Fervojgardisto ekzamenata de la Kontroloro
Kontroloro (al V.) : Diru al mi, V., kion vi farus nokte, dum
fulmotondro, pluvego kaj ventego, se unu parto de fervojdeklivo sub la reloj estus
de la pluvego deŝirita ?
V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias. Mi rapide starigus la nepaseblan signalon inter la relojn.
Kontroloro (al V.) : Tiel ne estas bone, la lokomotivisto ja ĝin ne ekrimarkus nokte.
V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias.
Kontroloro : Do, kion vi farus ?
V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias. Mi rapide eklumigus la lanternon kaj starigus la ruĝan lumon inter la relojn kontraŭ la elveturanta vagonaro.
Kontroloro : Tiel ne estas bone. Vi ja dum tia ventego ne povus eklumigi kaj la lanterno estingiĝus.
V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias. Sed mi havas tie ĉi skatoleton da alumetoj ; mi reeklumigus la lanternon.
Kontroloro : Sed se vi nepre ne povus eklumigi ?
V. : Ho, via Moŝto, rigardu (fumante), kiel mia pipo brulas, mi ĝin ankaŭ eklumigas, eĉ ĉe la ventego.
Kontroloro : Pruntu al mi la skatoleton.
V. : Jen, via Moŝto.
Kontroloro : Kaj kion vi nun farus ?
V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias. Mi havas tie ĉi ankoraŭ unu skatoleton da alumetoj, kiun mi jam ne plu pruntus al vi.
Kontroloro : Tre bone ; sed vi ĉiam forgesis diri, ke vi devus meti sur la relojn eksplodkpsulojn.
V. : Ho, via Moŝto, tion mi scias.
Fervojmanipulanto,
Nymburk, Bohemujo (Aŭstrio).