For la dogmoj!… el SAT

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


FOR LA DOGMOJ!… EL S.A.T.


– Kion signifas tio?
– Simple tion, ke dogmanoj povas esti SAT-anoj.
– !?…
– Vi ne miru: se aliel estus, tio signifus, ke la SAT-Statuto mem estas ia dogmo. Miaopinie, al nia organizo povas aliĝi ateistoj, budaistoj, deistoj, katolikoj, mahometanoj, ortodoksanoj, protestantoj ktp., same kiel aliĝas anarkistoj, komunistoj, pacistoj, sennaciistoj, socialistoj ktp.
Sed ili ĉiuj devas konsenti, ke ilia kredo aŭ konvinko respektiva povu esti kritikata en la SAT-organoj. Ties redaktoro devas nur atenti, ke la kritikado okazu ĝentile, seninsulte.
Iel ni ĉiuj estas kreduloj. Ekz-e, kiam ni ekveturas, tiam ni kredas, ke la veturilo atingos la celitan lokon. Tamen ne ĉiam tiel okazas. Kaj ĉu ne estas konstatebla fakto, ke ateistaj patriotoj kuniĝas kun kiaj ajn religianoj, kiam ili kredas, ke ilia lando estas defendinda?
Mi antaŭaŭdas K-dojn, kiuj demandas:
– Ĉu do vi deziras, ke SAT neŭtraliĝu? Ĉu vi pentas esti kriinta: FOR LA NEŬTRALISMON! antaŭ 25 jaroj?
– Neniel, nenial, mi bedaŭras tiun krion. La burĝa neŭtralismo, kiu celas nur la alprenon de esp-o, estas ia hipokriteco, ia trompo por la ekspluatata klaso. Neniun profiton ricevus la proletaro, se ĉiuj ambasadoroj, konsuloj, militistoj k.s. parazitoj el la tuta mondo parolus nian lingvon…
Sed nemalofte okazis, ke katolikaj kaj protestantaj laboristoj strikis. Kaj por aliĝi al sindikato aŭ kooperativo ne necesas nepre esti ateisto aŭ t.n. liberpensulo. Eĉ en komunistaj kaj socialistaj partioj troviĝas anoj el diversekleziaj religioj. Sekve, kial ne estu same en SAT?
Mi ne kredas, ke la kristanaj SAT-anoj, ekz-e, volus devigi min, aŭ iun ajn alian agnostikiston, partopreni en la konstruado de preĝejo aŭ en la vivtenado al pastro. Sed mi ne estas tute certa, ĉu ĉiu ateista kultanto al putranta karno tolerus, ke mi staru antaŭ la maŭzoleo de Lenin kun ĉapelo surkape…
Ne malmultaj ateistoj estas dogmanoj. Sur metafizika kampo, plej ofte la neo aŭ la aserto nur signas ian kredon ĉe la neantoj kaj asertantoj. Mi mem ne kredas je la ekzisto de Dio, sed ne ĝin neas.
For la dogmoj!… el SAT, tio signifas, miakomprene, ke la diversspecaj dogmanoj, kiuj konsentas kunlabori laŭ la spirito de ties Statuto, akiris sufiĉan toleremon, por ke ilia dogmaneco ne plu estu danĝera.
Sed, kompreneble, nur la sperto povas pruvi, ĉu tiuj miaj diroj estas aŭ ne pravaj. Mi ne asertas kaj nur hipotezas. Aliel mi mem estus dogmano.

E. LANTI.
("Sennaciulo", aŭgusto 1946)