For la batalilojn!

El Vikifontaro
Antaŭparolo


Estis en la jaro 1906, kiam Baronino Bertha von Suttner, gastante ĉe miaj gepatroj, la unuan fojon min atentigis pri Esperanto kaj al mi, juna homo, rekomendis la lernadon de tiu ĉi lingvo. Mi sekvis la inviton, kaj kiom da ĝojo mi ŝuldas al Esperanto! Senfinan spiritan kaj animan gajnon, multajn ne forgeseblajn tagojn, la plej karajn memorojn! Tial kun granda plezuro mi plenumas la peton, verki mallongan antaŭparolon por tiu ĉi libro, ĉar tio donas al mi la okazon, esprimi el plena koro mian dankon al la altŝatata batalantino por pacon kreantaj ideoj, dankon por ŝia tiama instigo.

Kiam la konata germana poeto Peter Rosegger la unuan fojon legis la libron de Bertha von Suttner "Die Waffen nieder!", li diris: "Kiel la biblio, tiu ĉi libro estu tradukota en ĉiujn lingvojn de la mondo", kaj baldaŭ la libro komencis sian vojaĝon, trakuris ĉiujn landojn de la mondo kaj estas tradukita en multajn naciajn lingvojn, kaj ĉie ĝi varbis novajn anojn por la granda ideo de la paco kaj de la interkompreno inter la popoloj. Kio nun estas pli natura ol tio, ke la libro, kies celo estas la interkompreno inter la homoj, ankaŭ estu tradukata en tiun lingvon, kiu fine ebligos la interkomprenadon, en la internacian helplingvon Esperanto. "Esperanto kaj Pacifismo estas gekuzoj", estis la teksto de telegramo, kiun Bertha von Suttner foje sendis al la Dresdena Esperanto Societo. Manon en mano, fidele unuiĝintaj kiel du gefratoj, la du grandaj ideoj unuiĝis en tiu ĉi libro. Tiel ili kune plenumu sian taskon, por neforgeseble utili al la homaro; tiam la traduko estos atinginta sian celon. La esperantistaj pacifistoj ŝuldas grandan dankon al la tradukinto de la libro, S-ro Prof. Armand Caumont, kiu entuziasme kaj malegoiste prenis sur sin ĉi tiun laboron. Dankon ankaŭ al la Esperantista Literatura Asocio, kiu tralegis la manuskripton, dankon ankaŭ al la du altŝatataj amikinoj de la paco- kaj Esperanto-movadoj, Misses P. H. kaj A. Peckover, kiuj per malavara financa helpo ebligis la eldonadon de la verko.

Ĝi do eliru en la mondon, ĝi donu multe da utilo kaj da bono. Financa profito fluu en la kason de la nove fondita unuiĝo: Paco per Esperanto.

Dresden 1914 Dro Heinrich Arnhold
Antaŭparolo de l’tradukinto


Kiam oni unue proponis al mi, ke mi traduku esperanten "Die Waffen nieder!", mi estis tre surprizata, eĉ timigata pro la graveco kaj malfacileco de la tasko. Tamen, konsciinte, ke el ĉiuj libroj, kiujn mi konis, la v. Suttner'a verko estis tiu, kiun mi plej volonte tradukus, ĉar ĝi esprimas ideojn kaj sentojn al mi karajn, mi decidis fari la laboron. Mi nun esperas, ke dank’ al la helpo de kelkaj gekolegoj de E.L.A., kiuj bonvole tralegis mian tradukon, mi ne tro malbone sukcesis. Por mia penado mi estos sufiĉege rekompencita, se per Esperanto la ĉefverko de la estimata aŭtorino estos ankoraŭ pli disvastigita ol ĝi jam estas, kaj se ĉiuloke en la publiko plifortiĝos la malamo al la milito kaj la konvinko, ke nur per arbitraciaj tribunaloj povos efektiviĝi la paco inter la nacioj.

Mi tre deziras, ke S-ino v. Suttner vidu en mia traduko la fidelan esprimon de siaj penso kaj stilo, kaj ankaŭ, ke Dro Zamenhof, nia Majstro, ekkonu, ke mi uzis lian belan lingvon kun nepra pureco.

Lausanne, la 10an de Marto 1914

Profesoro A. Caumont
Unua Libro


1859


Kiam mi estis deksepjara, mi estis knabino tre entuziasmema. Tion mi verŝajne estus forgesinta, se ne ekzistus la konservitaj folioj de mia taglibro. Sed en ili la revoj jam de longe malaperintaj, la pensoj neniam plu repensitaj, la sentoj neniam plu resentitaj, eterniĝis; tial nun mi povas juĝi, kiaj entuziasmaj ideoj estadis en la malsaĝa, beleta kapo. Ankaŭ tiu beleteco, pri kiu mia spegulo ne multe memorigas, estas certigata de malnovaj portretoj. Mi povas imagi, kia enviata estulino povis esti la juna grafino Marta Althaŭs, kies belecon oni laŭdadis, kaj kiu estis ĉirkaŭata de ĉia lukso. Tamen la strangaj sub ruĝa kovrilo binditaj folioj montras pli multe da melankolio ol da ĝojo pri la vivo. La demando nun estas jena: Ĉu efektive mi estis sufiĉe malsaĝa, por ne ekkoni la superecojn de mia situacio, aŭ nur tiel revema, por kredi, ke nur melankoliaj sentoj estas noblaj kaj indaj, esti esprimataj poeziproze, kaj kiel tiaj enskribataj en la ruĝajn kajerojn? Mia sorto min evidente ne kontentigis, ĉar jen kion mi skribis: "Ho, Jeanne d’ Arc — vi favoritulino de Dio, heroa virgulino, kial mi ne povas esti kiel vi! svingi la sanktan flagon, kroni mian reĝon kaj poste morti por la patrujo, la kara."

