For la Neŭtralismon!/Atentigo pri la dua eldono
Kiam, komence de l’jaro 1921, mi publikigis ĉi tiun studaĵeton per la gazeto “Esperantista Laboristo”, mi ja ne dubis pri la praveco de la principoj tien metitaj. Sed, verdire, mi ne antaŭvidis tiel rapidan kreskadon de nia movado laŭ la direkto montrita.
SAT enkalkulas nun pli ol 3500 membrojn. Ĝi posedas ampleksan revuon, kiun legas almenaŭ 7 aŭ 8000 personoj. Artikoloj el tiu revuo estas represitaj en kelkcentoj da plej diverslingvaj gazetoj. Eldonkooperativo eldonis jam kelke da indaj kaj gravaj verkoj. SAT okazigis tri kongresojn, pri kiuj trumpetis plej diversaj gazetoj el ĉiuj landoj. Nia movado eĉ altiris la atenton de registaroj, tiagrade, ke ĉe la Pola Sejmo (parlamento) okazis interpelacio de deputito (s-ro Pankratz) pri la persekutoj, kiuj trafis polajn SAT-anojn.
Multe da aliaj faktoj mi povus citi, por pruvi, ke ni ekiris ĝustan vojon, ke ni entreprenis fruktodonan laboron, kaj ke la esperantistoj, kiuj jam aliĝis al nia organizo, povas ne domaĝi siajn monon kaj penadon.
Tamen hodiaŭ mi preskaŭ bedaŭras pri tiu rapida kreskado. Mi supozas, ke ne ĉiuj aliĝintoj plene konscias pri la celo kaj taskoj de nia entrepreno.
Antaŭ du jaroj mi kriis al la prolet-esperantistoj: For la neŭtralismon! Tiu krio estas ankoraŭ nuntempe oportuna. Ne ĉiuj aŭdis ĝin kaj komprenis ties signifon. En niaj rondoj troviĝas Kamaradoj, kiuj iom honte, duonkaŝe daŭrigas mone kaj age subteni la t.n. neŭtralan esperantan movadon.
Tial la reeldono de ĉi tiu broŝuro respondas al certa bezono. Necesas insiste montri, ke la neŭtralismo de la burĝaj esperantistoj estas nur ŝajna; nur masko, per kiu ili kaŝas hipokrite sian klasan profiton. La sperto montras ĉiutage la pravecon de tiu aserto. Sufiĉas altiri pri tio la atenton de la prolet-esperantistoj, por ke ili mem proprokule vidu la faktojn. Mi tamen citu la sintenadon de la esperanta gazetaro, kiu per silento bojkotas nianmovadon.
Tiaj neŭtraluloj estas ja simple hipokrituloj. Ili ĉiam celis kapti kaj direkti la movadon profite al siaj klaso, negoco aŭ eklezio. Ili okulumis al la Laboristaro nur kun la espero moligi, nebuligi ĝian klaskonscion. Kaj iagrade ili sŭkcesis.
Sed nun, vidante, ke esperanto disvastiĝas en revoluciaj rondoj; ke la laborist-esperantistoj memstare organiziĝas, la "neŭtraluloj" ĉagrenas kaj silentas pri tiu por ili bedaŭrinda fakto. Ekzistas eĉ malnovaj esperantistoĵ, kiuj fariĝis malamikoj de la lingvo internacia, konstatinte, ke la "kara lingvo" estas uzata por kontraŭbatali la "karan patrion", la "sanktajn kredojn", per kiuj oni sukcesis tiom longe teni la proletaron en servuteco.
Kaj tio estas logika – antaŭvidita…
En ĉi tiu broŝureto estas ankaŭ pritraktita la demando pri organizado de la revolucia esperanta movado. La ĝisnuna organizsistemo inter-nacia estas malaprobata kaj montrata kiel necelkonforma por mondlingvanoj.
Estas vere, ke la sennacieca organizbazo estas akceptata de granda nombro da Kamaradoj. Sed oni eraros, opiniante, ke ĉiu emo reveni al la inter-nacia organizprincipo estas sufokita; oni trompus sin volante kredi, ke ĉiuj SAT-anoj estas pretaj plenkonsente kaj plenkonscie laboradi laŭ tiu direktivo. Estas ankoraŭ necese kontraŭbatali ĉian provon reiri al la forlasita vojo, ĉian danĝeron refali en la rutinon.
Senindulge ni kontraŭbatalu la imitaĉan spiriton. Ni lernu tiri ĉiajn konsekvencojn el la mondlingveco. Ni ne imitaĉu la aliajn "Internaciojn" el malsamlingvanoj. Ni kreu novon, penante ĉiuokaze, ĉiurimede fordetrui la malnovon!…
Por tia tasko ĉi tiu modesta broŝuro povas ankoraŭ utili.
Hodiaŭ, se mi farus ĉi tiun studeton, ĉu mi verkus ĝin samforme, samamplekse? Kompreneble, ne. Mi farus certe kelkajn ŝanĝetojn kaj aldonojn. Punktoj nur ektuŝitaj indas esti pli detale pritraktataj. Ekzemple mi pli vaste priparolus la punkton, kie estas nur aludite pri la edukrolo de esperanta organizo tutmonda.
Ĉi tiu studeto devas do esti konsiderata kiel skizo utila por gvidi kaj subteni pli densan kaj ampleksan pritrakton. La legantoj mem tiru ĉiujn konsekvencojn de la ideoj ĉi tie skizitaj. Mi ne dubas, ke ili alvenos al tiu mia konkludo:
For la verdaĉan neŭtralismon esperantan!…
For la patriotismon kaj naciecon!…
Homeciĝu la homo sur la sennaciigita Tero!…
Aŭguste 1925.