Floreto

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Floreto (1932)
de Halina Weinstein
Fonto: Pola Esperantisto 1932, p. 36


Floreto

Jen staras sur bordo
De bela arbar'
Malgranda floreto
Inter foliar'.

Karesas ĝin vento
Kaj kisas la sun'.
Ĝin lavas la roso
Vespere la lun'.

Salutas ĝin kore
Kaj flustras al ĝi:
"Ho, kara floreto,
Mi estas kun Vi".

Ĝin vekas mateno
En bela purpur',
Lulkanton vespere
Kantetas natur'.

La steloj ĝin gardas
Dum nokta silent',
Mallaŭte eĉ fluas
Rapida torent'.

Do gaje, tre gaje
Ridas la floret',
Ĉar amas ĝin ĉiuj,
Sun', lun', stel', ventet'...

Floreto tre ĝojas
Inter foliar'
Kaj ĝia ridado
Sonas en arbar'.