Fabeloj de Andersen (Skeel-Giörling)/Rakonto pri patrino
Patrino sidis ĉe sia infaneto, ŝi estis tiel malgaja, ŝi tiom timis, ke ĝi mortos. La infaneto estis pala, ĝiaj okuletoj malfermiĝis; nur malforte ĝi spiris, kaj kelkafoje profunde, kvazaŭ ekĝemante; kaj ankoraŭ pli malĝoje la patrino rigardis sian karuleton.
Jen iu frapis la pordon, kaj venis malriĉa, grandaĝa viro, envolvita en ĉevala kovrilo, ĉar ĝi varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma vintro; ĉio ekstere estis kovrita je glacio kaj neĝo; kaj la vento akre blovis tiel, ke la vizaĝo doloris.
Ĉar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la patrino verŝis bieron en kruĉon, kaj ŝi metis ĝin en la fornon por ĝin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidiĝis sur seĝon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu tiel profunde spiris, kaj ŝi levis la maneton.
„Ĉu ne ankaŭ vi kredas, ke mi lin konservos?” ŝi diris, „Dio ne forprenos lin de mi!”
Kaj la viro — kiu estis la Morto mem — strange balancis la kapon, kaj tio povus signifi jes aŭ ne egale. La patrino malsupren rigardis, kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj; — ŝia kapo fariĝis tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn ŝi ne fermis la okulojn, kaj nun ŝi ekdormis, sed nur unu momenton, tiam ŝi subite suprensaltis, tremante pro malvarmo. Kio estas tio! ŝi kriis rigardante ĉirkaŭ si; sed la viro estis for, ŝia infaneto malaperis, li estis ĝin preninta kun si, kaj en la angulo de la ĉambro senĉese la radaro de l’ antikva horloĝo zumante turniĝis, la granda plumbopezilo subeniris rekte ĝis la planko, bum! kaj jen ankaŭ la horloĝo ĉesis funkcii.
Sed la malfeliĉa patrino forkuris el la domo kaj vokis sian infaneton.
Ekstere, meze de l’ neĝamasoj, sidis virino en longa, nigra vestaĵo, kaj ŝi diris: „La Morto estis en via ĉambro; mi vidis, ke ĝi rapidege forkuris kun via infaneto; ĝi iras pli rapide ol la vento; ĝi neniam reportos, kion ĝi prenis!”
„Diru nur, kiun vojon ĝi iris!” petis la patrino, „nomu nur la vojon, kaj mi retrovos ĝin!”
„Mi konas la vojon”, respondis la virino en la nigra vestaĵo, „sed antaŭ ol mi nomos ĝin, vi devas kanti al mi ĉiujn kantetojn, kiujn vi kantis al via infaneto; mi ŝatas aŭdi ilin, mi jam ilin aŭdis antaŭe; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron, dum kiam vi kantis!”
„Ĉiujn, ĉiujn mi kantos!” diris la patrino, „sed ne haltigu min tiel, ke mi povos ĝin atingi kaj trovi mian infaneton!”
Sed la nokto sidis muta kaj silenta; tiam la patrino tordis siajn manojn, ŝi kantis kaj ploris kaj estis multe da kantetoj, sed ankoraŭ pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: „Iru dekstren, en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!”
Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi ne sciis plu, kiun vojon ŝi devas laŭiri; tie staris dornarbetaĵo, nek foliojn nek florojn ĝi havis, estis ja malvarma vintro, kaj sur la branĉoj pendis glaciaj kristaloj.
„Ĉu vi ne vidis la morton preterpasi kun mia infaneto?”
„Certe”, respondis la dornarbetaĵo, „sed mi ne diros, kiun vojon ĝi iris, se vi ne antaŭe min varmigas ĉe via koro; mi mortas pro la frosto, mi tute glaciiĝas.”
Kaj ŝi premis la dornarbetaĵon al sia koro, tiel firme, por ke ĝi bone varmiĝu, kaj la dornoj trapikis ŝian korpon, kaj grandaj sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto freŝaj verdaj folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis ĉe la koro de l’ malgaja patrino, kaj la dornarbetaĵo montris al ŝi la vojon, kiun ŝi devas iri.
