Fundamenta Krestomatio (1903)/Anekdotoj
Unu advokato, tre malgranda, venis juĝejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis : — Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kaŝi en mian poŝon! — Vi povas, trankvile diris tiu, kaj tiam en via poŝo estos pli da saĝo, ol en la kapo. [M. Solovjev.]
Unu malgrandruso veturis sur veturilo. Subite la veturilo
kliniĝis : ĝi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis
kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas
siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon.
Sed ankaŭ tio ĉi ne helpis. Tiam en malespero li krias : —
Ĉiuj sanktuloj helpu! kaj puŝas la veturilon kun tia forto,
ke ĝi renversiĝas sur alian flankon. — Jen vi havas! li
ekkriis kolere : vi ne devis puŝi ĉiuj kune! [M. Solovjev.]
Unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn.
Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto
li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon, —
Haltu! li ordonas : alportu kuleron! — Sed, Via Generala
Moŝto.... komencas la alkurinta adjutanto... — Silentu!
krias la generalo. Li prenas kuleron. — Levu la kovrilon!
Lia ordono estas plenumata. Li ĉerpas per la kulero la
fluidaĵon, provas kaj kun abomeno kraĉas. — Kio tio ĉi estas? ĝi estas tia supo? ĝi estas kotaĵo!! — Jes, Via
Generala Moŝto, murmuretas la timigita adjutanto, mi
tion ĉi ja volis diri al vi. [M. Solovjev.]
Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan
ŝercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : « eniro senpaga ».
Granda amaso da publiko plenigis baldaŭ la
budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du
grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon ;
« eliro kostas kvindek centimojn ». La sukceso estis brilanta.
Preskaŭ ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu ĉi ideo.
[M. Solovjev.|
La reĝo Macedona Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj
diradis al li, ke la grekoj, kvankam ĉirkaŭŝutataj per liaj
favoroj, tamen insultas lin : — Kio rezultus, se mi agadus
kun ili pli malbone?! [J. Seleznev.|
Temistoklo edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed
malriĉa, « ĉar, li diris, mia filino pli, volas homon sen
havaĵo, ol havaĵon sen homo ». [J. Seleznev.]
La Roma oratoro Cicero diris al unu homo, kiu diradis,
ke lia edzino havas 30 jarojn: « ĝi estas sendube vera,
ĉar jam 10 jarojn mi aŭdas tion ĉi de vi». [J. Seleznev. |
Unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de
la servo kaj lasi al li la pension. — Al mi ne la mono estas
bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke ĉiuj sciu, ke
mi ricevis tiun ĉi favoron el viaj manoj. Aŭgusto respondis : —
Bonege, diradu ĉie, ke mi kvazaŭ donas al vi
pension, mi tion ĉi ne neados. [J. Seleznev.]
Pastro postulis, ke Lizandro konfesu al li sian plej ĉefan
pekon, — Ĉu vi aŭ la dioj ordonas al mi malkovri mian
animon? demandis Lizandro. — La dioj ordonas al vi!
diris la pastro. — Bone, rediris Lizandro; foriru de tie
ĉi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos al ili.
[J. Seleznev.]
Helvetius en sia verko « De l'esprit » rakontas la sekvantan okazon : Unu edzo konvinkiĝis pri malfideleco de
sia edzino kaj komencis ŝin riproĉi. La edzino respondis,
ke li diras sensencaĵon. — Sed mi vidis per miaj propraj
okuloj! ekkriis la edzo. — Ha, jen kiel vi min amas,
rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj
vortoj! [N. Borovko.]
El unu prediko. Vivis iam homo tre malbona kaj peka.
Li premis ĉiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam eĉ
per unu centimo. Banante sin en la larmoj de multaj
siaj oferoj, li tamen vivis feliĉe, kaj la tera justeco lin ne
atingis. Sed jen li mortis. Ĝojaj, ke ili liberiĝis de li, la
heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenaŭ oni
lin metis en la teron, la tero tuj elĵetis returne la korpon
de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan
korpon, oni decidis forbruligi ĝin per fajro; sed
ankaŭ la fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne
volis eĉ tuŝi ĝin, Ne povante al si helpi, oni ĵetis la korpon
al hundoj, ke ili ĝin disŝiru; sed ankaŭ la hundoj kun
indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tuŝis ĝin. Oni
ĵetis la korpon en profundan marĉon, por ke la koto ĝin
kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marĉo kaj
eĉ unu kotero ne volis aliĝi al la peka korpo... Nun, miaj
aŭskultantoj, tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo!
Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos
esti tute certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos,
hundoj vin disŝiros kaj koto kovros vin en granda
amaso !
Konfeso de cigano. Unu cigano venis al pastro peti lin,
ke tiu ĉi benu lian edziĝon. La pastro postulis, ke li antaŭ
la edziĝo faru konfeson, kaj li difinis por tio ĉi la sekvantan
tagon. Veninte en la difinita tago al la pastro, la
cigano vidis en la kuirejo, kie neniu estis, barelon kun
pizoj kaj en tiu ĉi grandan pecon da porka sebo. Ciganoj
entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaŭ
nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis ĝin kun si. Jam apud la pordo li vidis ankoraŭ ĉapon,
pendantan sur la muro, kaj, ĉar lia propra estis. jam tute
malnova kaj malbona, li prenis ankaŭ la ĉapon, pensante
en si: « estas tute egale, ĉu fari unu pekon aŭ du, tiom
pli, ke mi hodiaŭ faros mian konfeson kaj puriĝos de
ĉiuj pekoj. » Formanĝinte la sebon, li iris en la preĝejon,
por fari la konfeson. — Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas
lin la pastro. — Hodiaŭ mi vidis porkon en viaj
pizoj kaj forigis ĝin de tie, respondis la konfesanto. —
Tio ĉi tute ne estas peko; kontraŭe, vi faris, kiel vi devis
fari. Kion vi ankoraŭ povas diri? — Kiam mi estis hodiaŭ
en via domo, mi deprenis la ĉapon en la kuirejo. —
Ankaŭ tio ĉi estas tute laŭdinda ago. Se vi ne havas
aliajn pekojn, iru en paco kaj estu trankvila! La cigano
foriris de la konfeso tute kontenta, ĉar li ne kaŝis siajn
pekojn kaj malgraŭ tio ĉi estis eĉ laŭdita de la pastro.
Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciiĝis pri la
malapero de la sebo kaj la ĉapo, li tuj divenis, kiu estis
kulpa en tio ĉi. — Ha, li diris al si mem, li eĉ konfesis al
mi siajn pekojn kaj mi mem lin laŭdis... Sed estis jam
tro malfrue revenigi la perditaĵon. [I. Lojko].
Malkompreniĝo. Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon!
mi forgesis en domo la monujon... Pruntu al mi dek
rublojn ĝis morgaŭ. — Pardonu, mi ĝin ne povas, sed mi
povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun ĉi
monon. — Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko... —
Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen,
por preni la monujon... [I. Lojko.]
Forto de la scienco. Mi komprenas, diris iu, ke ont povis
fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn,
tio ĉi estas farebla; sed kiel la instruituloj
sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo — lion ĉi mi jam neniel
povas kompreni.
