Esperanto ĉe la Leipziga Ekspozicio

El Vikifontaro
Esperanto ĉe la Leipziga Ekspozicio ()
Esperanto (p. 31-32)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ESPERANTO ĈE LA LEIPZIGA EKSPOZICIO

„Strato de la Popoloj“ estas la nomo de la ĉefa vojo en la Leipziga Mondekspozicio de libroindustrio kaj grafikaj artoj. Ĝi estas flankumata per la pavilonoj de la pavilonoj de la diversaj nacioj. Francujo, Svisujo, Italujo, Aŭstrio, Hispanujo, Portugalujo, Anglujo, Nederlando, Danujo, Rusujo kaj Brazilujo konstruas jam nun siajn proprajn domojn, por montri en ili la bonan staton de sia libroindustrio.

La Leipziga Mondekspozicio superas ĉiujn ĝisnunajn ne nur per sia grandeco, graveco kaj tipeco, sed ankaŭ per la fakto ke unu popolo oficiale partoprenas, kiu ĝis nun neniam estis reprezentita nome la popolo de la Esperantistoj.

Ke la Esperantistaro estas popolo, tion ĝi pruvas plej bone per la Esperanto-Pavilono, kiu fariĝas ebla nur dank’al al monoferoj de la gesamideanoj. Nuntempe ĝi estas konstruata, bela romana domo, ornamita per la verda stelo, inda hejmo de nia afero. Kiel la domo mem, apud la domoj de Francujo, Italujo kaj Brazilujo devas esti vidata de ĉiu el la miloj da vizitantoj, tiel ankaŭ la enhavo de la pavilono nekompareble propagandos nian aferon. Ĉiu devas konvinkiĝi ĉi tie, ke Esperanto vivadas, ke ĝi estas forta, ke jam ekzistas tuta Esperanta popolo, kiu en sia propra domo montras amason da interesegaj ekspoziciaĵoj. Ĉu ankaŭ vi, kara samideano helpis ĉi tiun gravan entreprenon koncernantan la tutan Esperantistaron? Ĉu vi ne volas apogi aferon, kiu ebligas, ke la Esperanta popolo unuafoje aperas oficiale inter la diversaj nacioj, kio estas kapabla havigi al nia movado sukcesegon? Dank’al la donacoj de multaj sindonaj gesamideanoj la ĉeisumo por nia konstruaĵo estas pagita. Sed tamen estas tute necesa mono kaj denove mono, por ke la enhavo de la domo, kiu estas nun kunportata, el la tuta mondo, estu nepre inda je Esperanto. Ni treege petas vin, kara samideano, helpu ankaŭ vi, por ke tiu por Esperanto gravega okazo, fari impresan propagandon ne pasu neuzate. Ankaŭ tre malgrandaj mondonacoj, eĉ respondkuponoj estas dankege akceptataj de la Saksa Esperanto-Instituto, Leipzig, Dolzstrasse 1, kiu aranĝas la tutan aferon. La kvitancojn oni legos en „Ĉirkaŭ la Mondo”.

En la Esperanto-domo troviĝos antaŭ ĉio bona statistika materialo montrita grafike. Nur tiamaniere ni efike povas pruvi la grandegan evoluadon de nia mondlingva movado. Ankaŭ ĉe tio ni bezonas gehelpantojn, kiuj sendu al ni la nombrojn de la grupoj ekzistantaj en ĉiu lando kaj la nombrojn de la grupoj dum la lastaj 10 jaroj. Plue apartaj fakoj ekzemple Esperanto kaj turismo (sendu gvidlibrojn kaj gvidfoliojn!) Esperanto kaj industrio (sendu katalogojn!) Esperanto kaj lernejo — estas videblaj en la Esperanto-domo.

Sendube la Esperanto-pavilono en la Mondekspozicio estos efikega propagandilo, kiu devas havigi al la mondlingvo grandegan sukceson.

W. Hahn (Leipzig).