Feminisma Recepto

El Vikifontaro
Feminisma Recepto ()
Sekso kaj Egaleco, № 15 (p. 17-19)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

FEMINISMA RECEPTO

Kio estas feminisma recepto? En SkE n-ro 13 (p. 9) mi diskutis tiun demandon, kaj atingis jenan konkludon:

“Se oni supozas, ke ambaŭ gepatroj laboras ekster la hejmo, kaj revenas lacaj, sen multa emo ekfari komplikan manĝon, ĝi certe devus esti io rapide preparebla, sen tro granda laboro. Tamen, oni ne volas ĉiuvespere manĝi frostigitan aŭ elskatoligitan manĝon. Do, ĝi devus samtempe enhavi bonajn, freŝajn ingrediencojn. Kaj prefere ĝi ne postulu tro da lavendaj kaseroloj kaj teleroj.”

De Sibayama [ŝibajama] Noriko en Japanujo, mi ricevis la sekvantan recepton, kiu strebas plenumi tiujn kondiĉojn. Ŝia solvo estas manĝaĵo, kiun oni povas prepari anticipe kaj poste revarmigi. Tamen, mi suspektas, ke por multaj laborantaj paroj, ŝia propono postulus tro longan preparadon (kvankam ja temas pri tempo donita dum la antaŭa vespero), do mi ankoraŭ invitas aliajn legantojn sendi siajn “feminismajn receptojn”.

MIKSPOTA RIZAJO

Mi prezentas popularan rizaĵon en Japanujo. Ingrediencoj diferencas laŭ familioj. La ĉi-suban mi fojfoje kuiras precipe kiam mi antaŭvidas, ke mi ne havos sufiĉan tempon por kuiri, ekzemple kiam mi bonvenigos eksterlanda(j)n esperantisto(j)n en mia hejmo. Se mi antaŭe kuiras la manĝaĵon, mi povas konservi ĝin en fridujo kaj revarmigi tuj antaŭ la manĝo.

Kvantoj por 6-7 personoj:

500 g da rizo

100 g da karotoj

100 g da lapo

50 g da fungoj

50 g da konjakuo (koagulita amelo de amorfofalo)

50 g da fritita tohuo

300 g da tinuso en ladskatolo


2 supkuleroj da sakeo

300 g da spinaco

Kelkaj ovoj

Vinagrita zingibro

100 g da ginkofruktoj en ladskatolo aŭ freŝaj boligitaj) Lavu la rizon kaj lasu ĝin en akvo dum 1 horo. Tranĉu la karotojn, lapon, fungojn, konjakuon kaj frititan tohuon en malgrandajn pecojn. En kuirpoton metu la rizon, tinuson kun ĝia oleo, kaj la tranĉitajn legomojn kaj aliajn. Enverŝu 420 g da akvo kaj la sakeon. Boligu ĝis senakviĝo (ĉ. 30 minutoj). Dumtempe brogu la spinacon kaj faru omletojn per la ovoj. Dispecigu la omletojn kaj tranĉu la peklitan zingibron en striojn. Tranĉu la spinacon en pecetojn. Aldonu la spinacon kaj ginkofruktojn al la rizaĵo en la kuirpoto kaj intermiksu. Metu ĝin sur teleron kaj garnu per la omletoj kaj zingibraj strioj.