Rimedo kontraŭ la Esperantismo. En unu urbeto en gaja
societo oni parolis pri la ĥolero kaj pri la novaj rimedoj Kontraŭ ĝi. En la societo sin trovis ankaŭ unu kuracisto
kaj unu juna homo, kies sola celo en la vivo estis bone
manĝi, bone trinki kaj amuzi fraŭlinojn, kaj kiu pensis
pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis ĉion
kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri
la novaj rimedoj kontraŭ la ĥolero, la junulo inferrompis
lin kaj diris : — Vi havas rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj;
sed ĉu via scienco trovis jam ankaŭ efikajn rimedojn
kontraŭ la plej nova malsano, kiu nun vastiĝas en
la mondo — kontraŭ la esperantismo? — Kio estas esperantismo?
demandis unu fraŭlino. — Esperantismo, respondis
la junulo kun mieno de granda scienculo, estas
aliĝado al la nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon
« Esperanto ». Tiu ĉi malsano konsistas en tio, ke homoj,
kiuj ofte ĝis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de
frenezo kaj komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas
varmegon, kaj en la deliro, kaŭzita de tiu ĉi varmego, ili
komencas paroli pri la « estonteco », pri la « frateco de
la popoloj » k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre
danĝeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da
aliaj homoj, kaj en tio ĉi kuŝas la plej granda danĝero de
tiu ĉi malsano. Oni diras, ke tiu ĉi malsano infektis jam
multajn urbojn kaj landojn. Ĉu vi elpensis jam ian
rimedon kontraŭ tiu ĉi malsano, sinjoro doktoro? — Jes,
respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis esperantisto),
mi profunde esploris tiun ĉi malsanon kaj mi hayas
kontraŭ ĝi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu ĉi malsano
portas sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo
ili ne povas vivi; tial la plej bona rimedo kontraŭ la
esperantismo estas : sidi ĉ$iam en profunda mallumo kaj
allasi al si nenian radion de la suno. [P. K.]
Suboficiro. Homoj, ĉiam kuraĝe kaj diligente, kaj vi
ĉion atingos! La ovo de Kolumbo ankaŭ ne estas metita
en unu tago !
Ŝerca rifuzo. La verkisto Gibeau, kiu ĉiam sin trovadis en mona embaraso, skribis unu fojon al la ĉefo de la
konata fabriko de ĉampano Röderer leteron kun la sekvanta
envaho : « Sinjoro! Mi ne havas eĉ unu centimon
kaj mi adoras la ĉampanon. Estu tiel bona kaj sendu al
mi korbon da boteloj de via dia trinkaĵo. Kun ĝi mi
esperas forgesi mian mizeron ». Apenaŭ Röderer ricevis
tiun ĉi leteron, li tuj sendis la sekvantan respondon
« Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion taŭgas.
La senĉesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus
vin ĉiuminute denove pri via malĝoja situacio. »
Mi ne komprenas, kiel oni povas plendi ĉiam pri la tro
karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri
personoj, kaj tamen sufiĉas por ni 1 1/2 funtoj da viando
por tago. Mia edzino ne manĝas ĝin, miaj naŭ infanoj ne
ricevas ĝin kaj la du servantinoj ne bezonas ĝin. Jen en
tia maniero la 1 1/2 funtoj tute sufiĉas por mi por la
tuta tago. [Dumpert].
Instruitulo kaj riĉulo. Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por ĝin efektivigi. Li vizitas unu riĉulon kaj petas lin pri helpo, La riĉulo rifuzas, kaj inter ili komenciĝas la sekvanta dialogo : Riĉulo : Mirinde estas, ke nur la instruituloj ĉiam venadas al la riĉuloj kaj ke la lastaj, kontraŭ, neniam venas al la instruituloj. — Instruitulo: Ĉar la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la riĉuloj komprenas, ke al ili mankas scienco. — Riĉulo : Kial do la riĉuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfeliĉuloj, sed ne amas helpi al malriĉaj instruituloj? — Instruitulo : Ĉar ili timas, ke fariĝi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, sed fariĝi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kuŝnir.]
Demando. Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan ĉapelon? — Tin, kiu havis la plej grandan kapon.
Kuraĝulo. Sinjoro! krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri: tie ĉi estas la vagono por sinjorinoj! — Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn, mi ne estas time mulo!
Memfarita homo. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A.,
trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo ĉiam
estis : « la homo mem devas ĉion al si ellabori ». Kiu
mem al si helpas al tiu ankaŭ Dio helpas! La 50 000 frankojn,
kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaŭ
de neniu mi ilin heredis, — ne, mi mem ilin gajnis en la
loterio !
Malfeliĉa komercisto. Juna homo, kit en sia urbo havis
nenian okupon, venis Londonon, por serĉi helpon ĉe unu
sia parenco. Tiu ĉi lasta donis al li kelkan nombron da
ĉapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin.
Ĝoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la
ĉapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj
sidiĝis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al
la parenco, kaj tiu ĉi demandas : Nu , ĉu vi multe vendis?
— Ha, malgaje respondas la junulo, eĉ unu ĉapon mi ne
vendis! — Ĉu vi al neniu proponis? kion do vi faris la
tutan tagon? — Mi tenis la ĉapojn bone kaŝitajn en mia
korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al
iu mi ne trovis okazon en la daŭro de la tuta tago, ĉar el
la granda amaso da homoj, kiuj pasis antaŭ mi, ĉiuj
havis jam ĉapojn sur la kapoj.
Apetito. Kial vi petas almozojn ? — Ĉar mi volas manĝi,
mia bona sinjoro. — Kial do vi ne laboras? — Ha, kiam
mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi.
Niatempa amo. Mi vin amas... — Sed mi estas malriĉa.
— Pardonu, vi ne lasis min elparoli ĝis la fino... mi amas
vin ne tiel, por edziĝi je vi... — Ha, ha, ha! mi volis nur
elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon! — Pardonu,
vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edziĝi
je vi pro via mono. Zorgo. Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn
viaj kreditoroj ? — Jes, miaj kreditoroj estontaj, ĉar mi
ĉiam zorgas, de kiu mi nun povos ankoraŭ prunti.
Proceso. En unu societo oni demandis pentriston, kiel
oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj
unu gajnis la proceson kaj la dua ĝin, perdis. — Mi pentrus
la unuan en ĉemizo kaj la duan nuda, respondis la
pentristo.
El la pasintaj tempoj. La imperiestro Paŭlo ordonis, ke
ĉiuj preterveturantaj sur la strato, renkotante lin, eliru
el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto.
Escepto ne estis farila ankaŭ por sinjorinoj. Unu fojon
la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago.
Sur la strato montriĝas rapide veluranta kaleŝo, en kiu
sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro,
la veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino
rapide elrampas el la kaleŝo. La imperiestro, domaĝante
sian riĉan veston, ekkriis : « sidiĝu! » La sinjorino ektimigita
rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas...
sur la koton de la strato. Paŭlo rapide desaltis de la
ĉevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte ŝin sub la
brakon, alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon. Oni
diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon,
ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro.
[M. Solovjev.]
Brava vojaĝisto. Vojaĝisto, rakontante kelkajn el siaj
aventuroj, diris al la societo, ke li kaj lia servanto
kurigis 50 sovaĝajn arabojn; kaj kiam tio ĉi ekscitis
miron, li aldonis, ke ĝi ne estas mirinda, « ĉar, li diris,
ni eniris, kaj ili kuris post ni.» [B. G. Jonson.]
