Fantomoj

El Vikifontaro
Fantomoj ()
Tradukita de Vladimir Gernet
(p. 1-49)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/1 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/3 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/5

Kaj la popolo, en atako de kruela ĉagreno, ekdeziris liberigi sin de sia tabano. «Eble la denuncistoj Melito kaj Anito ambaŭ ne estis pravaj,—diradis la urbanoj, disirante de la placo post la juĝa decido.—Kio do, fine, ĝi estas kaj kien li iras? Li multobligas konfuzojn, li detruas opiniojn, firme konfirmitajn de la centjaroj, li parolas pri novaj virtoj, eksciotaj kaj serĉotaj, li parolas pri diaĵo, kiu por ni ankoraŭ ne estas konata. Aroganta, li opinias sin pli saĝa, ol la dioj!… Ne, estas pli trankvile por ni returniĝi al la antikvaj bone konataj dioj. Ni eĉ supozu, ke ili ne ĉiam estas justaj, ni supozu, ke iam kaj iam ili ekflamas de maljusta kolero kaj alifoje de malpia volupto eĉ al la virinoj de mortontoj. Sed ĉu ne kun ili vivis niaj prapatroj en anima trankvileco, ĉu ne per ilia helpo ili faradis glorajn heroaĵojn? Nun do la figuroj de la olimpanoj mallumiĝis kaj la antikva virtaro estas disŝancelita. Kio de estos plue, kaj ĉu oni ne devas per unu ekbato fari finon al la malpia saĝeco?»

Tiel diradis unu al la alia la atenanoj, disirante de la placo sub la kovrilo de l’blua vespero. Ili decidis mortigi la malkvietan tabanon, esperante, ke de tiu ĉi momento la vizaĝoj de l’dioj denove eklumiĝos. Estas vere, ke en la imago de la urbanoj iam kaj iam aperadis la kvieta figuro de la strangulo-filozofo, iam kaj iam ili ekmemoris, kiel kuraĝe li dividis kun ili apud Potideo la laborojn kaj danĝerojn, kiel li sola defendis ili meme de l’hontego pro la maljusta ekzekuto de la militestroj post la venko arginuza: kiel li sola, demandante sur la placoj pri la paŝtistoj kaj ŝafoj, ekkuraĝis laŭtigi la voĉon kontraŭ la tiranoj, mortigintaj mil kvincent regnanojn. Li parolis: « Ĉu ne tiu paŝtisto rajte nomiĝas bona, kiu multobligas kaj gardas sian aron? Aŭ, kontraŭe, bonaj paŝtistoj estas alvokitaj por malgrandigi la nombron de la ŝafoj kaj por dispeli ilin, bonaj do estroj — por fari tion saman rilate la regnanojn? Esploru ni, atenanoj, tiun ĉi demandon! » Kaj pro la demando de la soleca senarmita filozofo la vizaĝoj de l’tiranoj paliĝis kaj la okuloj de la junuloj ekbruligis per la fajro de indigno kaj honesta kolero…

Kiam la atenanoj, disirante de l’placo post la juĝa decido, ekmemoris ĉion tion ĉi, tiam iliaj koroj estis ekpremitaj de neklara dubo: « ĉu ni eble ne faris kruelan maljuston al la filo de Sofronisko? » Sed tiam la bonaj atenanoj rigardis al la haveno kaj al la maro. Ĉe la lumo de l’ĉielruĝo, kiu malrapide estingiĝis, ankoraŭ briletis malproksime en blua maro la purpuraj veloj de la akrabrusta ŝipo de l’delosaj festoj. La ŝipo foriris de l’haveno tiun ĉi tagon kaj revenos nur post unu monato, kaj ĝis tiam en Atenoj ne povas esti elverŝita la sango de kulpa homo, nek de la senkulpa. Monato do havas multajn tagojn kaj ankoraŭ pli multajn horojn. Kiu malhelpos al la filo de Sofronisko, se li estas senkulpe kondamnita, forkuri el la malliberejo, kaj la multaj amikoj sendube eĉ helpos? Ĉu al la riĉa Platono, Esĥino kaj al la aliaj estos tiom malfacile subaĉeti la malliberejajn gardantojn? Tiam la malkvieta tabano forflugos el Atenoj al la tesalujaj barbaroj, aŭ Peloponeson, aŭ eĉ pli malproksimen… Egiptujon. Atenoj ne ekaŭdos pli liajn trudajn parolojn kaj tiu ĉi morto ne ŝarĝos la konsciencon de la bonaj urbanoj. Kaj ĉio tiamaniere fariĝos por la komuna feliĉo.

