Finnaj fervojistoj

El Vikifontaro
Finnaj fervojistoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
FINNAJ FERVOJISTOJ

En Granddukejo Finlando ekzistas (laŭ last oficiala statistiko de l’ jaro 1911) 3776 km. da fervojoj, el kiuj 355 km. privataj fervojoj. Ĉiuj stataj fervojoj havas normalan relinterspacon (1.524 m. = 5 anglaj futoj) kaj el 15 privataj 4 havas normalan, aliaj relinterspacon 0,60 — 0,785 m.

La pliiĝinta fondkapitalo estis tiam iom pli ol 400 milionoj da finnaj markoj (= frankoj).

En la sama jaro sur stataj fervojoj estis transportata 15 milionoj da pasaĝeroj, kiu faras 4, 5 vojaĝoj por ĉiu el 3.154.825 loĝanto de l’ lando, kaj 4.470.200 tonoj da komercaĵo.

La tuta enspezo de l’ ŝtataj fervojoj estis 50.062.542 : 59 aŭ 5, 8 milionoj da mk. (13,1 %) pli ol en la antaŭ jaro. Pura enspezo estis 13.299.932 : 56 aŭ 3,27 % por la pliiĝinta fondkaptalo.

En administra rilato estu dirite, ke finnaj ŝtataj fervojoj havas propran ĉefadministracion, en ĉefurbo de l’ lando, Helsinki. La fervojaro estas divitita en 4 distriktoj, kiuj ĉiuj havas administracion, 8 trafikaj sekcioj, 23 vojaj distriktoj k. t. p.

En lasta tempo estas farite kelkaj ŝanĝoj en la konstruaĵo de l’ fervojoj. Oni konstruas i. a. novajn komercaĵajn vagonojn, kiuj devas porti 15000 kg. ĉar la rusaj estas iom pli grandaj ol finnaj, kiuj kutime povas porti nur 6000-10000 kg.

Oni eĉ komecas pli severe postuli la sciadon de rusa lingvo de oficistoj.

Ankaŭ en ĉi tiu rilato oni evidente volas iom post iom unuformigig Finlandon kun imperio.

H. Salokannel,
Stacio Kymi (Finnlando).