Fe-rakonto

El Vikifontaro
Fe-rakonto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
FE-RAKONTO
DEDIĈITA AL LA GERMANAJ ESPERANTISTAJ FERVOJISTOJ

Vi estas, karaj legontoj, tute konvinkitaj, certaj, ke ne plu ekzistas sorĉistoj, kiuj ĵetas ĉe bonegaj homaj kreitaĵoj ensorĉojn, kies efikoj daŭras tiel longatempe ĝis kiam sorĉisto bonpovanta kaj pli potenca ne elparolis vorton, kies povo kapablas nuligi la ensorĉon okazigitan de l’ ensorĉinto.

Antaŭe, mi opiniis kiel vi, ke tiaj fabeloj-kontoj rakontataj al genepoj por dormigi ilin, estis nur eltrovitaj de l’ geavoj dum la maldolmoj produktitaj de la krioj de l’ infanoj de iliaj filoj.

Nune tute alimaniere mi opinias kaj mi havas bonan motivon por pensi tiele.

Aŭdu ! Mi ĵus eksciis ja, ke pli ol cento da homoj bonsanaj kaj viglaj ekpereas sekve de ensorĉo, kies ĉefa efiko konsistas en la perdo de la medoro rilate al afero kiu pleje plezurigis ilin.

La malfelilĉuloj, pri kiuj mi aŭdis, jam ne plu scias, ke ili estas Esperantistoj, Fervojistoj, iamaj abonintoj al « Germana Fervoja Esperantisto », kaj precipe estontaj abonantoj al la ĉiam ekzistanta « Fervoja Esperantisto ».

Tiel granda estas ilia senmoveco, ke oni kredus, ke kiel :

Der alte Barbarossa,
Der Kaiser Friedrich
Im unterirdschen Schlosse
Hält er verzaubert sich

ili atendas por reviviĝi, ke la korvoj turniĝantaj super ili malaperu.

Feliĉe estas, ke mi renkontis hodiaŭ ankaŭ sorĉistinon, prakuzinon mian per Adamo kaj Evo, kiun mi iam decege amindumis. Kvankam mi ne edzinigis ŝinn, ni havas ĉiam bonajn amikajn interrilatojn kaj ni vidis nin reciproke plezurege, ĉar ni konjugaciis, dum niaj junecaj jaroj, nur la indikativon de la verbo « ami ».

Post la kutimaj salutoj kaj kisoj, mi tuj malfermis mian koron al la amikino ĉiam kara, kiu bonvolis diri al mi, kia sorĉa vorto estas elparolota de l’ ensorĉigitoj por vidi la finon de siaj suferoj kaj esti kapablaj rebonigi la malbonon devenintan de la nevola senzorgeco :

PETZBERCHIL

Jen la magia vorto, kiu laŭtege elparolata, liberigos vin el la ensorĉo pezenta sur via animo esperantista, kaj ho ! vidu kian miregindaĵon : tuj samtempe vi trovos en via monujo unu spesmilon, kiun senprokraste vi sendos al S-ro George Chilot, administranto kaj kasisto por la ĵurnalo, en Villeneuve-St-Georges, apud Paris.

Tolihc.