Fundamenta Krestomatio (1903)/Aŭtuno
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
AŬTUNO
Aŭtuno nebula! Arbar’ nudiĝanta
Kun vento bruegas, ĝi ŝajnas ploranta
Pri ĉarma printempo, pri bela somero…
Kovriĝas per koto de pluvo la tero;
Bluaĵo ĉiela enua nubiĝas,
Kaj suno de l’tero en nuboj kaŝiĝas:
La kampoj senhomaj en sola silento,
En ili flugadas kaj ploras nur vento!
D. Jegorov.