Por la efektivigo de tiuj ĉi modestaj pretendoj, ne prezentiĝis al mi ia okazo. Ankaŭ alia de mi enviata sorto: esti disŝirita de leono en cirko, kiel kristana martirino (laŭ enskribaĵo de la 19a de septembro 1853), ne estis por mi atingebla, kaj tial mi sendube suferis pro la konscio, ke la heroaĵoj, al kiuj mi sopiris, neniam estos plenumitaj, ke mia vivo, se mi ĝuste prijuĝas la aferon, estis malsukceso. Ha, kial mi ne naskiĝis knabo! (ankaŭ riproĉo ofte kaj vane esprimita kontraŭ la sorto en la ruĝa kajero) — mi tiam estus povinta celi kaj plenumi noblaĵojn. Pri virinaj heroaĵoj la historio raportas nur malmultajn ekzemplojn. Kiel malofte ni sukcesas havi Graĥojn kiel filojn, aŭ dorse transporti niajn edzojn el la Weinsbergaj pordegoj, aŭ esti alparolitaj de sabrosvingantaj Maĝiaroj: "Vivu Maria Teresia, nia reĝo!" Sed se oni estas viro, oni nur bezonas zonumi la glavon kaj rapidi eksteren, por akiri gloron kaj laŭrojn — almiliti por si mem tronon kiel Cromwell, mondregnon kiel Bonaparte! Mi memoras, ke la plej alta ideo de homa grandeco ŝajnis al mi personigita en milita heroo. Instruituloj, poetoj, vojaĝantoj certe al mi iom imponis, sed veran admiron mi nur sentis por la gajnintoj de bataloj. Ili ja estis ĉefe tiuj, kiuj efektivigis la historion, kiuj gvidis la sorton de la popoloj; per graveco, nobleco, preskaŭ dieco, ili tiom superis ĉiujn aliajn homojn, kiom la suproj de la Alpoj kaj de Himalaja superas la herbojn kaj florojn de la valo.

El ĉio ĉi mi ne devas konkludi, ke mi havis heroan naturon. La afero estis simple jena: mi estis entuziasmema kaj pasia; tial mi kompreneble pasie entuziasmiĝis pri tio, kion miaj lernolibroj kaj ĉirkaŭantaro plej multe laŭdegis.

Mia patro estis generalo en la aŭstria armeo kaj estis batalinta ĉe Custozza sub "Patro Radetzky," kiun li idole adoradis. Ha! kiom da militanekdotoj mi devis aŭskulti! Mia bona patro estis tiom fiera pri siaj spertoj dum la militoj kaj parolis kun tia kon- tentiĝo pri la plenumitaj militiroj, ke mi nevole kompatis ĉiun viron, kiu ne havis tiajn rememorojn. Kia malgrandigo do de la ina sekso, ke ĝi estas eksigita de tiu ĉi grandioza elmontro de la homaj honor- kaj dev-sentoj! ... Se iam mi ion aŭdis pri la aspiroj de la virinoj al egalrajtoj — sed dum mia junaĝo oni nur tre malmulte aŭdis pri tio, kaj nur moke kaj malaprobe — mi komprenis la dezirojn al emancipado nur laŭ unu direkto: La virinoj devas ankaŭ havi la rajton armiĝi kaj partopreni en milito. Kiel bele oni legis pri tio en la historio de Semiramis kaj de Katarina II: "Ŝi atakis tiun aŭ alian najbaran regnon — ŝi almilitis tiun aŭ alian landon…"

Ĝenerale la historio, kia oni ĝin montras al la junularo, fariĝas la ĉefa kaŭzo de la militadmiro. Enradikiĝas ĉe la infanoj la ideo, ke la Sinjoro de la armeoj senĉese ordonas batalojn, ke ili estas, por tiel diri, la veturiloj, per kiuj la sortoj de la popoloj rulvolvadas tra la tempoj; ke ili estas la plenumo de neevitebla natura leĝo, kaj devas ĉiam reokazi de tempo al tempo, same kiel ventegoj kaj tertremoj; ke, kvankam teruro kaj abomeno estas kunligitaj kun ili, tamen tiuj ĉi lastaj estas plene kompensataj: por la tuto per la graveco de la rezultatoj, por la aparta individuo per la gloro akirota, aŭ per la konscio, ke li plenumas plej altan devon. Ĉu do ekzistas pli bela morto, ol la morto sur batalkampo de honoro, pli nobla senmorteco, ol tiu de heroo? Ĉio ĉi klare montriĝas en ĉiuj lerno- kaj legolibroj. En ili, krom la fakta historio, prezentita nur kiel longa ĉeno de militaj okazintaĵoj, ankaŭ la diversaj rakontoj kaj poemoj ĉiam raportas nur pri heroaj bataladoj. Tio estas apartenaĵo de patriota edukado. Ĉar ĉiu lernanto devas fariĝi defendanto de sia patrujo, la entuziasmo por tiu lia unua patriota devo devas esti vekata jam en la infano. Oni devas malmoligi lian koron kontraŭ la natura abomeno, kiun la teruroj de la milito povus kaŭzi, rakontante kiel eble plej naive pri la teruraj buĉadoj, kvazaŭ pri io tute ordinara, necesa; ĉe tio insiste nur montrante la idealan flankon de tiu antikva kutimo — kaj tiamaniere oni sukcesas eduki rason kuraĝan kaj militaman.

