Festo de frateco de popoloj

El Vikifontaro
Festo de frateco de popoloj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Festo de frateco de popoloj.

Antaŭ kelka tempo en Londono okazis tutmonda kongreso de sav-armeo. La kongresanoj aranĝis grandiozan marŝadon tra la stratoj de Londono por kunveni en la ĝardeno Hyde-Park.

Tiu marŝo estis vere impona festo de popola interfratiĝo. Partoprenis en ĝi ĉirkaŭ 10,000 personoj reprezentantaj 54 diverskolorajn naciojn el ĉiuj partoj de terglobo. La marŝo aspektis tre pitoreske, ĉar ĉiu grupo portis siajn naciajn vestojn, tiamaniere oni povis vidi kaj aŭdi preskaŭ ĉiujn popolojn de la tero. Inter apartaj grupoj iris orkestroj kaj ludis naciajn melodiojn.

Fronte marŝis anglaj sav-armeanoj en bluaj uniformoj de anglaj maristoj kaj nigraj de infanterio. Ili kantis antikvan anglan himnon el la tempo de kruc-militoj.

Post la angloj iris amerikanoj kaj kanadanoj. Parto da amerikanoj rajdis en vestoj de coy-boy’oj. Post ili marŝis grupoj el Aŭstralio kaj Sud-Afriko. Inter ili estis Zulusoj, Kafroj kaj Basutoj en originalaj afrikaj vestoj t.e. preskaŭ sen vestoj kaj portis turistajn bestonojn.

Ludante per arĝentaj trumpetoj iris fortaj kaj lertaj svedoj en bluaj uniformoj kun flavaj rubandoj. Post ili veturis en ĉaro danaj rikoltistinoj. Per malgrandaj paŝoj iris Japanoj, portante grandajn lanternojn kaj kriante „banzaj“.

La publiko amasiĝinta en densaj vicoj ĉe la stratoj salutis ĉiujn grupojn en angla lingvo kaj kiam aperis aro da virinoj en ruĝaj frigiaj ĉapetoj, aŭdiĝis laŭta ekkrio: „vivu Francujo“ je kiu oni respondis: „vivu Anglujo“.

En granda veturilo sub palmoj sidis hindoj kaj ludis per flutoj; post ili en longaj vestoj, similaj al noktaj ĉemizoj kaj kun miniaturaj nigraj ĉapeloj rajdis flavaj koreanoj.

La tuta loĝantaro de Londono — de plej riĉaj ĝis plej mizeraj fervore bonvenigis la sav-armeon.

Kiam la marŝo eniris Hyde-Park’on, ŝajnis, ke oni estas kvazaŭ apud Babelturo. Dekdu tribunojn suriris dekdu oratoroj, kiuj ekparolis per plej malsamaj lingvoj. Amasego da publiko ĉirkaŭis la bulvardojn. Oni kalkulas, ke en Hude-Park estis ĉirkaŭ milionkvarono da publiko.

Tre karakteriza estis la parolado de adjutanto Bambov, zuluso kiu rakontis, kiamaniere li fariĝis ano de armeo.

— Mi venas el lando — fervore parolis la zuluso — kie la homoj havas nigran haŭton kaj multaj ankaŭ nigran koron.

Miloj da homoj vivas tie en malklero. Tiuj homoj ne konas Dion. Ili interbatalas per lancoj. Mia patro estas sorĉisto. Mi estis soldato de Dinizilu. En unu batalo oni min vundis. Tiam generalo Booth sendis al mia domo oficiron, kiu devis min kuraci.

Li diris al mi, ke mi havas animon, — ke malbone estas mortigi, — ke mi devas interami. Kaj tiam mi konvertiĝis. Mi estas feiĉa ĉar mi estas soldato de sav-armeo.

Tiel influas la homojn tiuj, kiuj havas kiel devizon: feliĉigi kaj glori Dion pro feliĉo.

El „Dziennik Polski