Saltu al enhavo

Esperanto en la homara evoluado

El Vikifontaro
Esperanto en la homara evoluado ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Esperanto en la homara evoluado
C. M. HAMAKER

Sub titolo »Zamenhof eraris« en Literatura Mondo Novembro 1934, Georgo Verda deklaras, ke la Majstro eraris fidante pri la paciga efiko de lia lingvo, ĉar Esperantujo ne povis defendi siajn limojn kontraŭ la invado de la malkonkordoj kaj malpacetoj, kiuj nuntempe regas ĉie. Li fine eĉ konsilas apartigi Esperantujon en la samajn mondrigardajn frakciojn, kiuj venenas la mondon ekstere.

Nu, la bedaŭrinda sed neevitebla dispartigo de la esperantistaro en diversajn grupojn fariĝas senpere, ne necesas ĝin speciale organizi.

Pri la artikolo de Verda, nur interesas la demando, ĉu Zamenhof eraris, kaj ĉu la krio de malespero de la skribinto estas pravigita.

*

De kiam la Majstro faris sian verkon, la kondiĉoj por la efikado de Esperanto, neantaŭvideble kaj por kelka tempo, sanĝiĝis malfavore en plej forta grado; estas same por Religio, Etiko kaj Moralo.

Por kelka tempo nur! La homara evoluado, sin movanta al Unueco, havas periodojn de refalo, regreso, el kiuj ni unu travivas.

Ni povas imagi al ni la homaran evoluon, kiel suprenirantan linion, kiu tamen ne rekte supreniras, sed montras multajn kontraŭdeklivojn kaj refalojn.

Kompreneble, la homarevoluaj aferoj devas tute alie aspekti, vidate de mezalta punkto sur tiu linio, ol de ĝia profundo.

Nur la vido el la mezalta punkto povas esti korektas, ĉar la profundaĵo estas nur kelktempa, kaj la vido de el ĝi nur okaza.

Ĉu G. Verda atentis la fakton, ke ni troviĝas en profundaĵo?

La homara evoluo tendencas al Unueco. Unueco en la senco de ĝenerala rekono de la FUNDAMENTAJ egaleco, egalrajtigiteco kaj egalvaloro, de ĉiuj homoj. Unueco ankaŭ materie, en la senco de ĝenerala ekonomia kundependeco de ĉiuj homoj.

(Ni diris »fundamentaj«. Certe ĉiam ekzistis, ekzistas, ekzistos ĉiaspecaj diferencoj inter la homoj, sed nur tiuj diferencoj fine restos, kiujn la homo mem logike kaŭzas, per siaj naturo kaj agoj; ne tiuj, kiujn kreas la malmodesteco, la antaŭjuĝo kaj la potencmisuzo de aliaj homoj.)

Nu, depost la tempo kiam malgranda gento estis la plej granda unuaĵo da homoj, kiam ĵuro kaj moralo validis ekskluzive por la samgentano, la homaro daŭre, kvankam ne seninterrome, ne sen refaloj, marŝas al la finfosto de tia Unueco.

La historio parolas klaran lingvon ĉi rilate. Oni aŭskultu:

— La malgrandaj gentoj, pro kunigo fariĝis grandaj, el ĉi tiuj kreskis popoloj, kiuj unuiĝis en Ligon, kaj jam pensas pri Unuigita Eŭropa Stato.

— Venis la rekono de la rajto de memdispono pri la homa korpo, la abolicio de la Sklaveco; unue por la Blankulo (Servuteco) kaj 600 jarojn poste, per li, ankaŭ por la Kolorulo.

— Poste venis la rekono de la sama rajto por la spirito; la devigado rilate religian kredon malaperis.

— Antaŭ 35o jaroj, Grotius, trovinte la ekzistadon de la »Rajto de la Popoloj«, ne estis tute certa, ĉu la trovita de li regularo devos validi ankaŭ por ne kristanaj nacioj. Pri tiu dubo de la eminenta, tre etika holanda juristo, la nunaj etikuloj kompateme ridetas.

— La granda franca revolucio alportis egalecon de ĉiuj rilate la Leĝon; 100 jarojn poste la amerika profeto Bellamy, en sia verko »Looking Backward«, priskribis la egalecon de ĉiuj rilate »Laboron«, kaj nuntage ni proksimiĝas en ĝia realiĝo per novaj societformoj.

— La virino emancipiĝis, kaj jam preskaŭ egalrajtiĝis kun la viro.

— La Oriento vekiĝis, kaj la koloraj rasoj proklamas kaj parte jam montras sian egalvaloron en la okcidenta mondaranĝo.

— Antaŭ tricent jaroj, la mezklasulo trovis tute normala la arogan malhumilecon de la altklasuloj, antaŭ cent jaroj li ankoraŭ kolere toleris ĝin, en niaj tagoj ili ne plu kuraĝas ĝin montri, kaj la limoj inter la klasoj malklariĝas pli kaj pli.

Vere, bone kompreneblan lingvon la historio parolas!

