Fabeloj de Andersen (Zamenhof)/Sovaĝaj cignoj

El Vikifontaro
SOVAĜAJ CIGNOJ

Tre malproksime de ĉi tie, tie, kien flugas la hirundoj, antaŭ ol venas nia vintro, loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj, kiuj kompreneble estis reĝidoj, iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. Ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj, kaj ili bone legadis kaj lernadis parkere; oni povis tuj aŭdi, ke ili estas reĝidoj. Ilia fratino Elizo sidadis sur seĝeto el spegula vitro kaj havis bildolibron, kiu kostis duonon de regno.

Ho, al la infanoj estis tre bone, sed bedaŭrinde ne por ĉiam devis resti tiel!

Ilia patro, kiu estis reĝo super la tuta lando, edziĝis kun malbona reĝino, kiu tute ne amis la kompatindajn infanojn. Jam en la unua tago ili klare povis tion rimarki. En la palaco estis granda festo, kaj tiam la infanoj ludis "Ni ricevas gastojn"; sed dum ili ordinare ricevadis ĉiujn kukojn kaj rostitajn pomojn, kiuj nur estis riceveblaj, ŝi donis al ili nur sablon en taso kaj diris, ke ili povas ja imagi al si, ke tio io estas.

En la sekvanta semajno ŝi transdonis la malgrandan Elizon al unu vilaĝana familio sur la kamparon, kaj en la daŭro de nelonga tempo ŝi eldiris al la reĝo pri la kompatindaj reĝidoj tiom multe da malbono, ke li tute ĉesis zorgi pri ili.

"Elflugu en la mondon kaj zorgu mem pri vi!", diris la malbona reĝino; "flugu en la formo de grandaj birdoj sen voĉo." Tamen ŝi ne povis atingi la malbonon en tia grado, kiel ŝi intencis: ili aliformiĝis en dek unu belegajn sovaĝajn cignojn. Kun stranga krio ili elflugis tra la fenestroj de la palaco trans la parkon kaj la arbaron.

Estis ankoraŭ tute frue, klam ili preterflugis antaŭ tiu vilaĝana domo, en kiu ilia fratino tiam kuŝis en la lito kaj dormis. Ili ŝvebis super la tegmento, turnadis siajn longajn kolojn tien kaj reen kaj frapadis per la flugiloj, sed neniu tion vidis nek aŭdis. Ili devis denove flugi pluen, alte al la nuboj, for en la malproksiman mondon, kie ili flugis ĝis granda malluma arbaro, kiu etendiĝis ĝis la bordo de la maro.

La kompatinda malgranda Elizo staris en la vilaĝana ĉambro kaj ludis kun verda folio, ĉar aliajn ludilojn ŝi ne havis. Ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno, kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj; kaj ĉiufoje, kiam la varmaj radioj de la suno lumis sur ŝiaj vangoj, ŝi rememoradis ĉiujn iliajn kisojn.

Pasis tagoj post tagoj. Kiam la vento blovis tra la grandaj rozarbetaĵoj antaŭ la domo, ĝi flustradis al la rozoj: "Kiu povas esti pli bela ol vi?" Sed la rozoj balancadis la kapon kaj diradis: "Tia estas Elizo!" Kaj kiam dimanĉe la maljuna avino sidis antaŭ la pordo kaj legis en sia preĝolibro, tiam la vento transigadis la foliojn kaj diradis al la preĝolibro: "Kiu estas pli pia ol vi?" "Tia estas Elizo!" respondadis la preĝolibro. Kaj tio, kion diris la rozoj kaj la preĝolibro, estis pura vero.

Kiam ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj, ŝi devis reveni hejmen. Sed kiam la reĝino ekvidis ŝian eksterordinaran belecon, ŝia koro pleniĝis de kolero kaj malamo kontraŭ la knabino. Tre volonte ŝi ankaŭ sian dnonfilinon aliformigus, simile al ŝiaj fratoj, en sovaĝan cignon, sed ŝi ne kuraĝis tuj fari tion, ĉar la reĝo ja volis vidi sian filinon.