La junulinoj — kvankam ili ne devas militiri — estas instruataj laŭ la samaj libroj, kiuj celas la militistan edukadon de la junuloj, kaj tio rezultas, ke la junulinaro havas la saman opinion, kaj ke tiu ĉi opinio naskas envion, ĉar ili ne povas partopreni, kaj admiron al la militista profesio. Kiajn terurigajn bildojn el ĉiuj bataloj de la mondo, de la bibliaj kaj macedonaj kaj punikaj, ĝis la tridekjara kaj la napoleonaj militoj, oni montras al ni delikataj virgulinoj, kiuj tamen pri ĉiuj aliaj aferoj estas admonataj, celadi dolĉecon kaj mildecon. Kaj tie ni vidas la urbojn brulantajn, la loĝantojn mortpafitajn, la venkitojn turmentitajn — estas ja vera plezuro! ... Kompreneble, per tiu ĉi amasigo kaj ripetado de abomenaĵoj, la kompreno, ke ili estas abomenaĵoj foriĝas; ĉio, apartenanta al la rubriko milito, ne estas plu rigardata laŭ la vidpunkto de humaneco, kaj ricevas tute apartan, mistik-histori-politikan sankcion. Ĝi estas neceseco — ĝi estas la fonto de la plej altaj indecoj kaj honoroj. Tion la junulinoj tre bone komprenas, ĉar ili estas devigataj lerni parkere la poemojn glorantajn la militon. Kaj tiamaniere estiĝas la spartaj patrinoj kaj la "flagpatrinoj" kaj ankaŭ la multaj kotiljon-ordenoj, donacataj al la oficiroj dum la "sinjorina elekto".


* * *


Mi ne estas edukita en monaĥinejo, kiel tiom da junulinoj de mia socia rango, sed oni havis edukistinojn kaj instruistojn en la gepatra domo. Mian patrinon mi perdis frutempe. Anstataŭ-antino de la patrino — mi havis ankoraŭ tri gefratojn pli junajn — estis nia onklino, maljuna anino de porsinjorina eklezia institucio. Ni pasigis la vintrajn monatojn en Wien, la someron sur familia bieno en malsupra Aŭstrio. Al miaj edukistinoj kaj instruistoj mi faris grandan plezuron — tion mi bone memoras — ĉar mi estis lernantino inteligenta, havanta bonan memoron, kaj estis precipe ambicia lernantino. Ne povante, kiel mi jam diris, kontentigi mian ambicion per gajnado de bataloj, kiel heroa virgulino, mi kontentiĝis, ricevi post lecionoj bonajn atestojn kaj akiri per mia lernfervoro la admiron de la ĉirkaŭantaro. Rilate sciadon de la franca kaj angla lingvoj, mi preskaŭ atingis perfektecon; pri geografio kaj astronomio, pri naturscienco kaj fiziko, mi lernis tiom, kiom mi povis, laŭ la programo difinita por la edukado de junulinoj; sed pri la fako historio, mi lernis pli ol oni postulis de mi. El la biblioteko de mia patro mi prenis multvolumajn historiajn verkojn, en kiuj mi studadis dum mia libertempo. Mi ĉiufoje konsideris min iom pli saĝa, kiam mi estis pleniginta mian memoron per novaj fakto, nomo aŭ dato el la estinteco. La pianoludon — kiu ankaŭ estis deviga parto de edukado — mi tute malŝatis kaj kontraŭbatalis. Mi havis nek talenton, nek deziron por la muziko, kaj mi komprenis, ke per ĝi mi neniam kontentigus mian gloramon. Mi tiel longe kaj insiste petegis, ke oni ne mallongigu per senutila ludadaĉo la valoran tempon, kiun mi intencis dediĉi al miaj aliaj studoj, ke mia bona patro min liberigis de la muzika servuto. Sed mia onklino tion tre bedaŭris, opiniante, ke sen pianludado ne ekzistas ia vera klereco.

La 10an de Marto 1857 mi festis mian deksepan naskiĝtagon. "Jam deksep" estas je tiu dato la enskribaĵo en la taglibro. Tiu ĉi "jam" estas poemo. Ne estas komentario apude, sed verŝajne mi intencis diri: "kaj mi faris ankoraŭ nenion por senmorteco". Tiuj ĉi ruĝaj kajeroj nuntempe faras al mi bonan servon. Ili al mi ebligas priskribi tute detale la pasintajn okazintaĵojn, kiuj restis en mia memoro nur kiel nebulaj konturoj, kaj laŭvorte reprodukti pensojn de longe forgesitajn aŭ interparoladojn jam de longe silentiĝintajn.

