Fervojistaj vojaĝoj

El Vikifontaro
Fervojistaj vojaĝoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
FERVOJISTAJ VOJAĜOJ

Pasintan monaton Majo ses Holandaj fervojistoj faris vojaĝon al Hamburg kaj Kopenhagen kaj uzis la servojn de U. E. A. De post Bremen la societo estis kompleta, kaj en Hamburg la delegito S-ro Hoffmeister, S-roj Krüger kaj Vohner (el Parizo) estis niaj gvidantoj tra stacidomo, urbo, Hagenbeck-bestparko, havenoj, k. t. p. k. t. p.

Sekvintan tagon oni daŭrigis la vojaĝon tra Kiel, Korsör al Kopenhago. sur la boato oni tuj sentis la lingvan diferencon ŝanĝante Germanan en Danan monon, ĉar neniu el ni scipovis Danan lingvon Feliĉe la sipestro parolis Germane.

En Kopenhagen delegitino Höst kaj kelkaj aliaj estis niaj gvidantoj, kaj ni ĝuis de l’ bela urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, kvankam la Dana lingvo estas por ni tute nekomprenebla. S-ro Hinrichsen, fervojisto en Hellerup, kondukis nin al Klampenborg kaj ĉirkaŭaĵoj, kaj ni povis ankaŭ viziti signal-dometon en Hellerup. Ni rimarkis i. a. ke la telegrafo tie estis iom antikva ĉar oni uzis ankoraŭ la reliefskribantan, ankaŭ la block-sistemo estis iom malnova. Sur unu linio ni vidis, ke la reloj estis vertikale trafenditaj, kaj ambaŭ partoj intersi je unu metro forŝovitaj por eviti la baton kiam veturiloj transiras de unu relo sur alia, tre verŝajne ankaŭ kontraŭ la « forrampado ».

Tre plaĉis al ni la sistemo de l’ Hamburga kaj Kopenhaga ĉefstacioj. Ili estas konstruitaj super la relvojoj kiel viadkutoj, la pasaĝeroj neniam bezonas transiri la relvojojn, ĉar de el la halo oni tuj prenas la deziritan peronon per ŝtuparoj aŭ liftoj kaj en okazo de vagonŝanĝo de pasaĝeroj oni lokigas la vagonarojn transverse de la sama perono k. t. p.

Ni ĝuis de nia bela vojaĝo kiel privatuloj, tamen ni tuj rimarkis tiajn fervojajn instalaĵojn.

Bal, Breda (Holando).

S-ro Lamy el Chaulnes, Francujo, vojaĝis Holandujon, li ne scias unu vorton de la Holanda linkvo, tamen akceptita de tri holandaj kolegoj, S-roj Lindsen, Tinga, li revenis ĉarmita de la bona akcepto de niaj samsocietanoj.

Li faris raporton pri tiu vojaĝo ; tiu raporton ni presigos en venonta gazeto.