Ŝi foriris kaj atingis grandan lagon, kie troviĝis nek ŝipo, nek boato. La glacio ne estis sufiĉe forta por porti ŝin, kaj la lago estis tiel profunda, ke ŝi ne povus ĝin trapasi, tamen ŝi devis, por retrovi sian infaneton; jen ŝi kuŝiĝis, por eltrinki la tutan akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la malgaja patrino pensis, ke povus okazi iu miraklo.
„Ne, tio neniam prosperos al vi!” diris la lago, „pli bone estos, se mi povos fari interkonsenton kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj estas la plej brilaj, kiujn mi vidis. Ploru, ĝis kiam ili elfalos, kaj donacu ilin al mi; se vi volas tion fari, mi rekompence portos vin al la granda florejo, kie la Morto loĝas kaj prizorgas florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo!”
„Ho! ĉion mi donos, por veni al mia infaneto!” diris la ploranta patrino, kaj ŝi ploregis ankoraŭ pli multe, kaj ŝiaj okuloj elfalis ĝis la fundo de l’ lago kaj fariĝis du multekostaj perloj; sed la lago ŝin levis, kvazaŭ ŝi estis sidanta en balancilo, kaj ŝi flugis al la kontraŭa bordo. Tie staris stranga domo, grandega; oni ne sciis, ĉu ĝi estas iu monto kun arbaroj kaj kavaĵoj, aŭ ĉu ĝi estas konstruita el ĉarpentaĵo, sed la malfeliĉa patrino ne povis tion vidi; ŝi ja estis plorinta, ĝis kiam la okuloj elfalis.
„Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?” ŝi diris.
„Ĉi tien ĝi ankoraŭ ne alvenis!” diris la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de l’ Morto.
„Kiamaniere do vi povis trovi ĉi tiun lokon, kaj kiu vin helpis?”
„Dio min helpis!” ŝi respondis. „Li estas kompatema, kaj tia certe ankaŭ vi estos! Diru kie mi povos trovi mian infaneton?”
„Mi ne scias,” diris la sarkistino, „kaj vi ja ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj velkis ĉi tiun nokton, la Morto baldaŭ venos, por ilin replanti! Vi certe scias, ke ĉiu homo posedas sian propran vivarbon aŭ floron, kiu estas konforma al ĝia animo; ili aspektas kiel aliaj kreskaĵoj, sed ili havas koron frapantan; infana koro povas ankaŭ frapi! Serĉu laŭ tiu informo, eble vi povos rekoni la korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi, se mi diras nun, kion plue vi devas fari?”
„Mi ne posedas ion por fordoni”, diris la malgaja patrino, „sed mi estas preta, iri por vi ĝis la fino de l’ mondo.”
„Bone, sed tie mi havas nenion por fari”, diris la sarkistino; „donu al mi viajn longajn, nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili estas belaj! Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas almenaŭ io!”
„Se vi postulas nur tion de mi”, ŝi diris, „mi ĝin fordonos kun ĝojo!” Kaj ŝi donis al la sarkistino siajn belajn, nigrajn harplektojn kaj ricevis interŝanĝe la blankajn de la maljunulino.
Tiam ili iris en la grandan florejon de l’ Morto, kie floroj kaj arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris sub vitrokloŝoj, kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni vidis akvokreskaĵoj; unuj estis tute freŝaj, aliaj aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj, kaj nigraj kankroj ĉirkaŭpremis la trunketojn; kreskis ankaŭ belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie petroselo kaj floranta timiano; ĉiu arbo, ĉiu floro havis sian nomon, ĉiu estis la vivo de iu homo; la homo ankoraŭ estis vivanta, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando, dise en ĉiuj lokoj de la mondo. Troviĝis altaj arboj kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute premitaj kaj estis pretaj por krevigi la kuvon; ankaŭ en multe da aliaj lokoj staris malsanaj floretoj en grasa tero, kun musko ĉirkaŭe kaj dorlote flegitaj. Sed la malgaja patrino kliniĝis super ĉiu el la plej malgrandaj kreskaĵoj, kaj ŝi aŭdis, kiel frapas la homa koro interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreskaĵetoj ŝi rekonis la koron de sia infaneto.
„Jen ĝi estas!” ŝi kriis, etendante la manon super blua krokuseto, kiu tute kurbiĝis kontraŭ la tero, malsanete kaj lace.