La proksiman karnavalon mi devis esti enkondukata en societon. Sed tiu ĉi perspektivo ne tiom min ravis, kiom ĝi ordinare ravas la junulinojn. Mia animo celadis ion pli altan ol baltriumfojn. Kion mi celadis? Al tia demando mi mem ne estus povinta respondi. Verŝajne amon ... tamen mi tion ne konsciis. Ĉiuj ĉi revoj kaj sopiroj al gloro, kiuj ŝveligas la virajn kaj virinajn korojn dum juneco, kaj kiuj provas realiĝi per ĉiu-specaj formoj: soifo al scienco, deziro vojaĝi, agemeco, plejofte estas efektive nur nekonsciaj ekmovoj de l’amemo. En la somero la kuracisto ordonis al mia onklino kuracadon en Marienbad. Ŝi opiniis, ke mi devas ŝin akompani. Kvankam mia oficiala enkonduko en la tiel nomatan societon devis okazi nur la venontan vintron, estis tamen al mi permesite, partopreni kelkajn balojn en la Kazino; — kvazaŭ kiel antaŭekzerco en dancado kaj interparolado, por ke, dum mia unua karnavala sezono, mi ne aspektu tro timema kaj mallerta.

Sed kio okazis ĉe la unua "réunion", kiun mi ĉeestis? Granda, intensega enamiĝo. Kompreneble, li estis husara leŭtenanto. La civiluloj ĉeestantaj en la ĉambrego ŝajnis al mi, kompare kun la militistoj, kiel majskaraboj apud papilioj. Kaj inter la ĉeestantoj vestitaj per uniformoj sendube la husaroj estis la plej brilaj; fine inter la husaroj grafo Arno Dotzky estis la plej blindiga. Alta pli ol ses futojn, nigra, krispa hararo, lipharoj alten torditaj, blankaj dentoj, malhelaj okuloj, kapablaj rigardi tiom penetre kaj karese — mallonge, ĉe lia demando: "Ĉu vi estas ankoraŭ libera por la kotiljono, grafino?" mi sentis, ke povas ekzisti aliaj triumfoj tiel same emociantaj kiel la flagosvingado de la virgulino de Orléans, aŭ la sceptrosvingado de la granda Katarina. Kaj, li, la dudekdujarulo, sendube sentis ion similan, kiam li laŭ valsotakto flugadis tra la ĉambrego kun la plej bela knabino de l’balo (post tridek jaroj estas al mi permesate tion konstati). Tiam li ankaŭ pensis: Posedi vin, karulino, plivalorus ol ĉiuj marŝalbastonoj.

"Sed, Marta — Marta!" malbonhumore murmuris la onklino, kiam mi senspire refalis sur mian seĝon ĉe gia flanko, tuŝetante ŝian kapon per la turniĝantaj tulfalbaloj de mia robo.

"Ho pardonu, pardonu, onklinjo!" mi petis, kaj dece eksidante: "Ne estas mia kulpo. . ."

"Ne pri tio mi plendas — mia riproĉo celis vian konduton kun tiu husaro. — Dum la dancado vi ne devas tiom apogi... kaj ĉu estas dece, tiel fikse rigardi sinjoron? ..."

Mi ruĝiĝis. Ĉu mi faris ion nekonvenan al junulino ? Ĉu estus eble, ke la nekompareblulo nun havas pri mi malbonan opinion? ...

De tiuj maltrankviligaj pensoj mi estis liberigata ankoraŭ dum la dancado, ĉar dum la vespermanĝa valso la nekompareblulo murmuris al mi:

"Aŭskultu min — mi ne povas fari alie — vi devas ĝin ekscii — jam hodiaŭ: mi vin amas."

Tio estis pli aŭskultinda ol la famaj "voĉoj" de Jeanne d’Arc ... Sed dum la daŭro de la danco mi ja ne povis respondi. Tion li komprenis, ĉar li ekhaltis. Ni staris en dezerta angulo de la ĉambrego kaj povis daŭrigi la interparoladon, ne estante aŭskultataj.

"Parolu, grafino, kion mi povas esperi?"

"Mi ne komprenas vin," mi mensogis.

"Ĉu eble vi ne kredas je amo unuavida? Ĝis nun mi konsideris ĝin malveraĵo, sed hodiaŭ mi spertis ĝian realecon."

Kia batado de mia koro! sed mi silentis. "Mi min fordonas al mia sorto," li daŭrigis ... "Vi, aŭ neniu alia! Decidu pri mia feliĉo aŭ mia morto ... ĉar sen vi mi ne povas kaj ne volas vivi . . . Ĉu vi volas fariĝi la mia?"

Al tia rekta demando mi do devis ion respondi. Mi pripensis frazon tre diplomatan, kiu — ne forigante ian esperon — ne ofendus mian indecon, sed tremspire mi ne povis diri ion alian ol duone aŭdeblan "jes".