Du tajloroj. Barono N., reveninte hejmen de sia somera
veturado en diversaj landoj, venigis kun si kelkajn
metrojn da ŝtofo por surtuto. La ŝtofo estis la plej kara,
kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj, kaj kompreneble
ĝi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la barono elripozis de la vojaĝo, kiun oni en tiu tempo faradis per
ĉevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la
surtuton. Tiu ĉi mezuris la longecon kaj dikecon de la
barono, mezuris la ŝtofon, signis per kreto unu fojon kaj
duan kaj fine, kvazaŭ bedaŭrante, diris : — Via barona
moŝto! el tiu ĉi ŝtofo surtuto ne povas esti eltranĉita,
ĉar por ĝi malsufiĉas ankoraŭ unu metro... La barono,
kiu sciis, ke la ŝtofo estas venigita de malproksime kaj
aĉeti de ĝi ankoraŭ metron estas preskaŭ io neebla,
ĉagreniĝis. Post kelkaj tagoj li ekpensis kaj vokis alian,
novan tajloron kaj montris al li la ŝtofon. Tiu ĉi pripensis,
mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan surtuton.
Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian
vorton : li alportis pretan surtuton sufiĉe vastan kaj tiel
longan, ke li devis ankoraŭ subtranĉi. Kun mirego la
barono vestis la surtuton, kaj ĝoja li bone rekompencis
la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj semajnoj, en
unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato,
vidis knabon, havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj, kiu
portis manteleton el tia sama ŝtofo, kiel lia surtuto. Li
ekkoleris, sed lia miro estis pli granda, ol la kolero.
Demandinte, kies estas tiu ĉi knabo, li sciigis, ke li estas
filo de la tajloro, kiu kudris lian surtuton. Veninte
domen li sendis voki tiun ĉi tajloron. Tiu ĉi venis, kaj la
barono diris al li: — Ke vi ŝtelis pecon da Stofo kaj ke
vi faris al via filo veston el tiu sama ŝtofo, kiel mia
surtuto, mi pardonas al vi; sed diru al mi: mi ja vidas,
ke de mia ŝtofo ankoraŭ restis, kial do mia konata
tajloro, kiu bone komprenas sian laboron, diris, ke neniel
ĝi povas esti sufiĉa por surtuto? La tajloro rediris :
— Tute simple, via barona moŝto! ĉar lia filo havas jam
la aĝon de dekdu jaroj. » [E. Neŭmark.]
La juĝisto de Reading. El la anekdotoj, kiuj rakontas
pri Henriko VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus
lin de aminda flanko; sed nenia estas tiel kararakteriza, kiel la sekvanta. La reĝo unu tagon sur la ĉaso perdis la
vojon kaj venis ĉirkaŭ tagmezo en la vilaĝon Reading.
Malsata li iris al la juĝisto kaj petis manĝon kaj trinkon.
La juĝisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis
lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj
kruĉon da biero. La reĝo mangis kun apetito, kaj la
mastro amike rimarkis : — Mi donus cent funtojn da
sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan
guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la juĝisto
estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon. En
daŭro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon, fine
la naŭan tagon oni donas al li langon de bovo kaj kruĉon
da biero, La malliberulo esprimas sian miron; sed la
gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj
demandoj. Tiel la juĝisto, ne ricevinte klarigon, komencas
manĝi la langon de bovo, kiu efektive havas por li tre
bonan guston. Subite pordo malfermiĝas, kaj la reĝo
eniras. — Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la
surprizita juĝisto; mi sanigis vian malfortan stomakon.
Pagu al mi sekve mian honorarion de cent funtoj da
sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie ĉi la
tutan vivon. La juĝisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion
li pensis pri la dankemeco de la reĝo, la historio al ni
ne rakontas.
Malgrandruso kaj soldato. Oni diras, ke la soldatoj
estas saĝaj homoj — rakontas malgrandrusa vilaĝano,
veninta el Kievo, kien li iris preĝi, al siaj kunvilaĝanoj
— sed tio ĉi estas mensogo; jen mi donos al vi ekzemplon.
Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre
altan domon, mi levis la kapon, rigardante ĝian supron.
— Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi
soldato. — Mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la
tegmento, mi timege respondis, kaptante la ĉapon en la
manon. — Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove
ekkriis. — Dek tri, mi respondis. — Pagu do tuj dek tri rublojn, hundinido, ĉar, se vi ne pagos, mi tuj vin
transdonos al la guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis
ĝoja liberiĝi de li kun tia malgranda sumo, kaj, paginte,
mi forkuris, eĉ ne rerigardante posten. Sed vi pensas, ke
mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis
la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj
pagis nur dek tri rublojn! [N. Kusnir.]
Tranĉanta komplimento. A : Kiel plaĉas al vi mia
versaĵo? Ne vere, feliĉa ideo? — B : Jes, jes, la ideo
estas jam per tio feliĉa, ke ĝi elsaltis el via kapo.
El la historio. A: Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? —
B : Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta.
En la juĝejo. Juĝanto : Kiel oni vidas el la preparaj
aktoj, la ŝtelado estas via profesio! — Juĝato : Kion do vi
volas, sinjoro juĝanto, ke mi ŝteladu por plezuro?
Telegrama stilo. Juna edzino naskis filinon. La edzo
volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto,
aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene
kaj ke poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas :
« Hodiaŭ matene sepa filino naskita. Poste pli. »
La pafanto. Leŭtenanto : Ni supozu, ke la malamiko
staras tie ĉi antaŭ la arbo. Laŭ la komando. « tri » vi
ekpafos sur la arbon. Sekve atentu : unu — du — tri!...
Ha, mallerta urso, vi pafis ja preter la arbon! — Rekruto :
Nu, kion do ĝi malutilas, sinjoro leŭtenanto? Kiam la
malamiko efektive venos, tiam ja certe ne ĉiuj staros
antaŭ la arbo, kelkaj staros ankaŭ apud la arbo!
Verkistino : —— Ha, kara Julio, se mia artikolo « Kontraŭ
la ornamiĝamo dela virinoj » estos presita, tiam mi por
la honorario tuj aĉetos al mi pluŝan matenveston kun
pelta ĉirkaŭkudro.
Juna mastrino (aranĝante kun la kuiristino la manĝotabelon
por vespera kolektiĝo) : Por la dua manĝo ni
prenos angilon! — Kuiristino : Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino? — Mastrino : Mi pensas, ke estos sufiĉe
ĉirkaŭ dek metroj!
Mastrino (invilante la gaston manĝi) : — Mi pelas,
prenu! Estu tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj
estu dome!
Fraŭlino : Vidu, estimata sinjorino, tio ĉi estas ĉio,
kion ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel
nomata virina demando? — Sinjorino : Mi konas nur
unu virinan demandon, kaj tiu ĉi estas : ĉu li jam estas
edzigita?
Raporto. En Londono unu krimulo devis esti mortigita,
Antaŭ sia morto li malsaniĝis kaj oni lin sendis en la
malsanulejon. Post unu semajno la ĉefa kuracisto skribis
al la juĝejo:« La arestito N. saniĝis, kaj oni povas lin
mortigi sen malutilo por lia sano. » [S. B-n.)
La ŝuldo. La malgranda Nikoĉjo, promenante kun sia
patrino sur la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis.
Unu junulo, vidinte tion ĉi, kuraĝe sin jelis en la akvon
kaj eltiris la knabon. La patrino dankas la savinton :
— Ha, sinjoro!... mi ne scias, kiel vin danki!... vi savis
mian fileton!... — Ho, sinjorino, li rediris, ĝi ne estas
inda je danko, ĝi estas ŝuldo de ĉiu. — Ha, kion vi
diras!... Ĉu vi estos tiel bona ankaŭ eltiri lian pajlan
ĉapon? Jen ĝi naĝas. [Malgranda poeteto.]