Tiel multaj konsideris silente en tiu ĉi vespero, laŭdante la saĝon de la popolo kaj de la heliastoj[1], sekrete do esperante, ke la maltrankvila filozofo foriĝos el Atenoj, forkuros de la cikuto al barbaroj, liberigante la kunurbanojn unutempe de si kaj de riproĉoj de la konscienco pro la senkulpa morto.

Tridek du fojojn post tio eliris la suno el la oceano kaj ree trempiĝis en ĝi, kaj tridek du tagoj restis malpli ĝis la tago, kiam la atenanoj alportis kiel oferon de sia vekiĝinta konscienco la abomenajn kulpigintojn Aniton kaj Meliton, por Sokrato do decidis konstrui monumenton. La ŝipo revenis el Deloso kaj, kvazaŭ hontante pro la hejma urbo, staris en la haveno kun malgaje defalintaj veloj. En la ĉielo forestis la luno, la maro ondadis sub multepeza nebulo kaj la fajroj sur la montetoj lumetis tra la malhelaĵo kiel fermetataj okuloj de homoj, atakitaj de honto.

La obstina Sokrato ne kompatis la konsciencon de la bonaj atenanoj. « Ni diru al ni reciproke adiaŭ! Vi iru al viaj kamenoj kaj mi iros morti, — diris li al la juĝistoj post la kondamno. — Mi ne scias, ho amikoj, kiu el ni elektas por si pli bonan sorton ». Kiam la limtempo de l' reveno de la ŝipo komencis proksimiĝi, multaj urbanoj eksentis malkvieton. Ĉu efektive tiu ĉi obstinulo mortos? Kaj ili komencis hontigi Esĥinon, Fedonon, kaj aliajn lernantojn kaj amikojn de Sokrato, instigante ilian fervoron: « Ĉu efektive vi permesos, — diradis ili kun morda riproĉo, — ke via instruisto mortu? Aŭ vi domaĝas kelkajn minojn[2] por subaĉeti la gardantojn? » Vane Kritono petadis Sokraton konsenti forkuron kaj maldolĉe plendis, ke la komuna famo riproĉas ilin pro manko de amikeco kaj pro avareco, — la obstina filozofo ne ekdeziris fari plezuron al siaj lernantoj, nek al la bona atena popolo. « Esploru ni tiun ĉi demandon, — diradis li. — Se montriĝos, ke mi devas forkuri, — mi forkuros; se do mi devos morti, — mi mortos. Ekmemoru ni, kion ni diradis pli frue pri justeco, pri vivo kaj pri morto. Ĉu ni ne diradis, ke ne morto, sed malvero devas timigi la saĝan homon? Ĉu estas juste, ke ni plenumu la leĝojn, metitajn de ni mem, ĝis ili estas agrablaj por ni persone, kaj ke ni rompu la malagrablajn? Al mi ŝajnas, ke mia memoro ne perfidis min: ni ja efektive ion paroladis pri tiuj ĉi objektoj? »

— Jes, ni paroladis, — respondis la lernanto.

— Kaj, ŝajne, ni ĉiuj estis konsentaj pri tiu ĉi demando?

— Jes.

— Sed, eble, la vero estas vero por aliaj, kaj ne estas vero por ni?

— Ne, la vero estas egala por ĉiuj, kaj por ni ankaŭ.

— Sed, eble, kiam ne aliaj, sed ni devas morti, la vero fariĝas malvero?

— Ne, ho Sokrato, la vero restas vero en ĉiuj cirkonstancoj.

Kiam, tiamaniere, la lernanto konsekvence konsentis je ĉiuj tezoj de Sokrato, la filozofo ridete transiris al la konkludo:

— Sed, en tia okazo, ho mia amiko, ĉu ne sekvas eble, ke mi devas morti? Aŭ ĉu jam mia kapo tiom malfortiĝis, ke mi ne povas fari veran konkludon?... Tiam korektu min, ho bona homo, kaj montru la regulan vojon al mia erarinta penso.