"Vi do permesas, ke morgaŭ mi petu vian manon de via onklino, kaj skribu al grafo Althaŭs?"

Denove "jes" — tiun fojon iomete pli firme. "Ho, mi feliĉulo! Ĉu do ankaŭ ĉe la unua ekvido? — Ĉu vi min amas?"

Nun mi respondis nur per la okuloj — sed tiuj ĉi, mi kredas, esprimis la plej malkonfuzan "jes".



Mi edziniĝis je mia dekoka naskiĝotago, post kiam mi estis enkondukita en la "societon" kaj prezentita al la imperiestrino kiel fianĉino. Post nia geedziĝo ni faris vojaĝon en Italujon. Tiucele Arno estis haviginta al si longan forpermeson. Pri eksiĝo el la militservo neniam estis demando. Certe ni ambaŭ posedis sufiĉe grandan havon — sed mia edzo ŝategis sian profesion, kaj mi same. Mi estis fiera pri mia bela husara oficiro kaj plezure antaŭvidis la tempon, kiam li estos promociita kavaleriestro — kolonelo — kaj poste iam guberniestro ... Kiu scias, eble li foje brilos en la patruja historio kiel granda militestro . . .

Ke la ruĝaj kajeroj montras malplenaĵon dum la feliĉega tempo de la fianĉineco kaj de la "miela luno", mi nun tre bedaŭras. Certe la ĝojegoj de tiuj tagoj estus forflugintaj kaj por ĉiam perditaj, ankaŭ se mi ilin estus enskribinta; sed almenaŭ iu rebrilo de ili estus fiksita inter la folioj. Sed ne: por mia ĉagreno kaj miaj doloroj mi trovis sufiĉe da plendoj kaj signoj de penso kaj de ekkrio; pri la aferoj de ĉagreno mi zorgeme kaj plorĝeme sciigis la kunvivantaron kaj la posteularon, sed la belajn horojn mi silente ĝuegis. Mi ne estis fiera pri mia feliĉo, kaj tial mi konigis ĝin al neniu, eĉ ne al mi mem en la taglibro! Nur la suferadon kaj la sopirojn mi sentis kiel specon de merito; tial mia fanfaronado pri ili. Ha! kiel tiuj ruĝaj kajeroj fidele speguladas miajn malĝojajn situaciojn, dum je tempoj ĝojaj la folioj restis tute blankaj. Ĉu tio ne estas malsaĝa? Estas kvazaŭ iu dum promenado — por alporti hejmen memoraĵojn — kolektus el la objektoj survoje trovitaj nur la malbelajn, kvazaă li plenigus sian botanikan skatolon nur per dornoj, kardoj, vermoj, bufoj kaj preterlasus ĉiujn florojn kaj papiliojn.

Tamen mi rememoras: ĝi estis ĉarmega epoko, speco de feina sonĝo. Mi ja havis ĉion, kion ajn juna virina koro povas deziri: amon, riĉecon, rangon, povon — kaj la plimulto estis tiel nova, tiel surpriza, tiel miriga! Ni nin reciproke amis freneze, mia Arno kaj mi, per la tuta ardo de nia juneco, plena je vivo kaj beleco. Kaj krom tio mia brila husaro estis brava, bonkora, noblanima junulo kun mondula klereco kaj gaja humoro (li ja povus esti — kian garantion prezentis la Marienbada balo kontraŭ tio? — malbonulo, brutulo) kaj mi ankaŭ estis sufiĉe prudenta kaj bonkora (dum la dirita balo li ja povus enamiĝi en kaprican beletan ansereton). Tiamaniere do okazis, ke ni estis tute feliĉaj, kaj ke la ruĝe bindita ĉeflibro restis longatempe malplena.

Haltu! Jen mi ekvidas gajan enskribaĵon. — Ravoj pri nova patrina indeco. La 1an de Januaro 1859 (ĉu ĝi estis novjara donaco ?) fileto al ni naskiĝis. Tia okazajo kompreneble nin tiom mirigis kaj fierigis, kvazaŭ ni estus la unua paro, kiu ion similan spertis. Pro tio sendube la redaŭrigo de la taglibro. La poste-ularo kompreneble devis esti informota pri tiu ĉi rimarkindaĵo kaj mia nova indeco. Plie la temo "juna patrino" estas mirinde arta kaj literatura. Ĝi estas unu el la temoj plej bone prikantitaj kaj plej ofte pentritaj; estas tiel facile havi pri ĝi senton mistikan, pieman, kortuŝan, naivan kaj dolĉan — unuvorte poezian. Por nutri tiun senton, ĉiuspecaj poemaroj, ilustritaj ĵurnaloj, galerioj de pentraĵoj kaj landkutimaj frazoj de ravo en la rubriko "Patrina amo," , "Patrina feliĉo," "Patrina fiereco," efike kunhelpas. La plej stranga malsaĝajo, post la adorado de la herooj (vidu Heroworship de Carlyle), en la fako de apoteozo, estas efektivigita de la homoj per "baby-worship.". Kompreneble mi en tio ne restis malantaŭe. Mia eta karega Ruru estis por mi la plej grava mirindaĵo. Ha, mia filo — mia plenkreska belega Rudolf — tio, kion mi sentas por vi, paligas tiun naivan admiron al babies — kompare kun ĝi, tiu blinda, laŭsimia amo de junaj patrinoj estas tiel senvalora kiel suĉinfano, kompare kun homo plene evoluciinta.

