Fabeloj de Andersen (Skeel-Giörling)/Hans Christian Andersen
Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj mi havas la plezuron, prezenti kelke da elektitaj tradukaĵoj en Esperanto, naskiĝis en la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malriĉa ŝuisto. Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis feliĉaj; la grandaj suferadoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li travivis dum ĉi tiu tempo, profunde impresis al lia kortuŝante pia, sentema animo kaj poste stampis lian tutan produktadon. Dank’ al la kunhelpo de kelkaj eminentaj viroj, li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago kaj ankaŭ entrepreni longajn vojaĝojn en la eksterlandon, precipe Italujon.
El la plumo de H. C. Andersen ekzistas multe da belaj lirikaj poemoj kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio montriĝas en la „Fabeloj”, kiuj estas tradukitaj en preskaŭ ĉiuj naciaj lingvoj. Pri la origino de l’ fabeloj — jen seriozaj, jen satiraj kaj gajaj — li mem diras: „Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi la plenkreskulojn, kaj mi rakontas ĝin por la infanoj, tamen memorante ĉiam, ke la gepatroj ofte aŭskultas mian rakontadon, kaj al ili mi ja devas doni ion por pripensado.”
H. C. Andersen mortis en Kopenhago en 1875, amata de sia samtempanaro kaj honorata de siaj admirantoj el la tuta mondo. Sian aŭtobiografion li lasis en la romano „Fabelo de mia vivo” (1855). Je la 70a datreveno de lia naskiĝo estis eldonataj tradukaĵoj en dek kvin lingvoj de lia bela fabelo „Rakonto pri patrino”, kaj en la jaro 1905, okaze de la 100-jara festo aranĝita je memoro pri la naskiĝo de la granda poeto, la urbestraro de Odense fondis specialan Muzeon, kie oni kolektis ĉion — librojn, verkojn, bildojn, tradukaĵojn, meblaron k. c. —, kio havis signifon por la vivo de H. C. Andersen.
Kopenhago, Marto 1909.