La lernanto kovris la vizaĝon per la mantelo kaj deturnis sin.

— Jes, — diris li, — mi vidas nun, ke vi nepre mortos.

Kaj en tiu ĉi malluma vespero, kiam la maro sin senorde ĵetadis kaj surde bruadis sub la nebulo, kaj malkonstanta vento movetis la velojn de la ŝipoj kun mallaŭta kaj malgaja konfuzo; kiam en la stratoj de Atenoj la renkontiĝantaj urbanoj demandadis unu la alian: ĉu li mortis? — kaj iliaj voĉoj sonis kun timema espero, ke tio ĉi estas malvero; kiam la unua spiro de la vekiĝinta konscienco jam ekmovis la korojn de la atena popolo, kvazaŭ la unua antaŭsigno de ventego, kaj eĉ, ŝajne, la vizaĝoj de la domaj dioj ekhontis kaj mallumiĝis: — en tiu ĉi vespero, ĉe subiro de la suno la obstinulo eltrinkis la kalikon de morto....

La vento plifortiĝis, enkovrante pli kaj pli la urbon per la kovro de maraj nebuloj, kaj komencadis furioze frapi la velojn, malfruintajn alveni en la havenon. Kaj la Erinioj komencadis siajn mallumegajn kantojn en la koroj de la urbanoj, ekscitante en ili la fulmotondron, de kiu post pereis la kulpigintoj de Sokrato.... Sed en tiu horo tiuj ĉi unuaj atakoj de pento ĵetiĝadis ankoraŭ senorde kaj neklare. La urbanoj ankoraŭ pli koleradis pro Sokrato, kial li ne faris al ili la plezuron aŭdi pri lia forkuro Tesalujon; ili koleradis pro liaj lernantoj, kiuj en la lastaj tagoj iradis malĝojaj kaj mallumaj, kvazaŭ vivaj riproĉoj; ili koleradis pro la juĝistoj, kiuj ne havis prudentecon nek kuraĝon por kontraŭstari al la blinda furiozo de la ekscitita popolo; ili koleradis eĉ la diojn mem. « Por vi, ho dioj, ni alportis tiun ĉi oferon, — diradis multaj, — ĝoju do vi, nesatigeblaj! »

« Mi ne scias, kiu el ni elektas pli bonan sorton! » — estis rememorataj la vortoj de Sokrato, liaj lastaj vortoj al la juĝistoj kaj la popolo, kolektita sur la placo. Nun li kuŝis en sia malliberejo, sub la mantelo, trankvila kaj senmova, kaj super la urbo ekpendis malĝojo, konfuzo, honto. Li ree fariĝis turmentisto por la urbo, li, kiu mem jam estis neatingebla por la turmento... La tabano estis mortigita, sed li mortinta pikadis sian popolon ankoraŭ pli dolore... Ne dormu, ne dormu en tiu ĉi nokto, ho atena popolo! Ne dormu, — vi faris kruelan, nekorekteblan maljuston! Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/13 niataopiniata la plej gaja kaj la plej senzorga el la atenaj junuloj; li adoris nur belecon kaj kliniĝis antaŭ Kliniaso, kiel antaŭ ĝia plej perfekta enkorpiĝo. Sed de kelka tempo, nome de tiam, kiam li fariĝis konato de Sokrato, li perdis la gajecon kaj la senzorgecon, en la amaso do de amikoj de Kliniaso aliaj lin anstataŭis kaj li tion ĉi indiferente rigardis. La gracieco de penso kaj la harmonio de spirito, kiujn li renkontis ĉe Sokrato, ŝajnis nun al li centoble pli altirantaj, ol la gracieco de talio kaj la harmonio de trajtoj ĉe Kliniaso. Per ĉiuj fortoj de sia flamiĝema animo ligiĝis li al tiu, kiu rompis la virgan trankvilecon de lia propra animo, malkovriĝinta por renkonti la unuajn dubojn, kiel la burĝonoj de juna kverko malkovriĝas por renkonti la freŝan printempan venton.

