Esperantujo
…Antaŭ mi etendis sin la nova el la tramigrataj landoj — Ŝovinujo. La suno jam estis subenirinta kaj sole malgrandaj nuboj en la okcidento, kolorigitaj ruĝe, kvazaŭ sange, montris, kie ĝi malaperis. Estis tre varme, eĉ preskaŭ sufoke. La naturo ŝajnis preta al fulmotondro; tiunokte ĝi ne okazis, sed kiel mi poste eksciis, ĝi okazadas tie tre ofte, eĉ pro malgravaj meteorologiaj kaŭzoj. Sufiĉas ia venteto, kie en landoj, havantaj alian klimaton, estus nur refreŝiga blovo.
Longe mi marŝis sur ŝtonplena, montara vojeto. Fine mi renkontis homon. Li rigardis min malafable kaj suspekteme. Mi salutis lin kaj demandis, ĉu li ne povus doni al mi rifuĝon por tiu ĉi nokto. „Kiu vi estas, fremdulo, el kia lando vi venas, kion vi volas en Ŝovinujo?“ Lia voĉo havis akcenton raŭkan, malagrablan; ni malfacile komprenis unu la alian. — „Mi venas el malproksima lando kaj iras pluen. Nur tiun ĉi nokton mi deziras pasigi en via lando“ — „Kiel estas nomata via patrujo?“ — resonis la demando. Mi diris ĝian nomon. La trajtoj de la Ŝovino kuntiris sin, kvazaŭ trajtoj de kolera hundo, preta mordi. — „Al viaj civitanoj ni ne donas rifuĝon!“ — li diris kaj turnis al mi la dorson.
Restinte sola, mi iris pluen kun premita koro kaj larmoj en la okuloj. Tial do, ke mi estas fremdulo, oni ĉi tie rifuzis al mi rifuĝon. Mi decidis ne serĉi ĝin plu kaj kiel eble plej rapide trapasi la negasteman landon. Mi marŝis la tutan nokton. Iafoje nuboj kovris la lunon — tiam mi devis halti kaj atendi ĝian reaperon, ĉar sen ĝia pala lumo mi perdus la vojon. Iafoje leviĝis ventego, kvazaŭ baranta la vojon, tiel malfacile tiam estis iri antaŭen. Montara eĥo imitis rebruon de miaj paŝoj kaj ripetadis ilin multfoje, laŭte, laŭtege… Ŝajnis al mi, ke ĉirkaŭ mi marŝas iu nevidata, malamika armeo. Iu stranga timo preskaŭ paralizis miajn piedojn. Kredu — similan nokton mi neniam travivis.
*
Fine la densa mallumo komencis maldensiĝadi. La vojo etendis sin deklive — mi malsuprenmarŝis en valon. La ŝtonoj de l’ montara vojeto jam ne tiel dolore vundis miajn lacajn piedojn. En la matena nebulo vibris rozaj radioj de la leviĝanta suno, kvankam rokaj muroj ŝirmis ĝin ankoraŭ de miaj okuloj. Sed la rokoj finiĝis kaj nenio plu kovris al mi la grandiozan pejzaĝon…
Antaŭ mi etendis sin granda valo, kovrita per herboj kaj floroj, roze lumigita de la aŭroro. La horizonton kovris nebulo kaj la valo ŝajnis esti senlima — oni preskaŭ ne vidis, kie finiĝas la tero, kaj kie komenciĝas la ĉielo. La tuta valo aspektis, kvazaŭ mirinda, floranta ĝardeno. Nur proksime de mi, proksime de Ŝovinujo, la tero estis ankoraŭ ŝtonplena. Kaj tie, malgraŭ la frua horo, laboris senlaca plugisto. Per forta mano li direktis la plugilon, tiratan de du gaje henantaj ĉevaloj. Lia vizaĝo estis serena, kvazaŭ en ĝi respegulus sin la tuta pejzaĝo. Apud li ludis malgranda infano.
Ekvidinte min, la plugisto haltis. „Bonvenon al vi, fremdulo, de kie ajn vi venas!“ — Milde sonis lia forta voĉo. — „Plugisto — diris mi — mi venas el malproksima lando. En Ŝovinujo oni ne donis al mi rifuĝon tial, ke mi estas fremda. Mi migris la tutan nokton. Mi estas laca kaj tremas pro malvarma vento kaj nebulo“. La plugisto ridetis bonkore. La infano prenis min je la mano kaj kondukis en la verdan landon. „Vi ripozos en nia kabano kaj ne tremos plu pro malvarmo — diris ĝi, rigardante min sincere per siaj bluaj okuloj. — Rigardu — jam leviĝas la suno…
Vi estas en Esperantujo!“