„Ne tuŝu la floron!” diris la sarkistino, „sed atendu ĉi tie, kaj kiam la Morto venos, vi zorgu, ke ĝi ne forŝiru la kreskaĵon; minacu ĝin, ke vi forŝiros la aliajn florojn, tiam ĝi ektimos; ĝi havas respondecon antaŭ Dio pri ili; neniu el ili povas esti forŝirata sen la permeso de Dio!”
Subite glacia vento trablovis la ĝardenon, kaj la blinda patrino sentis, ke estas la Morto, kiu venas.
„Kiamaniere vi povis trovi la vojon ĉi tien?” ĝi demandis, „kiel vi povis alveni pli rapide ol mi?”
„Mi estas patrino!” ŝi diris. Kaj la Morto etendis sian longan brakon kontraŭ la malsaneta floreta, sed ŝi tenis siajn manojn ĉirkaŭ ĝi, tiel firme, kaj tamen zorgante por ne ektuŝi la foliojn. Sed la Morto blovis sur ŝiaj manoj, kaj ŝi sentis, ke estas akre, pli akre ol la plej malvarma vento, kaj senforte ŝiaj manoj subfalis.
„Vi ne povas ion fari kontraŭ mi!” diris la Morto. — „Sed la bona Dio povas!” ŝi respondis.
„Mi nur plenumas Lian volon!” diris la Morto. „Mi estas Lia ĝardenisto! Mi prenas ĉiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj replantas ilin en la ĝardenon de l’ Paradizo, en la nekonata lando, sed kiel ili tie kreskas, kaj kio ili fariĝos, mi ne povas rakonti!”
„Redonu al mi mian infaneton!” diris la patrino, kaj ŝi ploris kaj petegis; sed subite per ĉiu mano ŝi ekkaptis du belajn floretojn, kiuj kreskis en la proksimeco, kaj ŝi kriis al la Morto: „Mi forŝiros ĉiujn viajn florojn, ĉar mia koro malesperas!”
„Ne tuŝetu ilin!” diris la Morto. „Vi diras, ke vi estas malfeliĉa, kaj nun vi volas, ke alia patrino fariĝu egale malfeliĉa kiel vi!”
„Alia patrino!” ŝi diris, lasante la florojn en la sama momento.
„Jen estas viaj okuloj!” diris la Morto, „mi trovis ilin en la lago, ili tiel bele brilis; mi ne sciis, ke estas la viaj, reprenu ilin, ili estas ankoraŭ pli brilaj ol antaŭe. Rigardu nun en la profundan puton tie; mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis forŝiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian homan vivon; vi vivos, kion vi volis detrui!”
Ŝi rigardis en la puton, kaj ŝi sentis sinceran feliĉon, ĉar ŝi vidis, kiel la vivo de unu el ili fariĝas granda beno al la mondo; ho! kia feliĉo kaj ĝojo! Kaj ŝi vidis la vivon de l’ alia; ĝi estas plena je mizero, doloro kaj teruro.
„Ambaŭ sortoj estas laŭ la volo de Dio!” diris la Morto.
„Kiu el ili estas la floro de l’ mizero, kaj kiu estas tiu de l’ feliĉo?” ŝi demandis.
„Tion mi ne diras!” respondis la Morto, „sed unu el ili estis la floro de via propra infaneto; la sorton, la estontecon de via infaneto vi vidis!”
Terurigite la patrino kriis: „Ho, diru, kiu el ambaŭ estis mia infaneto! Savu la senkulpan estaĵon, savu ĝin el la mizero! Forprenu ĝin nur mi petegas! Ho, konduku ĝin en la regnon de Dio! Forgesu mian ploron, mian doloron, ĉion, kion mi faris kaj diris!”
„Mi ne vin komprenas!” diris la Morto. „Ĉu vi volas, ke via infaneto revenu al vi, aŭ ĉu mi ĝin forprenu kun mi?”
Tiam la patrino kunplektis siajn manojn, kaj genufleksante ŝi preĝis al Dio:
„Ne aŭskultu min, se mi postulis ion, kio estas kontraŭ Via volo! Vi sola estas superega kaj saĝa! Ne aŭskultu min, ne aŭskultu min!”
Kaj ŝi apogis la vizaĝon sur sia genuo, kaj la Morto kondukis la infaneton for, for en la nekonatan landon.