Francaj fervojoj

El Vikifontaro
Francaj fervojoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
FRANCAJ FERVOJOJ

Vivian, angla inĝeniero, estas la unua, kiu elpensis relon kaj sekve fervojon. Stephenson en Anglujo kaj Marc Seguin en Francujo konstruis la unuajn praktikajn lokomotivojn. Fervojo de Lyon al St-Étienne estis la unua ekspluatita en Francujo ; la grandaj francaj fervojoj nur kreiĝis de l’ jaro 1837-a.

Konstruado de fervojo konsistas unue el skizo (antaŭplano) de la vojo, preparado de profilo (laŭlonge) tiel ebena kiel eble per elfosoj, teramasoj, pontoj, tuneloj, k. t. p. ; poste starigo de stacioj, diversaj domoj kaj dometoj, balastoj, reloj, relŝanĝiloj, turniĝantaj diskoj kaj diskegoj, ruliĝantaj plataĵoj ; diskaj, kvadrataj, semaforaj signaloj, k. t. p. Normala interspaco inter reloj estas 1 m. 44.

La ruliĝanta materialo konsistas el : vaporaj aŭ elektraj lokomotivoj ; diversformaj vagonoj postulistaj de la ekspluatado : luksaj kaj diversklasaj por la vojaĝantoj ; fermitaj, malfermitaj, plataj k. t. p. por bestoj, komercaĵoj k. t. p. ; ĉiuj kun aŭ sen bremsoj (haltigilo).

La fervojoj estas :

de ĝenerala intereso ;
loka intereso ;
industriaj.
FERVOJOJ DE ĜENERALA INTERESO

Tiujn fervojojn oni konstruas trimaniere :

1-e. — La ŝtato konstruas ĉion si mem, ĉu por ekspluati, ĉi por ekspluatigi.

2-e. — La ŝtato aĉetas la bienon, konstruas ĉiujn subaĵojn, pontojn, tunelojn k. t. p., unuvorte, preparas la vojon, lasante al la ekspluatonta kompanio la zorgon ordiri la vojon, t. e. reloj, signaloj k. t. p. kaj konstrui la suraĵojn, t. e. stacioj, laborejoj, magazenoj k. t. p.

3-e. — Kompanio privilegiita, laŭ iaj kondiĉoj kaj kun helpamono de l’ ŝtato, ĉion konstruas kaj ekspluatas si mem.

En Francujo, sistemo de senpera ekspluatado estas uzata rilate al ŝtataj fervojoj, aliaj fervojaroj estas ekspluatataj de kompanioj per privilegia sistemo.

Laŭ kontraktoj konsentitaj de la ŝtato kun diversaj kompanioj, en 1883, la monsumoj pagitaj de la ŝtato al la kompanioj kiel gartio de l’ procento kaj returne de laboroj postulitaj, estas konsiderataj kiel pruntoj, kiuj devas esti al ĝi repagotaj kun simpla procento je 4 %, kalkulita laŭ la netaj produktoj de la linioj, por kiuj la procentoj garantiitaj estas difinitaj.

La kompanioj ne havas la proprecon, sed nur la ĝuatecon de la fervojoj, ĉe la fino de la privilegia kontrakto la fervojoj apartenos al la ŝtato, kiu nur devos pagi la materialon laŭdire de ekspertizistoj.

Verdire, fervojoj kaj akcesoraj konstruoj estas parto de l’ Publika Bieno, pro tio ili estas nevendeblaj kaj nenuligeblaj.

Administrado. — La kompanioj, veraj anonimaj komercaj societoj, estas regataj de Administrantaro, kies povoj estas delegitaj al Direktoro. La kompanioj estas kontrolitaj de la Ministro de la Publikaj Laboroj, trimaniere :

Teknike.Komitato de Teknika Ekspluatado (Inĝenieroj de Pontoj kaj Vojoj, Inĝenieroj de Minoj, k. t. p.).

Finance.Komisiitaro de la Kontroloj de la Kontoj, necesigita pro la ministra permeso de elvendado, de obligacioj. — Kontrolo de la Konta Kortumo por la jaraj operacioj financaj, k. t. p.

Komerce. — Konsultebla Komitato de Fervojoj. Por starigo de la horaroj, determinado de la tarifoj, k. t. p.

La Administraciaj komisarioj de Observado, konstatas la elleĝajn dekliniĝojn kaj ricevas la reklamojn de l’ publiko.

FERVOJOJ DE LOKA INTERESO

Tiuj fervojoj estas konstruataj de la komunumoj aŭ de la departementoj laŭ la deciditaj kondiĉoj, ĉu de la komunuma, ĉu de la departementa konsilantaro. Leĝo permesas ilin konstrui kaj deklaras la publikan intereson.

INDUSTRIAJ FERVOJOJ

Privataj Fervojoj, ili estas konstruitaj por minoj, uzinoj, k. t. p. Permeso estas donita ĉu leĝe, ĉu dekrete laŭ iliai longeco.

A. B.