Kiu mense vidas tiun evoluon tra la jarcentoj, ne povas ne vidi, ke ni vivas dum profunda refalo.

Certe, la monstre kreskiĝinta Egoismo, la multflanka ennacia Malunueco, sociale kaj ekonomie same kiel religie kaj politike, plue la ĝenerala ŝovinismo kaj internacia Malfido signifas, ke ni troviĝas en profundaĵo de la homara evolua linio!

Nu, ni certe ne povas ĝuste prijuĝi la efikan valoron de Esperanto, destinita por esti ilo ĉe evolua irado, laŭ ĝia efiko tiama, kiam la evoluo kelktempe haltis, eĉ ŝanĝiĝis en malon.

Ne, la Majstro ne eraris.

Zamenhof ja ne fiksis la daton kaj horon por la detruo de la muroj inter la popoloj? Nu do!

Cetere, ni jam vidas la homaran irantaron prepari la reprenon de ĝia evolua antaŭenmarŝado; jam lumas tagiĝo de pli bonaj tempoj.

Por kompreni tion, ni devas pli precize difini la nunan refalon kaj ĝiajn kaŭzojn.

Kio okazis en la pasinta duonjarcento? La naciaj unuaĵoj perdiĝis!

La social-ekonomiaj eraroj, faritaj en tiu periodo, forigis ilin.

En la nova meĥanikigita, akcelita produktado-procedo, kiun inaŭguris la praktika utiligo de la vapormaŝino ĉirkaŭ 1860, la ĉiopova Kapitalo, konservante por si siajn profitojn, kaj la nur-beatiga Individualismo, laŭ la devizo »ĉiu por si mem«, kreante monstran egoismon, perdigis la naciajn unuaĵojn.

Pro nekontentigaj materiaj vivkondiĉoj, kaj pro forta sociala maljusteco, tro multe da homoj havis nenian kaŭzon senti kundependecon kun siaj samlandanoj, nek amon al sia lando, nek emon, ĝin servi aŭ defendi.

El tio naskiĝis la nunaj akraj socialaj kaj politikaj disiĝoj kaj malunuecoj, kiuj perdigis la naciajn unuaĵojn.

Sed, feliĉe, la mizero-patrino, la individualisma kapitalismo, naskante la mizerojn per nesufiĉaj rekono kaj rekompenco de la faktoro »Laboro« en la produktad-procedo, samtempe fosis sian propran tombon.

Ĝi nesufiĉe kreskigis la aĉetpovon de la amaso, kaj tiel preparis la nunan krizon, kiu funde nur estas la nekapablo de la homaro rentumigi la kapitalon, ĉar la amaso ne povas en sufiĉa grado aĉeti ĝiajn produktojn kaj servojn.

Dosiero:Blau-Bán - Juna laboristo, Literatura Mondo, Januaro 1935.jpg

La priskribita procezo kaŭzis la nuntempan plivigliĝon de la nacionalismo: la nacieca instinkto de sinkonservo vekis ĝin, kaj, ĉar instinktoj ĉiam troigas, akrigis ĝin ĝis ŝovinismo.

La naciajn unuaĵojn ripari kaj fortike rebazi, jen nun la tasko de la naciaj fortoj.

Nu, ni povas fidi ke ĝi en tiu aŭ alia formo baldaŭ sukcesos, uzante la helpon de la sekvantoj de la individualisma kapitalismo, la novajn kolektivemajn, egaligemajn reĝim- kaj societformojn, kiuj forigas kun la malsuno ankaŭ ĝiajn kaŭzojn.

Tiam la homara evoluo denove marŝos antaŭen, kaj Esperanto estos vere nemalhavebla, pli multe ol iam antaŭe ĝi estis.

Ja, nur la psika evoluado haltis kaj regresis, tute ne la materia.

En materia kaj ekonomia senco, male, la evoluo al unueco progresis pli rapide ol iam antaŭe okazis. Tiom kaŭzis la bona flanko de la Individualisma Kapitalismo. La mirakle rapidaj progresoj materiaj dum la pasinta duonjarcento, la sennombraj eltrovoj de la fiziko, ĥemio kaj meĥaniko, kaj la admirindaj eltrovaĵoj de la tekniko, forigante distancon laŭ tempo kaj loko, fakte jam efektivigis la materian unuecon kaj ekonomian kundependecon de ĉiuj terloĝantoj.

Vere, ni ne malesperu ĉar Esperanto ne kapablas lumigi la nigran profundaĵon, en kiun la homaro kelktempe devojiĝis.

Ĉu estas racikonforme, postuli ke nia juna lingvo povu tion fari, kion la maljunegaj Religio kaj Etiko ne kapablis efektivigi?

La homaro baldaŭ sopiros nian belan »pacan armilon« por rapide ripari la ĝustan proporcion inter la psika kaj la materia partoj de sia evoluo.

Ni simple bontenu kaj poluru ĝin, por ke ĝi estu preta kiam bezone.