Follas Novas/En la ĉielo helega bluo

El Vikifontaro
En la ĉielo helega bluo ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
Follas Novas (p. 86)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

   En la ĉielo helega bluo;
En la grundo intensa verdo;
En la fundo de mia animo
Ĉio malluma, nigra.
   Kia gaja pilgrimado!
Kiaj ridadoj kaj ĝojo!...
Kaj dume miaj okuloj
Restas plenaj de larmoj.
   Kovritaj de verdo
Brilas la kampoj friskaj
Dum ĉi tiu amara galo
En mia kor' superfluas.