Ankaŭ la juna patro estis tre fiera pri sia posteulo kaj faris pri li plej belajn projektojn por la estonteco. "Kio li fariĝos?" Pri tiu demando ankoraŭ ne tre urĝa, ni tre ofte diskutadis apud la lulilo de Ruru, kaj ĉiufoje la unuvoĉa decido estis: soldato. Kelkfoje malforta protesto de la patrino laŭtiĝis: "Se tamen en la milito okazus al li ia akcidento"? Tian kontraŭdiron oni forigis dirante: "Ĉiu mortas nur tie kaj tiam, kie kaj kiam la sorto decidas". Krom tio Ruru ja verŝajne ne restus sola; el la sekvantaj filoj unu povos esti edukata por la diplomatio, alia fariĝi terkulturisto, la tria pastro; sed la plej maljuna nepre devos elekti la patran kaj avan profesion — la plej belan el ĉiuj — li devos fariĝi soldato.

Kaj en tiu ĉi decido ni persistis. Kiam Ruru fariĝis dumonata, ni nomis lin "Gefreiter". Oni scias, ke ĉiuj kronprincoj, tuj post sia naskiĝo, estas nomataj regimentestroj. Kial ne ankaŭ ni ornamu nian ideton per imaga rango? Estis granda amuzo tiu soldata ludado kun infaneto! Arno salutis militiste, kiam lia filo estis alportata en la ĉambron sur la brakoj de sia nutristino. Ĉi tiun lastan ni nomis "provizistino"; la kriojn de Ruru oni nomis alarmsignalo, kaj kion signifis "Ruru sidas sur la ekzercejo", mi lasas diveni.

La 1an de Aprilo, la trian monattagon de lia naskiĝo (se ni estus festintaj nur la jartagojn, ni ne estus havintaj sufiĉe da okazoj por festi), Ruru promociiĝis de "Gefreiter" al kaporalo. Sed ĉi tiun tagon okazis ankaŭ io malĝoja; io, kio dolorigis mian koron kaj min instigis elverŝi ĝin en la ruĝajn kajerojn.

Jam de kelka tempo oni ekvidis sur la politika horizonto la tiel nomitan "nigran punkton", pri kies ebla pligrandiĝo ĉiuj ĵurnaloj kaj salonparoladoj plej vigle komentariis. Ĝis nun mi tion ne atentis. Kiam mia edzo kaj mia patro kaj iliaj militistaj amikoj ripete estis dirintaj antaŭ mi: "Ni baldaŭ havos malkonsenton kun Italujo", mi tion tute ne estis kompreninta. Mi havis nek tempon nek deziron, min okupi pri politiko. Mi tute ne atentis la disputojn pri la rilatoj inter Sardinujo kaj Aŭstrio, aŭ pri la konduto de Napoleon III, kies helpon Cavour estis haviginta al si, dank’ al sia partopreno en la krimuja milito. Kion ajn oni paroladis pri la streĉo inter ni kaj niaj italaj najbaroj, kaŭzita de tiu ĉi interligo — mi tion ne atentis. Sed je tiu 1a de Aprilo mia edzo seriozege diris al mi: "Sciiĝu, karulino, ĝi baldaŭ okazos . . ."

"Kio baldatŭ okazos?"

"La milito kontraŭ Sardinujo."

Mi ektimis. "Pro Dio — tio estus terura! Kaj ĉu vi devos kuniri?"

"Espereble."

"Kiel vi povas tion diri? Espereble for de edzino kaj infano?"

"Kiam la devo vokas . . ."

"Tiam oni povas obei. Sed esperi — tio estas deziri, ke tia maldolĉa devo alvenu —"

"Maldolĉa? Tia vigla, ĝoja milito devas esti io glorega. Vi estas militistedzino — ne forgesu tion —.”

Mi lin ĉirkaŭprenis. . .

"Ho vi, kara edzo, ne maltrankviliĝu: mi ankaŭ povas esti kuraĝa ... Kiel ofte mi sentis kun la herooj kaj heroinoj de la historio, kiel nobliga devas esti la militiro. Se mi nur kapablus iri kun vi — batali ĉe via flanko, morti aŭ venki!"

"Vi bone parolis, edzineto! — sed estas ja sensencaĵo! Vi devas resti ĉi tie, apud la lulilo de nia infano, kiu ankaŭ devas esti edukata kiel defendonto de la patrujo. Vi restu apud la hejma fajrujo. Estas por ĝia protekto kaj gardo kontraŭ malamika atako, por konservo de l’ paco al nia hejmo kaj al niaj edzinoj, ke ni, viroj, militiradas."