Frue matene la reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro kaj aranĝita kun molaj kusenoj kaj plej belaj tapiŝoj, ŝi prenis tri bufojn, kisis ilin kaj diris al unu el ili: "Kiam Elizo venos, sidiĝu sur ŝia kapo, por ke ŝi fariĝu tiel mallaborema kiel vi!" Al la dua ŝi diris: "Sidiĝu sur ŝia frunto, por ke ŝi fariĝu tiel malbela kiel vi, por ke ŝia patro ŝin ne rekonu!" Al la tria ŝi flustris: "Kuŝu sur ŝia koro, por ke ŝi ricevu malbonan koron, por ke ŝi pro tio havu suferojn!" Poste ŝi metis la bufojn en la klaran akvon, kiu tuj ricevis verdetan koloron, ŝi vokis Elizon, senvestigis ŝin kaj enirigis ŝin en la akvon. Kiam Elizo subakviĝis, unu bufo sidiĝis en ŝiaj haroj, la dua sur ŝia frunto kaj la tria sur ŝia brusto, sed Elizo kvazaŭ tute ne rimarkis ilin. Kiam ŝi denove leviĝis, tri ruĝaj papavofloroj naĝis sur la akvo. Se la bestoj ne estus venenaj kaj se ili ne estus ricevintaj kison de la sorĉistino, ili aliformiĝus en ruĝajn rozojn; ili tamen fariĝis floroj pro tio, ke ili kuŝis sur ŝia kapo kaj sur ŝia brusto. Ŝi estis tro pia kaj senkulpa, ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi.

Kiam la malbona reĝino tion vidis, ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna, ŝmiris ŝian belan vizaĝon per malbonodora ŝmiraĵo kaj malordigis ŝiajn belajn harojn. Estis neeble rekoni la belan Elizon.

Kiam ŝia patro ekvidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron kaj diris, ke tio ne estas lia filino. Neniu volis ŝin rekoni, krom la antaŭpordega hundo kaj la hirundoj, sed ili estis mizeraj bestoj kaj neniu demandis ilian opinion.

Tiam la malfeliĉa Elizo ekploris kaj rememoris siajn dek unu fratojn, kiuj ĉiuj malaperis. Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. Ŝi ne sciis, kien ŝi volas iri, sed en sia malĝojo ŝi sopiris al siaj fratoj, kiuj certe, simile al ŝi, estis elpelitaj en la mondon. Ŝi volis ilin serĉi, kaj ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos.

Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. Ŝi tute perdis la vojon. Ŝi kuŝiĝis sur la mola musko, faris sian vesperan preĝon kaj apogis sian kapeton al trunko de arbo. Estis tiel senbrue, la aero estis tiel milda, kaj ĉirkaŭe en la herbo kaj sur la musko briletis per verdeta lumo pli ol cent lampiroj. Kiam ŝi iomete ektuŝis unu branĉon per la mano, la lumantaj insektoj falis al ŝi malsupren kiel falantaj steloj.

Dum la tuta nokto ŝi sonĝis pri siaj fratoj; ili denove ludis kiel infanoj, skribis per diamantaj grifeloj sur oraj tabeloj kaj rigardis en la belan bildolibron, kiu kostis duonon de regno. Sed sur la tabeloj ili skribis ne nulojn kaj streketojn, kiel iam antaŭe, sed la kuraĝajn farojn, kiujn ili plenumis, ĉion, kion ili travivis kaj vidis. En la bildolibro ĉio estis vivanta, la birdoj kantis, la homoj plenforme eliris el la libro kaj parolis kun Elizo kaj kun ŝiaj fratoj, sed kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis, por ke ne fariĝu malordo inter la bildoj.

