Esperanto kaj mondliteraturo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enkonduko Indekso : Literatura Mondo/N.2
de Aleksandro Giesswein
Esperanto kaj mondliteraturo
La ĝardenisto kaj la reĝino
En Literatura Mondo N.2, novembro 1922.

Estis la germana, sed samtempe internacia geniulo, Goethe, kiu uzis unue la esprimon: Mondliteraturo, kvankam la ideo mem jam ekzistis antaŭe, precipe ĉe la fama germana verkisto Herder, kiu en sia verko "Voĉoj de la popoloj" intencis doni florkolekton de diversnaciaj poezioj. Kaj vere, nia epoko de la mondkomerco kaj mondkomunikiĝo ne povas malhavi mondliteraturon, t. e. kolektivan konon de la literaturaj produktoj de ĉiuj nacioj. Estas belaj la floroj de la kampoj kaj arbaroj, kvankam oni nomas ilin sovaĝaj, sed tamen la ĝardenkulturo povas perfektigi ilian belecon kaj alklimatigas la belegajn florojn de fremdaj terzonoj, transportante ilin en niajn ĝardenojn. Sammaniere la literaturisto alklimatigas kaj transportas la belajn pensojn, ideojn de fremdaj popoloj en la ĝardenon de la nacia kaj ankoraŭ plie de la universala literaturo, riĉigante tiamaniere la floraron de la nacia kulturo. Per tio la pensmaniero de la popoloj interrilatiĝas kaj tio estas unu el la efikoj de la interna ideo de Esperanto, pri kiu nia majstro parolis entuziasme en sia Ĝeneva kongresparolado, dirante: "Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj (estis dirite en la j. 1906) rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam estas tempo..." Nia himno kantas pri la nova sento, kiu venis en la mondon; ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon." Certe la interkonatiĝo de la popoloj kaj de iliaj pensoj kaj ideoj estas la fundamento de iliaj reciprokaj amo kaj estimo. Oni povas trovi eĉ en la popolaj kantoj kaj fabeloj de tute nekonataj, malgrandaj kaj de la granda maso malŝatataj popoloj, trezoron de poezio kaj saĝeco, kaj la nekono de tiu ĉi spirita trezoro estas perdo ankaŭ por intelektuloj de grandaj kaj kleraj nacioj. Oni eĉ trovas tre ofte ĉe intelektuloj de grandaj nacioj iuspecan unuflankecon, pro tio, ke ili ne bezonas pensi ekster sia propra kulturo. Kaj tio estas certe malperfekteco. La homa kulturo estas granda orkestro, en kiu ĉiu nacio havas sian propran rolon kaj devas ludi sian propran muzikilon. Neniu estas superflua. Ju pli da instrumentoj estas, des pli perfekta la orkestro, des pli efika la muziko. Se oni povas kompari la kulturojn kaj literaturojn de unuopaj nacioj al solistoj, oni samtempe devas diri, ke ankaŭ tiuj plej ofte bezonas akompanadon. Esperanta literaturo aliflanke povas nomiĝi kvazaŭ orgeno kuniganta la plej diversajn sonojn de la muzikiloj. Ĝi anstataŭas tutan orkestron. Esperanto en la servo de la literaturo povas riĉigi la ideojn kaj pensojn de altkulturaj popoloj, ĝi fruktigas la ideojn kaj pensojn de nekonataj nacioj kaj preskaŭ forgesitaj popoloj, kies literaturo pro malkono de ilia lingvo perdiĝus por la tuta homaro. Esperanto kaj ĝia literaturo, originala aŭ tradukita, ebligas savi la unuecon de la homaro, perfektigi la naciajn kulturojn, kaj efektivigi la harmonion inter popoloj, sen kio vera progreso, ĉu kultura ĉu ekonomia, ne estas imagebla. La plej granda tasko de nia epoko estas harmoniigi nacian penson kaj internacian senton. La plej perfekta ilo por tio estas Esperanto, pri kiu diras nia himno:


"Sur neŭtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian.
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian".

La estonteco kuŝas en niaj manoj kaj ĝi dependas de niaj fervoro kaj persisteco. Aŭ efektivigi tiun harmonian konsenton, aŭ refali de la alteco de nia kulturo en la barbarecon de antikvaj epokoj, jen estas la du eblaĵoj de nia estonteco. Ĉiu devas klopodi, ke evitante la duan oni atingu la unuan. Por tiu celo providenca ilo estas nia kara lingvo Esperanto.

D-ro ALEKSANDRO GIESSWEIN