Konjektemeco. En la pafado unu soldato memvolulo
neniel povis trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon
kaj, rigardante lin kun riproĉo, diras : — Nu, vi estus
trafema pafisto! La oficiro ekcelas. Paf!... maltrafo,
— Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon — paf!...
denove maltrafo. — Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas
la trian fojon — paf! li trafis. — Tiel oni devas pafi,
diras la oliciro, redonante la pafilon. [Malgranda poeteto.]
Advokato kaj kuracisto disputis pri tio, kiu el ili staras
pli alte. Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la disputon. — La fripono iras ĉiam antaŭe, kaj
la ekzekutisto lin sekvas, estis la respondo.
Jonathan Swift kaj la servanto. La glora aŭtoro de la
« Vojaĝoj de Gullivero » estis granda amanto de pleŭronektoj
(speco de fiŝoj = germana « Steinbutte »). Tion
ĉi sciis lia adoranto kaj bonfaranto, lordo Temple, kiu
ofte sendadis al li grandajn fiŝojn de tiu ĉi speco. La
satiristo ĉiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la
alportanta servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio
ĉi kolerigis la servanton, kaj, kiam li unu fojon denove
devis iri al Swift, por alporti al li grandan pleŭronekton,
li montris sian nekontentecon iom maldelikate. Tuj
Swift leviĝis, sidigis la servanton sur sian seĝon kaj
diris : — Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi
komision; mi montros ĝin al vi. Swift prenis la pleŭronekton
kaj alpaŝis malrapide kaj respektege al la servanto. —
Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj petas vin,
sinjoro Dekano, akcepli tiun ĉi malgrandan donacon.
Nun la servanto sin levis kaj respondis : — Mi petlas tre
kore danki vian sinjoron, Kun tiuj ĉi vortoj li metis la
manon en la poŝon, eltiris duonon da krono kaj premis
ĝin al Jonathan Swift en la manon. — Goddam! ekkriis
tiu ĉi, vi estas pli saĝa, ol mi pensis. Mi rimarkos al
mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono.
Kiam Swift prenadis novajn servantinojn, li ĉiam diradis al ili, ke ili en lia domo devas antaŭ ĉio observadi du aferojn : unue, fermi post si la pordon, kiam ili venas en ĉambron, kaj due — denove fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de li la permeson iri al la festo de edziĝo de ŝia fratino. — Tre volonte, diris Swift, mi eĉ donos al vi ĉevalon kaj servanton por akompani, kaj vi povas ambaŭ kune veturi. Tute ekster si de ĝojo, la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo post ilia forveturo Swift ordonis seli alian ĉevalon kaj sendis sir ĝi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu ĉi trovis ilin en la mezo de vojo, kaj ĉu ili volis aŭ ne — ili devis veturi returne. Tute depremita, la knabino eniris en la ĉambron de sia sinjoro kaj demandis, kion li ordonos. — Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi la pordon, li diris kaj lasis ŝin post tio ĉi denove forveturi.
Ĉe tagmanĝo. — Mirinde! mi neniam povas manĝi
bonan pecon da meleagro... — Kial do? ĉu vi havas tian
strangan stomakon? — Ne, sed ĉar mia edzino ĝin ĉiam
formanĝas.
En klubo. — Pardonu, sinjoro, ĉu ne kun sinjoro Fredo
mi havas la honoron paroli? — Ne. — Mi tiel ankaŭ tuj
pensis al mi! Vi ne estas eĉ simila je sinjoro Fredo.
Instruita mimikisto. En la tempo de la servuta rajlo
S. Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto, kiu
publike anoncis, ke li povas per diversaj signoj de manoj
paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la ĉiutaga vivo,
sed eĉ pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis, ke
neniu povos kun li eĉ iom interparoli. En tiu sama tempo
en S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo.
Eksciinte pri la anonco de la mimikisto, la bienhavanto
sendis al li sian servanton, al kiu li ordonis nepre paroli
kun la mimikisto. Tiu venis. — Ĉu vi efektive povas libere
paroli per mimiko? oni demandis la Vilaĝanon. — Mi eĉ ne
scias, kio ĝi estas « per mimiko », li respondis. Je tiu ĉi
respondo ĉiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilaĝano,
ke « paroli per mimiko » estas tio sama, kio « paroli per
signoj de manoj », — Ha, mi komprenas! diris la vilaĝano,
per manoj... per manoj mi povas paroli tre bone : mi tiel
ofte parolas, ĉar mi havas mutan fraton. — Kiam la instruitulo
eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko, li forte
ekridis kaj antaŭ atestantoj promesis doni al la vilaĝano
tricent rublojn, se li efektive povos klariĝadi per mimiko
aŭ almenaŭ ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li
parolos; tiun ĉi promeson la instruitulo konsentis eĉ doni per skribo. La bienhavanto, al kiu apartenis la nova
mimikisto, ankaŭ promesis doni al li plenan liberon kaj
dudek orajn monerojn, se li kompreniĝos kun la instruitulo
per mimiko. — Sed se vi ne povos interparoli, vi
ricevos dudek kvin bastonojn, aldonis la bienhavanto, ĉu
vi volas aŭ ne? — Jes, mi konsentas kun plezuro, respondis
la vilaĝano. Kaj jen en difinita horo la du mimikistoj
eniris en la salonon kaj sidiĝis unu kontraŭ la dua. Tie
ĉi ankaŭ sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante
la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua.
Dezirante provi la scion de la vilaĝano, li montris al li
unw fingron (tio ĉi en la mimiko de la instruitulo devis
signifi : « Dio estas unu »). La vilaĝano, respondante,
montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed li pensis,
ke tio ĉi estas simpla okazeco. Li montris al la vilaĝano
manplaton (signo de regno); la vilaĝano tuj montris al li
pugnon. La instruitulo kaj ĉiuj alestantoj estis tre mirigitaj,
precipe la instruitulo. Li ruĝiĝis de ĉagreno kaj
kun kolero li montris supren kaj malsupren (tio ĉi
signifas : « Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero »). Ĉiuj
ekrigardis la vilaĝanon. Li en tiu sama minuto eltiris
antaŭen la manojn kaj faris signon, kvazaŭ li ion trenas.
Ĉiuj estis senfine mirigitaj, la instruitulo eĉ eksaltis :
li sentis sin mortigita! Li rapide elprenis el la poŝo
monujon kaj tuj elkalkulis al la vilaĝano tricent rublojn,
kiujn lia kunparolanto prenis kaj trankvile kaŝis en sian
poŝon. Neniu komprenis, pri kio parolis la mimikistoj,
kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj la
vilaĝanon, pri kio ili interparolis. Antaŭe estis forigita la
vilaĝano. Tre ekinteresitaj, la aleslantoj kun sciemo kaj
malpacienco atendis, kion diros la instruitulo. Tiu ĉi
rapidis trankviligi lian malpaciencon : — Mi neniam
ankoraŭ renkontis homon, kiu povus tiel libere klariĝi
per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antaŭ ol mi ion
diras, kvankam mi lernis tiun ĉi malfacilan sciencon
preskaŭ tridek jarojn! Tio ĉi estas tre amirinda! simpla, tute ne instruita vilaĝano, kaj tiel libere respondas per
mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn! Tre mirinde,
tre mirinde! — Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi
interparolis? — Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco de
la parolado, mi diris al la vilaĝano, ke Dio estas unu. Li
al mi respondis, ke Dio estas kvankam unu, sed Li tamen
estas duobla, ĉar Li estas samtempe Dio kaj homo. Tiun
ĉi ideon la vilaĝano esprimis per signo de du fingroj. Mi
pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi ĝanĝis la
temon de la parolado, kaj mi montris al li manplaton,
esprimante per tiu ĉi signo, ke Rusujo estas bonkonstruita
regno, — kaj li respondis al mi, ke Rusujo estas regno
unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro (pugno
signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua
temo, kaj montrinte supren kaj malsupren, mi diris per
tiu ĉi signo, ke Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero ; kaj
li finis mian penson, dirante, ke Dio estas ĉie. Ĉio tio ĉi
min konvinkis, ke tiu ĉi simpla vilaĝano, tiu ĉi malklerulo,
tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antaŭ
li min klinas. — Oni vokis la vilaĝanon kaj ankaŭ lin
petis rakonti, pri kio li parolis kun la instruitulo. « Ni
preskaŭ nenion parolis, diris la vilaĝano; ni nur minacis
unu al la dua: li al mi, kaj mi al li. Mi, estimataj sinjoroj,
povas tute bone paroli per signoj de manoj, ĉar mi
havas mutan fraton, kun kiu mi ĉiam tiel interparolas.
