Fotografaĵoj de la Viena Kongreso

El Vikifontaro
Fotografaĵoj de la Viena Kongreso ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Fotografaĵoj de la Viena Kongreso

Dum la kongreso en Vieno de multaj fotografamatoroj estas faritaj bildoj de la okazintaĵoj de la kongreso, de unuopaj gravaj personoj, de ekskursoj ktp. El tiuj bildoj granda nombro certe havas intereson por pli vastaj rondoj de la kongresanaro.

La Lumbildoficejo intencas preni sur sin la taskon havigi al ĉiuj interesuloj ĉi tiujn bildojn.

Ĉiuj lumbild-amikoj estas petataj, sendi bone suksesintajn bildojn, kiuj estos kunmetataj en kolektoj kaj poste cirkuligataj en Esperantistaj grupoj por kolekti mendojn. Tiuj, kiuj ne mem volas fari kopiojn de la bildoj, estas petataj, prunte disponigi la negativojn.

Ĉiuj elspezoj estos volonte kompensataj.

Demandojn kaj sendaĵojn oni bonvolu direkti plej rapdie al Lumbildoficejo Jul. Groß, Berlin NO 18, Friedenstraße 63.