodoj, elspezo da pli ol 2.000 frankoj, ĝi nur ricevis moralan kontentiĝon sub formo de arĝenta medalo, sed la vera celo ne estas trafita, la vera celo, nome la propagando internacia, tutmonda en tiu tutmonda kunvenejo, ne estas kontentige atingita. Kio okazus se kontraŭe ekzistus ia internacia potenca Ligo ? Se, ne la izola Grupo Pariza, sed la internacia Ligo organizus tian elmontron ? Tiam ĉiuj fortike kunlaborus, tiam la fortoj kolektitaj de ĉiuj flankoj konverĝus al tiu sola trafotaĵo, kaj la rezultato estus verŝajne dekoble pli profita.

Hodiaŭ ankoraŭ estas en Lieĝo [1] (Belglando) unu universala ekspozicio. Ĉu tio ne estas ankaŭ favora okazo ? Ĉu ekzistas tie ia esperanta ekspozicio ? Mi nenion aŭdis pri tio. En Lieĝo tamen ekzistas Grupo Esperantista sed verŝajne ĝi ne estas sufiĉe forta aŭ riĉa por organizi tian elmontron ; kaj aliaj grupoj esperantistaj ne kuraĝis fari tian ekspozicion, timante ke ili malkontentigos la Lieĝanojn, ŝajnante fari konkurencon ! Jen kial mi opinias ke flanke de la lingva demando, la Ligo povos ankoraŭ utili por internacia propagando en internaciaj okazoj kaj nur en tiaj okazoj.

Carlo BOURLET.

Kiel sekvo de tiu interesa studo de la ĝisnunaj provoj de Internacia Ligo Esperantista, ni donos en la venonta n-ro de Esperanto la diversajn projektojn prezentotajn pri tiu temo en la Bulonja Kongreso, t. e. projektojn de So Deligny, tiu de Dro Zamenhof mem, tiu de la Grupo Pariza, kaj tiu de la Komitato de la Société française pour la propagation de l’Esperanto.

Noto de la Red.

  1. Lieĝo : Liège, Luik, Lüttich.