Tiu ĉi sinjoro (li montris la mimikiston) montris al mi
lingron, kaj mi tuj komprenis, ke li volas al mi elpiki
okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki al li eĉ
ambaŭ okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris
pro tiu ĉi respondo kaj dirisal mi, ke li donos al mi survangon
(manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas
pugnon, kiu iafoje tre bone efikas. Tiam la sinjoro,
tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble min timigi, diris,
ke li min supren levos kaj poste ĵetos al la tero. Mi respondis
al li, ke se li provus tion ĉi fari, mi prenus lin
per la haroj kaj trenus sur la planko. Tio ĉi estas ĉio, pri kio ni parolis ». En la salono eksonis laŭta ridego de
ĉiuj alestantoj, kaj la malfeliĉa instruita mimikisto tute
ne sciis, kion fari : tre konfuzita, li nur mordis la lipojn
kaj silentis. En tiu ĉi sama tago li forveturis el S. Peterburgo.
[V. Devjatnin.]
Profesoro de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj
malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante
sian legadon, li ĉiam esprimadis sian malplezuron
al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam la profesoro
legis pri ĉevalo, eniris en la legejon iu malfruinta studento.
Al la miro de la studentoj, kontraŭ sia kutimo la
profesoro nenion diris al la studento kaj daŭrigis sian
legadon. Fininte la legadon pri ĉevalo, li diris: — Nun,
sinjoroj, post la « ĉevalo » ni transiru al la « azeno »,
kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris : Mi petas,
sidiĝu. — Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro,
respondis la studento, mi povas aŭskulti azenon ankaŭ
starante. [A. Grünfeld.]
Inter bopatroj. Ĉu vi estas kontenta je via nova bofilo?
— Ho, ne forte, mi faris tre malbonan elekton. — Per
kio? — Vidu, mia kara, li ne povas trinki, li ne scias ludi
kartojn, kaj al ĉio li havas ankoraŭ mirindan talenton de
parolado. — Kion do vi volas? mi vin ne komprenas!
Tio ĉi estas ja ĉiuj nur tre bonaj ecoj! — Sed vidu: li ne
povas trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas;
se li ne estus granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li
estas malsaĝa, — nun la tuta mondo tion ĉi scias.
Avarulo, elirante el la preĝejo, kie la pastro parolis pri
bonfarado, diris : — La prediko tiel min tuŝis, ke mi mem
estas preta peti almozojn. [P. Koĉergov].
Gradeco de riproĉoj. La ministro diris al la direktoro ;
La opero iris tre bone, nur la ĥoroj lasis ion por deziri. —
La direktoro iras al la reĝisoro : — Sinjoro reĝisoro, mi
havas kaŭzon esti nekontenta je la ĥoro; mankas al ĝi
energio; mirinde estus, se lia ministra moŝto ne akceptus ĝin de malbona flanko. La reĝisoro iras al la kapelestro : —
Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la
ĥoroj estis hodiaŭ ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke
mi timis la falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke
ĝi estonte iru pli bone, La ministro severe punos. La kapelestro
rapidas al la direktanto de la ĥoroj. — La ĥoroj
estis hodiaŭ absolute abomenaj. Una rapidas, alia restas,
unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj
buboj. La reĝisoro orde vin regalos kaj bone faros. La
sekvantan tagon la direktanto, alestante ĉe la provo de la
ĥoranoj, diras : — Vi kriegis hieraŭ kiel brutaro: estas
honto kaj abomeno! Ĉu vi ne havas orelojn, ne havas
ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovaĝuloj? Mi miras,
kial la kapelestro ne ĵetis al vi la notojn en la vizaĝojn
kaj ne forpelis ĉiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis
kiel brutaro, kaj se tiel okazos ankoraŭ unu fojon, mi
vin ĉiujn dispelos kiel bestojn! [P. Koĉergov.]
Francisko I, reĝo de Francujo vizitis la papon Leonon X.
La reĝo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo,
diris, ke laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj
vivis malriĉe kaj simple. — Vero, respondis la
papo, sed tio ĉi estis tiam, kiam la reĝoj paŝtis brutarojn.
[P. Koĉergov.]
Kion oni amas plej multe? Havante unu jaron — sian
nutristinon; kvin jarojn — la patrineton: dek jarojn —
la lernan libertempon; dekses jarojn — la liberecon;
dudek jarojn — sian amatinon; tridek jarojn — sian
edzinon; kvardek jarojn — siajn infanojn; sesdek
jarojn — sian oportunecon ; en ĉiuj tempoj — sin mem.
[K. O. S—m.]
Senkulpiĝo. Sinjorino, forlasante sian servantinon : Jes,
mi bedaŭras, sed mi ne povas repreni el via serva libro
mian ateston pri via nepuremeco. Rigardu do mem
ekzemple la malpuraĵon de muŝoj tie ĉi en la angulo. —
Servantino : Tio ĉi ja estas ne mia kulpo! tiu ĉi malpuraĵo jam estis, kiam mi antaŭ jaro komencis mian servadon
ĉe vi.
La leĝisto : Despota urbestro ofendis unu urbanon. La
urbano rakontis sian malfeliĉon al unu el siaj konatoj,
kiu pretendis, ke li estas granda konanto de la leĝoj.
Indigne ekkriis la konato : — Kiel li kuraĝis tion ĉi fari!
mi tuj iros al la upbestro kaj montros al li, ke li ne konas
la leĝojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de
vi pardonon! Ili ambaŭ iris al la urbestro; la leĝisto
eniris en la loĝejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel
li akceptos la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis
suliĉe kuraĝa kaj restis post la pordo. Post kelkaj minutoj
la kuraĝulo eliras. — Nu, kia rezultato? demandis la
atendanta. — Ha, respondis la kuraĝulo, mi tute ne
atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi,
kiam mi komencis mian riproĉan parolon, li tuj volis
doni al mi du survangojn! — Kiel vi scias, ke li volis
tion ĉi fari? — Se li ne volus, li ja tion ĉi ne farus, kaj
se li faris, tio ĉi ja montras tute sendube, ke li tion ĉi
volis. — Kaj vi silentis? — Enirinte al li, mi forgesis lin
bone titoli, kaj ekzistas leĝo, ke se oni iun salutas per pli
malalta titolo, of li havas, li havas la rajton doni al vi tri
survangojn. — Sed vi ja ricevis nur du! — Ha, mi forgesis;
vidu, ekzistas leĝo, ke se la punata falas sur la
teron, li jam pli da survangoj ne devas ricevi. — Kial do
vi ne falis sur la teron tuj post la unua survango? —
Ekzistas alia leĝo, ke tiel longe, kiel oni ĉe la survangoj
havas ankoraŭ la forton stari sur la piedoj, oni devas
stari, — Kaj kio estos kun mia ofendo? — Iru mem kaj
provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono,
eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li povas fari, ĉar mi
vidas, ke li mem scias ĉiujn leĝojn parkere kaj havas
ilin ĉiam sub la mano.
