Fervojista pensia kaso

El Vikifontaro
Fervojista pensia kaso ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
FERVOJISTA PENSIA KASO

La fervojista pensia kaso de la Nederlandoj ŝtataj fervojistoj havis ĝis nun teorian matematikan deficiton. Per nova ŝtata leĝo la pensio depost la 1-a de Januaro 1912 estas regulita, ankaŭ se la ŝtato poste alproprigus la ekspluaton de la fervojoj. Ĝis nun privata kompanio ekspluatas.

La fervojistoj devas demandi pension je la 65-jara aĝo aŭ je invalideco, kaj ricevos 1/60 po deĵor-jaro, maksimume 40/60, sed ne pli ol 4000 guldenoj. Tiu peniso de fr. 4000 koncernas nature nur la altrangulojn. La pensio estas kalkulata per la meza salajro de la 5 lastaj jaroj de la pensio rajtanta.

Plie la fervojistoj pagas ĉiun monan avanson en kvar jaroj.

Vidvino aŭ laŭleĝaj infanoj ĝis la 18-a jaro ricevos 5/120 + 1/120 po deĵorjaro, maksimume 45/120, sed ne pli ol fr. 1380.

Okaze de edziĝo post la 60-a jaro, la edzino nur povas esti 20 jarojn pli juna ol la edzo por fariĝi eventuale pensio-rajtanta.

Se la aĝa diferenco estus en tiu ĉi okazo inter 10 kaj 20 jaroj, ekzistas specialaj reguloj.

La pensio ekekzistas post 10 deĵor-jaroj ; kiu forlasas la fervojon povos ekhavi sian perlaboritan pension je sia 65-a jaro.

Ne edziĝintaj personoj povas rajtigi sian patrinon (vidvinon) aŭ fratinon sub kelkaj kondiĉoj.

La kompanio invitas la personaron elekti komitaton por eventualaj konsiloj, deziroj, k. t. p.

Pensio estas prokrastita salajro kaj nevendebla, do absolute persona.

Bal, Breda (Holando).