Mi ne scias, kial tiuj ĉi vortoj, kiujn mi jam ofte aŭdis kaj aprobis, tiuĉifoje sonoris al miaj oreloj kvazaŭ "frazo" ... Ne estas ĉi tie minacata fajrujo, neniaj barbaraj bandoj staras antaŭ la pordegoj — simple politika streĉo inter du ministraroj. . . Se do mia edzo entuziasme volas iri al la milito, tio ne okazos pro urĝa neceseco protekti edzinon, infanon kaj patrujon, sed pli ĝuste pro plezuro al formarŝado aventura kaj plena je ŝanĝoj — pro sopiro al distingiĝo — gradaltiĝo. . . Nu jes, estas gloramo — mi ĉesigis ĉi tiun rezonadon — bela rajta gloramo, plezuro pri kuraĝa plenumo de devo!

Li estis prava, ĝojante pri sia militiro, se li devos marŝi; tamen nenio estis ankoraŭ decidita. Eble la milito ne okazos, kaj eĉ se ĝi okazos, ne estas certe, ke Arno devos foriri — ĉar neniam la tuta armeo marŝas kontraŭ la malamiko. Ne, tiu ĉi bela, perfekta feliĉo, kiun la sorto al ni preparis, ne povas esti tiel kruele detruata. — Ho, Arno, mia amegata edzo — scii, ke vi estas en danĝero estus terure!. . . Tiaj kaj similaj konfidencioj plenigas la kajerfoliojn de tiuj tagoj. De tiu tempo la ruĝaj kajeroj estas plenaj je politika babilado: Louis Napoleon estas intriganto. .. Aŭstrio ne povas pli longe atendi . . . la milito urĝas. . . Sardinujo timos la superecon kaj cedos... La paco konserviĝos. . . Malgraŭ mia teoria admiro de pasintaj bataloj — mi kompreneble deziris la konservon de la paco; sed mia edzo evidente preferis la alian alternativon. Li ne rekte tion esprimis, sed novaĵojn pri pligrandiĝo de la "nigra punkto" li ĉiam sciigis al mi kun brilaj okuloj, dum li ĉiam kun iom da malĝojo konstatis la bedaŭrinde pli kaj pli maloftiĝantajn novaĵojn pri paco.

Mia patro ankaŭ estis plena je entuziasmo por la milito. Estus nur infana ludo, venki la Piemontanojn, kaj por certigi tian aserton, la Radetzki-anekdotoj ree plimultiĝis. Mi aŭdis pri la minacanta militiro nur de la strategia vidpunkto, nome konsideradojn pri la ŝancoj, kie kaj kiam la malamiko malvenkus, kaj pri la profitoj, kiuj rezultus por "ni". La humana vidpunkto — nome ke, ĉu perdita aŭ gajnita, ĉiu batalo postulas sennombrajn oferojn de sango kaj de larmoj — neniam estis konsiderata. La interesojn priparolatajn oni montris, kompare kun ĉiuj individuaj sortoj, kiel tiom pli superajn, ke mi hontis pri mia vidmaniero, kiam kelkfoje venis al mi la penso: Ha, kion utilas la venko al la kompatindaj kripluloj, al la mortintoj, al la mizeraj vidvinoj? Sed baldaŭ prezentiĝis kiel respondo al tiuj ĉi senkuraĝaj demandoj la malnovaj lernolibraj ditiramboj: kompenson por ĉio prezentas la gloro. Sed kio sekvus, se la malamiko venkus? Tiun demandon mi foje laŭtigis en la rondo de miaj militistaj amikoj — sed mi estis insulte rebatita. La nura aludo pri la ebleco de eĉ iomete da dubo estas jam antipatriota. Esti jam antaŭe certa pri la venko, estas unu el la soldataj devoj. Sekve, en kelka maniero, ankaŭ unu el la devoj de lojala leŭtenantedzino.

La regimento de mia edzo staradis en Wien. De nia loĝejo oni vidis la "Prater" kaj se oni malfermis la fenestron, venteto enblovis, promesante someran varmon. Estis belega printempo. La aero estis varmeta kaj bonodora, kaj pli frue ol en aliaj jaroj burĝonadis la juna foliaro. Mi senmezure antaŭĝojis pri la belaj prateraj veturadoj de la venonta monato. Tiucele ni havigis al ni koketan "Zeŭgel," nome kaleŝon kun jungitaro de kvar hungaraj ĉevalviroj. Jam nun, dum la belaj aprilaj tagoj, ni preskaŭ ĉiutage veturadis en la prateraj aleoj; sed tio estis nur antaŭĝuo de la vera maja ĝuado. Ha, se nur la milito ne okazos antaŭe!

„Nu, dank’ al Dio — ne estas plu necerteco!“ — ekkriis mia edzo, revenante hejmen el la ekzercado, la 17an de Aprilo, matene. „Oni forsendis la ultimaton.“

Mi ektimis. „Kiel — kio — kion tio signifas?“ „Tio signifas, ke la lasta vorto de la diplomatiaj konsiliĝoj antaŭiranta la militan deklaracion, estas dirita. Nia ultimato al Sardinujo postulas, ke Sardinujo senarmiĝu — kio ĝi kompreneble ne faros, kaj ni transpaŝos la landlimon.“

„Granda Dio! — Sed eble ili senarmiĝos?“

„Tiam la disputo ĉesos, kaj restos la paco.“

Mi falis surgenuen — mi ne povis fari alie. Silente, kaj tamen fortege, eliĝis el mia animo al ĉielo la petego: „Pacon, pacon!“ Arno restarigis min: „Vi malsaĝulino!“ Mi ĉirkaŭprenis lian kolon kaj ekploris. Ne estis doloresprimo, ĉar la malfeliĉo ankoraŭ ne estis efektivigita — sed la sciigo min tiel forte estis skuinta, ke miaj tremantaj nervoj kaŭzis tiun ĉi ploreksplodon.