Kiam ŝi leviĝis, la suno staris jam alte. Ŝi ne povis ĝin vidi, ĉar la altaj arboj etendis dense siajn branĉojn, sed la radioj ludis tie supre kiel flugetanta malpeza teksaĵo. Tre agrabla odoro eliĝadis el la verdaĵo, kaj la birdoj estis tiel konfidemaj, ke ili preskaŭ sidiĝadis sur la ŝultroj de Elizo. Ŝi aŭdis la plaŭdadon de akvo, kiun kaŭzis multe da abundaj fontoj, kiuj ĉiuj elverŝiĝadis en lageton, kies fundo konsistis el plej bela sablo, kvankam ĉirkaŭe kreskis densaj arbetaĵoj, tamen sur unu loko la cervoj faris grandan liberan lokon, kaj en tiu direkto Elizo iris al la akvo. La lasta estis tiel klara, ke, se la vento ne movus la branĉojn kaj la arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj sur la fundo, tiel klare tie speguliĝis ĉiu folio.

Kiam ŝi ekvidis sian propran vizaĝon, ŝi eksentis grandan teruron, tiel bruna kaj malhela ĝi estis. Sed kiam ŝi malsekigis sian malgrandan manon kaj frotis al si per ĝi la okulojn kaj la frunton, aperis denove ŝia blanka haŭto. Tiam ŝi demetis ĉiujn siajn vestojn kaj eniris an la freŝan akvon. Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo.

Kiam ŝi denove sin vestis kaj plektis siajn longajn harojn, ŝi iris al la ŝprucanta fonto, trinkis el sia kavigita mano kaj ekiris pli profunden en la arbaron, mem ne sciante kien. Ŝi pensis pri siaj fratoj, pensis pri la bona Dio, kiu certe ne forlasos ŝin. Kaj Li, kiu kreis la sovaĝajn arbarajn fruktojn, montris ankaŭ al ŝi arbon, kies branĉoj fleksiĝis sub siaj fruktoj, Tie ŝi manĝis sian tagmanĝon, apogis la troŝaĝitajn branĉojn kaj poste eniris en la plej malluman parton de la arbaro. Tie estis tiel silente, ke ŝi aŭdis siajn proprajn paŝojn kaj ĉiun velkintan folion, kiu fleksiĝis sub ŝiaj piedoj. Eĉ unu birdon oni tie ne povis vidi, eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj kaj grandaj branĉoj de la arboj. La altaj trunkoj staris tiel dense unu apud la alia, ke kiam ŝi rigardis rekte antaŭen, ŝajnis al ŝi, ke ĝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. Tie estis tia izoliteco, kiun ŝi neniam antaŭe spertis.

La nokto fariĝis tute malluma. Eĉ unu lampiro ne brilis el la musko; malĝoje ŝi kuŝiĝis por dormi. Tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la arbobranĉoj super ŝi fleksiĝas flanken kaj la bona Dio per mildaj okuloj rigardas sur ŝin malsupren kaj malgrandaj anĝeloj rigardas super Lia kapo kaj sub Liaj brakoj.

Kiam en la sekvanta mateno ŝi vekiĝis, ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉu tio estis efektivaĵo.

Trairinte kelke da paŝoj, ŝi renkontis maljunan virinon, kiu portis berojn en sia korbo. La maljunulino donacis al ŝi iom da ili. Elizo demandis, ĉu ŝi ne vidis dek unu reĝidojn, rajdantajn tra la arbaro.

"Ne", diris la maljunulino, "sed hieraŭ mi vidis dek unu cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, naĝantajn malsupren laŭ la torento."

Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo, ĉe kies bazo brue fluis torento. La arboj sur ĝiaj bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojn, kaj tie, kie ili per sia natura kreskado ne povis interatingiĝi, ili elŝiris siajn radikojn el la tero kaj pendis, interplektiĝinte per la branĉoj, super la akvo.

Elizo diris adiaŭ al la maljunulino kaj ekiris laŭlonge de la torento ĝis ĝia enfluejo.