Nun do, en tiuj ĉi maldoĉaj minutoj, li nenie povis trovi trankvilecon,—nek ĉe la doma kameno, nek en la stratoj de la silentiĝinta urbo, nek en la societo de egalopiniaj amikoj. La dioj de la kameno, la domaj kaj popolaj dioj abomeniĝis por li: «Mi ne scias,—diradis li,–ĉu vi estas la plej bonaj el ĉiuj, por kiuj la sennombraj generacioj da popoloj bruligas bonodoraĵojn kaj alportas oferojn. Sed mi ne dubas, ke por vin kontentigi la blinda amaso estingis la helan lumon de la vero, ke por ofero al vi estas alportita la plej bona mortemulo!»

Al Ktezipo ŝajnis, ke la stratoj kaj placoj ankoraŭ pleniĝas de la krioj de maljusta juĝo. Tie ĉi iam Sokrato sola kontraŭiĝis al la malhoma decido de la juĝistoj kaj al la blinda furiozo de la popolamaso, kiu postulis la morton de la arginuzaj estroj[3]. Nun do troviĝis neniu, kiu povus defendi lin kun tia sama forto. Pro tio Ktezipo kulpigis sin kaj la kolegojn, kaj jen kial li volis liberiĝi en tiu ĉi vespero de la societo de ĉiuj homoj kaj eĉ, se estas eblo, de si mem.

Li iris al la maro. Sed tie ĉi lia sopiro fariĝis ankoraŭ pli multepeza. Ŝajnis, ke la malĝojigitaj filinoj de Nereo ĵetadis kaj batadis sin je la bordo, plorante pro la plej bona el la atenanoj kaj pro la urbo mem, blirdigita per la frenezo. La ondoj flugadis unu post la alia, la ondoj plaŭdadis je la ŝtonegoj kun senhalta kompatanta murmuro, kiu sonadis en la oreloj de Ktezipo kiel funebra, supertomba kanto.

Tiam li forturnis sin kaj foriris de la bordo ĉiam rekte, ne rigardante antaŭen kaj eĉ ne zorgante pri la vojo. La funebra malĝojo mallumigis lian konscion kaj superpendis lin, kiel nigra nubego. Li forgesis pri tempo, pri spaco, pri sia propra ekzistado kaj li tuta estis plena de unu premanta penso pri Sokrato… «Hieraŭ li estis, ankoraŭ hieraŭ sonadis liaj kvietaj paroladoj. Kiel do eblas, ke li malestas hodiaŭ?… Ho nokto! vi montoj-grandeguloj, kovritaj per nebulaj nuboj, ho vi, murmuranta maro, posedanta propran movadon, vi malkvietaj ventoj, portantaj per viaj flugiloj la spiradon de la neampleksebla mondo, vi, stela arkaĵo, kovrita per flugantaj nuboj, vi trankvile brilanta fulmo sentondra, disŝovanta iliajn silentajn bedojn,—prenu min al vi, malkovru por mi la sekreton de tiu ĉi morto, se vi mem ĝin scias! Kaj se vi ĝin ne scias,—donu do al mia nesciado vian senpasiecon. Prenu de mi tiujn ĉi turmentajn demandojn,—mi ne estas sufiĉe forta por ilin portadi en la brusto sen respondo… Kaj kiu do respondos, se la eterna silentado fermis la buŝon de Sokrato kaj sur liaj okuloj ekkuŝis eterna mallumo?»

Tiel paroladis Ktezipo, turnante sin al la maro, al la montoj kaj al la mallumoj de la nokto, kiu dume faris, laŭ la kutimo, super la dormanta mondo sian nevideblan, nedeteneblan flugon. Pasis multaj horoj, antaŭ ol Ktezipo ekpensis ĉirkaŭrigardi, kien alkondukis lin liaj paŝoj, ne regataj per la konscio. Kiam do li ĉirkaŭrigardis, malluma teruro atakis lian animon.

————————

Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/17 dezerto, tra kiu nigraj fendoj volvadis sin, kiel serpentoj, kaj la ŝtonegoj amasiĝis en sovaĝa ĥaosa senordo.