La inkujo : Knabo aĉetis boteleton da inko kaj rapidis
domen. En la mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompiĝis kaj la tuta inko elversiĝis sur la teron.
Konfuzite la knabo staras kaj malgaje rigardas la elverŝitan
inkon. — Nu, kion vi staras, mia knabo? diris
unu preteriranto ; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun
vi povas trankvile iri domen!
Principo. Luigantino de ĉambro : Antaŭ ol vi enloĝiĝas
en mian ĉambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas,
ke oni akurate pagu la luan pagon. — Studento : Tio ĉi
estas ankaŭ mia principo; aŭ akurate, aŭ tute ne!
Malbona memoro. De kio vi havas tian embarasan
mienon? — Ha, prezentu al vi mian teruran situacion :
mi petis hieraŭ fraŭlinon Marion pri ŝia mano kaj mi ne
memoras, kion ŝi al mi respondis : jes aŭ ne...
Neniom malhelpas. Sinjoro venas domen laca kaj malsata.
Lia sesdekjara kuiristino donas al li la tagmanĝon,
kia estas preparita tre malbone. — Sinjoro : Atiskultu,
Antonino, diru al mi malkaŝe, kial vi ne prenas oficon de
nutristino? ĝi estas ja multe pli enspeza, ol la ofico de
kuiristino. — Kuiristino : Ha, sinjoro, vi ŝercas! Kiel do
ĝi estus ebla? ĉu mi povus nun esti nutristino? - Sinjoro :
Neniom malhelpas! Kuiristino vi ja ankaŭ tute ne povas
esti kaj tamen estas!
Bonigo. Fianĉino : Diru, ĉu estas vero tio, kion mia
patrino al mi diris? — Fianĉo : Kion do? — Fianĉino : Ke
vi edziĝas je mi, ĉar mi poste havos grandan sumon da
mono. — Fianĉo: Sed mia infano, kontraŭe! estus al mi
eĉ pli agrable, se vi ĝin havus jam nun.
Tro granda postulo. —For! al sanaj kaj fortaj mi almozon
ne donas. — Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi
al mi piedon ne rompos.
Teruraj infanoj : Onklino parolas kun malgranda nevo,
kiu ĵus venis el la lernejo. — Nu, ĉu vi lernis aritmetikon? -
Certe! - Kion do vi lernis? — Deprenadon. — Aha!
sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi naskiĝis, ĉu vi povos diri, kian aĝon mi havas? — Oho! tiajn grandajn
nombrojn ni en la lernejo ankoraŭ ne lernis.
Mirindaĵo en la medicino. En unu societo oni parolis
pri medicino. Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo
en la plej multaj malsanoj estas la lango kaj se la
lango estas kovrita, tio ĉi jam montras, ke la homo ne
estas sana. — Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas unu
sinjorinon, kies lango ĉiam estas kovrita per tre dika
tavolo da ĉikanoj kaj kalumnioj kaj ŝi tamen estas tute
sana.
Ne volonte. Juĝanto : Viaj respondoj estas ĉiuj fonditaj
sur plena vereco? — Juĝato: Vorto post vorto, Via moŝto!
ke mi mortu, se mi iom mensogas! — Juĝanto : Sekve vi
estas preta ankaŭ ĵuri pri ili? — Juĝato: Hm... ne tre
volonte, sinjoro.
Neprospera aludo. Kara edzo, la kuracisto diras, ke
mi bezonas min distri, vidi aliajn vizaĝojn Ĉirkaŭ mi...—
Nu, en tia okazo mi tuj forlasos vian servantaron kaj
dungos aliajn.
Naive : La somerloĝo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel
vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi
havos ĉiam en la ĉambro. Provu nur la odoron! Belega,
ravanta! Kaj kiel saniga! Ĉu vi eble havas iun malsanan
je la brusto en via estimata familio? — Ne! — Ha, efektiva
domaĝo!
Malegala legado. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro
Roberto, li petas mian manon ; ĉu vi permesas, ke mi ĝin
donu al li? — Sinjoro Roberto? Ho, mia naiva, ĉu vi bone
komprenas la dezirojn de sinjoro Roberto? — Legu do
mem, patrineto, kion li skribas : « Fraŭlino, donacu al
mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj
baloj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros
al la fino de la mondo! » — Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne
bone legis la leteron! Rigardu, kion li skribas : « lino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi!
Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun
via kaso mi iros al la fino de la mondo! »
Napoleono III kaj Benedetti. Napoleono III ofte mokadis
siajn korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata
ambasadoro, ke li havas bovan vizaĝon. — Mi ne scias,
Via Imperiestra Moŝto, respondis unu fojon Benedetti
al tiela ŝerco, ĉu mi efektive havas vizaĝon de bovo, sed
mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian
personon, kaj ĉiam kun tiu ĉi sama vizaĝo, kiun mi
nun havas. » [J. Lojko.]
Neantaŭvidita respondo. Unu provincano, veninte
Romon, turnis al si la atenton de ĉiuj per frapanta simileco
kun la imperiestro Aŭgusto. Tiu ĉi ordonis, ke oni
alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin atente, li
diris : — Junulo, ĉu via patrino neniam estis en Romo?
— Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro
ofte tie ĉi estadis. [J. Lojko.]
Kulereto. En bona restoracio estas granda amaso da
homoj, kiuj manĝas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime
de la enirejo, sidas du sinjoroj : unu jam nejuna
kun friponeta vizaĝo ; antaŭ li sur la tablo staras malplena
glaseto kaj telero kun duono da pantranĉo kun ŝinko;
la dua — juna homo, dande vestista, videble ĵus sidiĝinta
apud la tableto; li detiris siajn ŝamajn gantojn kaj
disbutonumas la superveston. La nejuna sinjoro legas
gazeton kaj de post ĝi li de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas
la publikon. — Servanto! vokas la juna dando : tason da
kafo kaj pasteĉeton! Post kelkaj minutaj la servanto
alportis. La juna homo komencas trinki la kafon,
rigardas ĉirkaŭen sur ĉiuj flankoj kaj subite kaŝas la
kulereton de sia kafo en la poŝon. Tion ĉi rimarkis la
maljuna sinjoro. Li vokas la servanton. Tiu ĉi aperas.
— Tason da kafo kaj pasteĉeton! La postulitaĵo estas
alportita. La sinjoro manĝas. — Se vi volas, mi montros al vi ĵonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La
servanto ridetas. — Rigardu : ĉu tio ĉi estas kulereto? —
Jes, sinjoro. — Kie do ĝi estas nun? demandis la sinjoro,
rapide kaŝante la kulereton en la poŝon. — En via poŝo.
— Ne, ne en mia, sed en la poŝo de tiu ĉi juna sinjoro.