La tuta belega maro kuŝis nun etendita antaŭ la juna knabino. Sed eĉ unu velo ne montriĝis tie, ne estis videbla eĉ unu ŝipeto, sur kiu ŝi povus vojaĝi pluen. Ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo; la akvo per konstanta tornado donis al ili ĉiuj formon globan. Vitro, fero, ŝtonoj, ĉio, kion la maro albordigis, akceptis tiun formon, kiun donis al ĝi la akvo, kiu tamen estis ja pli mola ol ŝia delikata mano. "Senlace ĝi ruliĝas kaj ruliĝas, kaj tiamaniere la malmolaĵo ebeniĝas; mi ankaŭ volas esti tiel senlaca! Mi dankas vin pro via instruo, vi klaraj ruliĝantaj ondoj! Jam; tion diras al mi mia koro, vi portos min al miaj fratoj!"

Sur la akvalpelita mara herbo kuŝis dek unu blankaj plumoj de cignoj; Ŝi kolektis ilin kaj faris el ili bukedon. Gutoj da akvo troviĝis sur ili; ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi. Tie sur la bordo estis tre solece, sed ŝi tion ne sentis, ĉar la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn, en la daŭro de kelke da horoj pli multe, ol la sensalaj lagoj povas prezenti en la daŭro de tuta jaro. Kiam aperis granda nigra nubo, tiam oni havis impreson, kvazaŭ la maro volas diri: "Mi ankaŭ povas aspekti malserene!" Kiam leviĝis vento, tiam la, ondoj krispiĝis kaj montris sin en vesto el ŝaŭmo. Sed kiam la nuboj ruĝiĝis kaj la vento kvietiĝis, tiam la maro fariĝis kiel folio de rozo; jen ĝi aspektis verde, jen blanke, sed kiel ajn senbrua kaj trankvila ĝi estis, ĉiam tamen ĉe la bordo estis negranda moviĝado; la akvoleviĝadis malforte, kiel la brusto de dormanta infano.

Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovaĝajn cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, flugantajn al la bordo; ili ŝvebis unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando. Tiam Elizo iris supren sur la deklivon kaj kaŝis sin malantaŭ arbetaĵo. La cignoj malleviĝis sur la teron tute apude de ŝi kaj frapis per siaj grandaj blankaj flugiloj.

Kiam la suno subiris sub la akvon, la volvokovroj subite falis, kaj tiam montriĝis dek unu belaj reĝidoj, la fratoj de Elizo. Ŝi laŭte ekkriis, ĉar kvankam ili eĉ multe ŝanĝiĝis, ŝi tamen sciis, ke tio estas ili, ŝi sentis, ke tio devis esti ili; kaj ŝi saltis en iliajn brakojn, vokis ilin laŭnome, kaj ili estis senfine feliĉaj, kiam ili ekvidis kaj rekonis sian fratineton, kiu nun estis tiel granda kaj bela. Ili ridis kaj ploris, kaj ili baldaŭ reciproke klarigis al si, kiel malbone ilia duonpatrino agis kontraŭ ili ĉiuj.

"Ni, fratoj," diris la plej aĝa, "flugadas kiel sovaĝaj cignoj tiel longe, kiel la suno staras sur la ĉielo; kiam ĝi subiras, ni ricevas returne nian homan formon. Tial nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon, ĉar se ni tiam flugus ankoraŭ inter la nuboj, ni tiam, kiel homoj, devus falegi malsupren. Ĉi tie ni ne loĝas; transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu; la vojo ĝis tie estas granda, ni devas transflugi la grandan maron, kaj sur nia vojo troviĝas neniu insulo, sur kiu ni povus pasigi la nokton. Nur unu sola roko elstaras meze de tiu vojo; ĝi estas nur ĝuste tiel granda, ke ni povas ripozi sur ĝi dense flanko ĉe flanko. Kiam la maro estas maltrankvila, tiam la akvo ŝprucas alte super nin; malgraŭ tio ni tamen dankas Dion pro ĝi. Tie ni pasigas la nokton en nia homa formo; sen ĝi ni neniam povus revidi nian karan patrujon, ĉar du plej longajn tagojn de la jaro ni bezonas por nia transflugo. Nur unu fojon ĉiujare estas al ni permesite viziti nian patran hejmon. Dum dek unu