Ŝajne ĉiuj gajaj dioj, vivantaj en verdaj arbaroj, en sonorantaj riveretoj kaj en montaj fendoj, forkuris por eterne el tiu ĉi dezerto, nur la sola granda mistera Pano kaŝis sin ie proksime en la ĥaoso de la naturo kaj akrevide per mokanta okulo observas lin, sensignifan formikon, kiu ankoraŭ antaŭ tiom nelonge vokadis arogante al la sekreto de la mondo kaj de la morto. Kaj blinda nekonsideranta teruro disverŝadis sin jam en la animo de Ktezipo, kiel la maro kovras per la akvo de bruanta alfluo la rokojn apud la bordo…

Ĉu ĝi estis sonĝo, ĉu efektivaĵo, ĉu malkaŝiĝo de dio nekonata, sed Ktezipo nur eksentis, ke unu minuto ankoraŭ — kaj la limo de l’vivo estos transirita kaj lia animo estos dissolvita en tiu ĉi oceano da senlima, senforma teruro, kiel en malluma kaj malkvieta nokto la guto de pluvo dissolviĝas en ondo de l’griza oceano. Sed en tiu ĉi minuto li subite ekaŭdis voĉojn, kiuj ŝajnis al li konataj, kaj liaj okuloj diferencigis ĉe lumo de l’fulmo sentondra la homajn figurojn.



Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/19

— Ho amiko! Sed se tiom malfacile estas por vi en tiu ĉi loko, kial vi ne iras en alian?

— Ho Sokrato! mi miras vin kiel vi povas iri, ne vidante celon, mi do… En profunda malĝojo sidas mi tie ĉi kaj ploras pri la ĝojoj de la vivo, kiu transflugis tiom rapide.

— Amiko Elpidio! mi ekaperis simile al vi en tiu ĉi mallumo, kiam la lumo de l’tera vivo estingiĝis en miaj okuloj. Sed voĉo diris al mi: «Iru, Sokrato, en novan vojon, ne perdante tempon», — kaj mi ekiris.

— Sed kien vi ris, ho Sokrato? Tie ĉi forestas vojo ebenbatita, estas nenia hermeso [4], nenia radosigno, eĉ nenia radio de lumo. Nur ĥaoso de ŝtonoj, mallumo kaj nebuloj…

— Ĝi estas vero. Sed, ho amiko Elpidio, konvinkinte vin je tiu ĉi malgaja vero, ĉu vi ne demandos vin: kio premas la plej multe vian animon?

— Sendube, tiu ĉi terura mallumo.

— Oni devas sekve iri renkonte al la lumo. Ĉu vi ne rimarkadis, ke la suproj ĉiam estas lumigataj la unuaj per radioj? Tial mi diris al mi: «kredeble la granda leĝo konsistas en tio, ke la mortemaj mem serĉu en mallumo la vojojn al la fonto de l’vivo. Sciante nenion pli difinitan, iru, ho Sokrato Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/21 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/22 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/23 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/24 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/25 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/26 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/27 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/28 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/29 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/30 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/31 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/32 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/33 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/34 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/35 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/36 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/37 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/38 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/39 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/40 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/41 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/42 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/43 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/44 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/45 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/46 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/47 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/48 Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/49

  1. Heliastoj en antikvaj Atenoj estis membroj de juĝo de helios’ (=de suno), kiuj ordinare kunvenadis ĉe eliro de la suno kaj disiradis ĉe ĝia subiro. Rim. de la traduk.
  2. Greka monero. Rim. de la tradukinto.
  3. Batalante apud Arginuzoj, la atenanoj atingis gloran venkon. Post la batalo fariĝis ventego, kaj la estroj, ŝparante la vivantojn, ne sufiĉe zorgis pri la mortintoj, kiuj restis sen enterigo. Tiam kontraŭ la feliĉaj estroj ekscitiĝis en Atenoj la pasioj de la superstiĉa amaso. La parencoj de la mortigitoj aperis en la kunvenon en funebraj vestoj, kulpigante la estrojn, ke nun la mortintoj estos eternaj vagantoj; tie ĉi efikis la antikva kredaĵo, diranta ke la animo ne forlasas la korpon, sed kune kun ĝi subiras en internojn de la tero. Sokrato sola kontraŭiĝis al la juĝa decido, fondita sur la kontentigo al la kruda superstiĉo.
  4. Tiel nomiĝis ĉe la antikvaj Grekoj la monumentoj de Hermeso (Merkurio), kiuj estis metitaj sur la vojoj, ordinare sur la renkontoj de vojoj.
    Rim. de la traduk.