La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu ĉi
suprensaltas. — Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via
poŝo, turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la
dando enŝovas la manon en la poŝon kaj eltiras la kulereton. —
Nu, vi estas vera ĵonglisto, li rimarkas konfuzite.
-Jes. Prenu por la kafo ; la brando estas pagita, diras
la ĵonglisto, ĵetante moneron sur la tablon, kaj foriĝas,
akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante
la kaŝitan kulereton. [J. Lojko.]
La poeto Pope. La angla reĝo, vidinte unu fojon sur
la strato Pope’on, konatan poeton, sed ĝibulon, diris al
sia sekvantaro : — Mi volus scii, por kio taŭgas tiu ĉi
hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope aŭdis tiujn ĉi vortojn
kaj, turninte sin al la reĝo, li ekkriis : Por igi vin
rekte iradi. [J. Lojko.]
Frideriko la Granda amis disputojn kaj havis la kutimon
fini ilin per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto.
Unu fojon, havante fortan deziron disputi, li
demandis unu korteganon, kial li ne diras al li sian veran
opinion. — Estas maloportune, respondis tiu ĉi, diri
siajn opiniojn al reĝo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn
kaj tiajn solidajn botojn. [N. B.]
Unu generalo demandis unu junan soldaton, ĉu estas
sufiĉa por li la porcio da pano, kiun li ĉiutage ricevas.
— Jes, Via Generala Moŝto. — Kaj eble io ankoraŭ restas?
— Jes, Via Generala Moŝto, — Kion do vi faras kun la
restaĵo? — Mi ĝin formanĝas, Via Generala Moŝto.
[N. B.]
Rusa oficiro, ricevinte de unu alilandulo elvokon al
duelo, sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la sekundanton de la kontraŭa flanko,
malgrandan kaj tre dikan homon. — Ĉu vi scias nian
kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj maltrafas,
la sekundantoj devas batali? — Mi konsentas, respondis
la oficiro. — Sed ĉu vi scias, daŭrigis la dika sekundanto,
ke mi je dudek kvin paŝoj trafas en kvinkopekan
moneron? — Mi ne scias, respondis la oficiro, ĉu mi
trafos en tia interspaco en kvinkopekon, sed en tian
ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.]
Malriĉa saĝulo tagmanĝis ĉe avara riĉulo. La avarulo
forŝovis la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la
malriĉa gasto ne povis ĝin atingi. Ne estante ankoraŭ
kontenta de tio ĉi kaj volante pli ĉagreni sian gaston, la
avarulo turnis sin al li : — Mi aŭdis, ke vi estas tre saĝa
homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas,
ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito
kaj manĝas kaj vestas vin per fremda kosto. Se, kontraŭe,
vi estus laborema, vi povus fariĝi io, ekzemple ĉe
mi kaj miaj komercoj. — Ne, mia bonfarema, respondis la
saĝulo, kontraŭe : mi volus io fariĝi ĉe vi, sed vi ne
permesas al mi... — Klarigu vin, diris la avarulo, ĉar mi
vin ne komprenas. — Tute simple, kun sarkasma rideto
sur la lipoj respondis la saĝulo : mi volis ĉe vi fariĝi
sata, sed vi ne permesas al mi. [N. Kuŝnir.]
Kontraŭ la germana leĝo pri la drinkemeco kelkaj gajaj
filoj de la Marburga universitato en unu nokto faris al si la
plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata
domo la sekvantan sentencon : — Kiu bone
drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne
pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone
drinkas, estas bona homo! Kian grandegan gajecon tiu
ĉi sentenco la sekvantan matenon elvokis ĉe la studentoj,
oni facile povas al si prezenti. [K. Hübert.]
Oni demandis la filozofon Malebranche pri la kaŭzo de
la suferoj de la bestoj. — Ke la homoj suferas, tio ĉi estas komprenebla : Adamo manĝis la malpermesitan
frukton ; sed por kio suferas la bestoj? — Eble ili manĝis
malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.]
Jubilea telegramo. Mallongan tempon post la 25-jara
jubileo de la tago de apero de « Guberniaj Skizoj » de la
rusa satiristo Ŝĉedrin-Saltikov havis lokon la ĉiujara kolega
tagmanĝo de la studentoj de la N...a universitato. Unu
el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta
satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia
ideo estis unuvoĉe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo
kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo :
« Ciujare-tagmanĝantaj studentoj. » Post unu horo de
Ŝĉedrin venis respondo : « Dankas! Ĉiutage tagmanĝanta
Ŝĉedrin. »
Fortaj konvinkoj. Kiam Napoleono I forlasis la insulon
Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto « Moniteur » per
la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn :
(tago 1) : La malbenita hommanĝanto eliris el sia nesto;
(tago 2) : La korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo
Ĵuano; (tago 3) : La tigro alvenis al Gano; (tago 4) : La
monstro pasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5): La tirano
trairis tra Liono; (tago 6) : La uzurpatoron oni vidis en
60 mejloj de la ĉefurbo; (tago 7): Napoleono estos morgaŭ
apud niaj fortikaĵoj; (tago 8) : La imperiestro venis al Fonteneblo;
(tago 9) : Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ
en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita de siaj fidelaj regatoj.
Inter geedzoj. — La diablo prenu tian ordon! ĉiun fojon,
kiam mi volas vesti novan ĉemizon, ĝi ĉiam estas sen
butonoj! — Kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui
pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn : ĉe
ili la tutaj vestoj estas disŝiritaj, kaj ili ne diras eĉ unu
vorton.
Solvita problemo. Unu fojon la glora Buffon invitis al
tagmanĝo kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmanĝo
la societo deiris en la ĝardenon. Estis ankoraŭ sufiĉe varmege, malgraŭ ke la suno staris jam sufiĉe malalte.
En la ĝardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento
vitra globo, kion oni ofte vidas en ĝardenoj. Iu,
metinte sur ĝin la manon, trovis, ke per ia strangeco ĝi
estas sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la
suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro. Unu
post la alia ĉiuj komencis metadi la manojn sur la globon
kaj trovis, ke la dirita estas vero. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ
la vitra globo, kaj komenciĝis alte scienca interparolo ;
ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu
supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris
la liberiĝon de kaŝita varmelemento, tria klarigis ĉion
per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis
la alia, kaj fine, apogante sin sur la leĝoj de la natura,
ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute natura kaj
ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraŭ esprimi
sian opinion pri tiu ĉi apero, alvokis la ĝardeniston kaj
demandis : — Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la
ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al
la suno? — Kial? respondis la ĝardenisto, tial, ĉar mi
ĵus turnis la globon, por ke tiu ĝia flanko ne tro varmiĝu.
[M. Solovjey.]
Unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas cirkaŭrabita
de liaj soldatoj. — ĉu ili ĉion forportis? demandis la
kapitano. — Ne, ili restigis ion. — Nu, sekve tio ĉi ne
estis miaj soldatoj; miaj prenas ĉion.
La imperiestrino Katerino sonoras kaj neniu el ŝiaj servantoj
venas. Ŝi iras el la kabineto en la vestejon kaj
pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj ĉambroj ŝi
vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakaĵon.
Ekvidinte la imperiestrinon, li paliĝis kaj ĵetis sin antaŭ
Ŝi sur la genuojn. — Kio estas? ŝi demandis. — Pardonu
min, Via Imperiestra Moŝto! — Kion do vi faris? — Jen,
kara reĝino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj
objektoj el la palaco de Via Moŝto, Tie ĉi sin trovas rostaĵo, kukaĵo, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj
da bombonoj por miaj infanetoj. Mi deĵoris mian semajnon,
kaj nun mi iras hejmen. — Tra kie do vi volas
eliri? — Jen tie, per tiu ŝtuparo, — Ne, tie ne iru ; tie
eble renkontos vin la ĉefo de la palaco; kaj mi timas, ke
tiam viaj infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakaĵon
kaj iru post mi. Ŝi elkodukis lin tra la salonoj sur alian
ŝtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris :— Nu,
nun iru kun Dio.
