Fabeloj de Andersen (Skeel-Giörling)/La princino sur pizo
Estis iam princo, kaj li deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon, li faris multajn kaj longajn vojaĝojn en la tuta mondo; sed ĉie, kien li venis, li renkontis jen unu, jen alian malfacilaĵon. Ekzistis certe sufiĉe da princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; ĉe ĉiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li tiam estis tre ĉagrena, kion oni povas bone kompreni, ĉar lia plej sincera deziro estis ja, edziĝi kun vera princino.
Iun vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris, kaj senĉese falis de la ĉielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi.
Ekster la pordego staris princino. Sed, ho ĉielo, kian aspekton ŝi havis! De ŝiaj haroj kaj de la vestaĵo gutegis la akvo; ĝi tute trafluis ŝiajn ŝuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum kiam ŝi staris ĉi tie en la pluvego, ŝi diris, ke ŝi estas vera princino.
Nu, ĉi tion ni facile ekscios! pensis la maljuna reĝino; ŝi nenion diris, sed iris en la dormoĉambron, kaj forpreninte la tutan litaĵon ŝi metis pizon sur la fundon de la lito. Ŝi prenis nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn ŝi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu ekzistas.
En ĉi tiu lito la princino devis dormi nokte. Je la mateno oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.
„Ho, malbonege!” la princino respondis, „mi preskaŭ ne ripozis la tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio troviĝis en la lito.”
„Mi kuŝis sur iu malmolaĵo, kaj mia tuta korpo fariĝis bruna kaj blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!”
Nun oni povis kun certeco scii, ke ŝi estas vera princino, ĉar la pizon ŝi estis eksentinta eĉ malgraŭ la dudek maltracoj kaj la dudek kusenegoj kun la plej mola lanugo, kiu ekzistas. Neniu alia ol vera princino povus posedi tian mirigan sentemon!
Post ĉi tio la princo edziĝis kun ŝi, ĉar li ja sciis, ke lia edzino estas vera princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de la reĝo. Tie ĝi troviĝas ankoraŭ nun, se neniu ĝin forŝtelis.