„Marta, Marta, vi min kolerigos,” riproĉis Arno. „Ĉu vi ne estas mia kuraĝa soldatedzino? Ĉu vi forgesas, ke vi estas filino de generalo, edzino de superleŭtenanto kaj“ — li finis ridetante — „patrino de kaporalo?“

„Ne, ne, mia Arno… Mi min mem ne komprenas… estis nur atako… mi mem ja estas entuziasma pri milita gloro… sed mi ne scias — antaŭe, kiam vi diris, ke ĉio dependas de unu vorto nun dirota — jes aŭ ne — rilate al la tiel nomita ultimato — kaj, ke tiu ĉi „jes“ aŭ „ne“ devas decidi, ĉu miloj da homoj sangados kaj mortos — morti dum tiuj ĉi sunbrilaj, feliĉegaj printempaj tagoj — ŝajnis al mi, ke la paca vorto nepre devas esti dirita, kaj mi ne povis fari alie ol genufleksi por preĝi.“

„Por sciigi al bona Dio la situacion, vi kara malsaĝulino?“

La doma sonorilo aŭdiĝis. Mi rapide sekigis miajn larmojn. Kiu povis alveni tiel frue?

Estis mia patro. Li eniris rapidege.

„Nu, miaj infanoj“, li ekkriis senspire, ĵetante sin sur apogseĝon. „Ĉu vi jam scias la grandan novaĵon — la ultimato…?“

„Mi ĵus konigis ĝin al mia edzino…“

„Diru, paĉjo, kion vi opinias“, mi maltrankvilege demandis, „ĉu per ĝi la milito estos evitita?“

„Mi ne opinias, ke ultimato iam ajn deturnis militon. Estus certe prudente de tiu itala kanajlaro cedi kaj ne riski novan Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/16 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/17 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/18 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/19 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/20 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/21 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/22 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/23 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/24 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/25 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/26 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/27 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/28 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/29 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/30 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/31 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/32 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/33 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/34 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/35 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/36 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/37 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/38 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/39 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/40 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/41 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/42 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/43 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/44 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/45 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/46 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/47 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/48 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/49 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/50 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/51 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/52 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/53 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/54 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/55 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/56 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/57 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/58 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/59 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/60 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/61 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/62 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/63 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/64 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/65 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/66 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/67 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/68 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/69 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/70 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/71 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/72 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/73 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/74 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/75 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/76 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/77 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/78 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/79 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/80 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/81 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/82 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/83 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/84 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/85 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/86 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/87 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/88 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/89 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/90 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/91 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/92 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/93 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/94 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/95 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/96 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/97 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/98 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/99 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/100 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/101 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/102 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/103 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/104 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/105 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/106 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/107 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/108 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/109 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/110 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/111 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/112 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/113 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/114 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/115 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/116 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/117 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/118 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/119 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/120 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/121 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/122 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/123 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/124 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/125 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/126 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/127 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/128 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/129 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/130 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/131 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/132 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/133 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/134 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/135 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/136 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/137 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/138 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/139 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/140 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/141 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/142 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/143 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/144 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/145 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/146 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/147 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/148 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/149 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/150 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/151 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/152 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/153 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/154 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/155 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/156 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/157 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/158 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/159 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/160 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/161 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/162 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/163 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/164 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/165 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/166 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/167 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/168 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/169 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/170 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/171 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/172 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/173 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/174 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/175 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/176 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/177 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/178 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/179 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/180 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/181 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/182 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/183 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/184 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/185 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/186 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/187 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/188 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/189 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/190 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/191 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/192 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/193 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/194 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/195 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/196 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/197 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/198 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/199 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/200 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/201 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/202 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/203 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/204 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/205 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/206 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/207 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/208 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/209 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/210 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/211 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/212 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/213 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/214 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/215 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/216 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/217 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/218 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/219 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/220 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/221 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/222 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/223 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/224 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/225 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/226 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/227 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/228 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/229 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/230 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/231 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/232 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/233 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/234 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/235 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/236 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/237 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/238 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/239 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/240 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/241 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/242 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/243 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/244 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/245 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/246 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/247 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/248 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/249 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/250 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/251 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/252 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/253 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/254 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/255 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/256 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/257 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/258 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/259 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/260 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/261 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/262 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/263 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/264 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/265 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/266 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/267 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/268 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/269 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/270 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/271 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/272 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/273 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/274 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/275 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/276 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/277 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/278 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/279 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/280 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/281 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/282 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/283 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/284 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/285 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/286 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/287 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/288 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/289 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/290 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/291 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/292 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/293 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/294 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/295 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/296 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/297 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/298 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/299 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/300 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/301 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/302 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/303 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/304 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/305 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/306 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/307 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/308 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/309 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/310 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/311 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/312 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/313 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/314 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/315 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/316 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/317 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/318 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/319 Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/320