La advokato de ratoj. Chassié, unu el la plej gloraj
juristoj de Francujo kaj poste. prezidanto de la parlamento
en la Provenco, fondis sian gloron per tio, ke li
en la jaro 1522 elpaŝis kiel advokato de ratoj. Oni devas
scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsaĝo,
ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis al juĝo, Tio
ĉi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj
al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj,
levitaj kontraŭ ili. Kompreneble ili ne venis, kaj ĉiu
pensis, ke oni juĝos ilin en foresto, kiam subite Chassié
aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne
estis invititaj en leĝa ordo. — Kaj kiel oni tion ĉi povas
fari? demandis la prokuroro; kaj kun ŝajna seriozeco
la advokato respondis : — Oni albatu la inviton al la pordoj
de la preĝejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankaŭ
enŝlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj
klientoj, por ke la vojoj fariĝu liberaj, kaj oni bone
klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili
malgraŭ la malpermeso pekos kontraŭ la libereco de la
vojoj. — Tio ĉi estas ja neebla, ekkris la prokuroro. —
En tia okazo mi esprimas proteston kontraŭ ĉia farita
juĝa decido, respondis Chassié kaj forlasis triumfe la
salonon de juĝo. De tiu momento lia gloro estis fondita;
la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin
kiel advokaton.
Sur balo. — Invitu al valso tiun fraŭlinon, kiun vi tie vidas. — kun granda plezuro, fraŭlino! Tio ĉi estas kredeble
via amikino? — Ne, kontraŭe, sinjoro : tio ĉi estas
mia plej granda malamikino, kaj vi almenaŭ plene batos
al ŝi la piedojn.
Mirindaĵoj. Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj
majstroj kaj amantoj de mensogado. Lonĝan tempon ili
sidis silente, fine unu diras : — Ĉu vi aŭdis, kian sukceson
havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la teatro estis tiel
malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto,
sed aplaŭdis en vertikala. — Tre povas esti, diris la dua;
kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie
estis tiel plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala
direkto, sed ridis en vertikala.... — Ĉio ĉi estas malvera,
diris la tria; sed jen mi, kiam mi estis en Afriko, vidis
negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi
kandelon. — Nu, tio ĉi ankaŭ estas malvera, diris la
kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis
tiel maldikan fraŭlinon, ke ŝi bezonis du fojojn eniri la
ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki. [M. Solovjev.]
Severa bibliotekisto. Ĉiu el la regimentoj, kiuj staras en
Parizo, posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas
ordinare ia maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta
en aferoj militaj, ol en literaturo. Unu leŭtenanto
de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian
servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la biblioteko
la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la
literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la
volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne
povis doni la naŭan volumon al persono, kiu ne legis la
ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn ĉi, la leŭtenanto
ricevos tion, kion li deziras.
La Filo. Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La pastro instruis
lin pri la preĝo, sed lia penado restis vana, ĉar la
hebreo estis tre malinteligenta. — Nu, mia filo, se vi
morgaŭ scios fari senerare la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj. — En la sekvanta
tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon
por la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro
lasinte la filon en la korto. — Nu, faru la signon de la
kruco, diris la pastro. — En la nomo de la Patro kaj de
la Sankta Spirito. Amen. — Ne, kie do restis la « Filo »?
— Pardonu, via pastra moŝto, mi lasis lin ekstere: li
tenas la sakon por la terpomoj. [P. Lengyel].
Laŭ la lokoj. — Ha, via grafa moŝto, vi estas tie ĉi, en
la ĉefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto! — Kial ne?
Estas tre komforte portadi ĝin; kaj en la ĉefurbo neniu
min konas. — Sed vi ĝin portadas ankaŭ hejme. — Nu,
kial ne? hejme ja ĉiu min konas. [P. Lengyel.]
Kurioza trompo. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en
hotelon, prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de
la ekspozicio Antverpena, kaj ekvivis tie tiel lukse, ke
ilia kalkulo en la daŭro de tri tagoj kreskis ĝis kelkaj centoj
da frankoj. En vespero de la tria tago antaŭ la komenciĝo de
la hotela tagmanĝo aperis en la hotelo kvara gasto, kiu
legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo,
sciigante, ke li intencas serĉi tri danĝerajn krimulojn.
Dume li montris al la mastro fotografaĵojn de tri personoj,
en kiuj oni tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn.
Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan
planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo
de ĝi: la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj malaperu
el la domo. La policisto sidiĝis al tablo kaj ĝuis kun
granda apetito manĝojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis
la deserton, la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante
la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la tri kontraŭsidantaj
sinjoroj estas tri danĝeraj krimuloj, kiujn
li devas aresti, La tri sinjoroj provis forkuri, sed la mastro
kune kun sia servantaro staris jam antaŭ la pordo kontraŭ
ili. Laŭ la ordono de la policisto alveturis droŝko en
kiun sidiĝis ĉiuj kvar sinjoroj. — Ĉu la trompistoj pagis sian kalkulon? demandas la policisto la mastron. — Ne.
— Kiom ili ŝuldas? — 295 frankojn. — Bone! Ni traserĉos
ilin en la polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita
mono. Mian kalkulon vi povas ankaŭ sendi tien. Kaj
nun, veturigisto, antaŭen, al la polico! Sed la mastro
vidis ĝis hodiaŭ nek la krimulojn nek la kriminalan policiston.
[G. Dumpert.]
Ruso kaj tataro. Ruso kaj tataro veturis kune. En la
vojo fariĝis nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. lli
disbruligis fajron, kuiris kaĉon kaj, manĝante la kaĉon,
komencis disputi pri tio, kiu el ili devas gardi la ĉevalojn.
La ruso havis ĉevalon malbonan kaj de koloro
blanka. la tataro havis bonan nigran ĉevalon. La nokto
estis nigra, kaj jen la ruso diras al la tataro : mi ne havas
bezonon gardi mian ĉevalon : mi mian ĉevalon tuj ekvidos,
kiam mi vekiĝos, ĉar ĝi estas blanka; sed vi ne devas
dormi, sed gardi vian nigran ĉevalon. La tataro ne havis
grandan deziron maldormi pro la ĉevalo, kaj li faris kun
la ruso interŝanĝon kun la ĉevaloj. La ruso prenis la
bonan ĉevalon kaj, ridante je la tataro, diris al li: — Nun
mi tute ne gardos mian ĉevalon, ĉar ŝtelisto en la nigra
nokto ne ekvidos mian nigran ĉevalon, sed vian blankan
li tuj ekvidos kaj ŝtelos. La tataro devis ne dormi, sed
gardi sian ĉevalon. La nokto pasis. La ruso kaj tataro
veturis plu. Por mangi ili havis nur unu kokinon. Por du
personoj ĝi ne estis sufiĉa, kaj tial ili decidis, ke manĝos
nur unu — nome tiu, al kiu la sorto ĝin decidos. La
tataro diras :— Ni endormiĝu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan
sonĝon, manĝos la kokinon. Ili kusiĝis. La tataro ne
dormas, sed elpensas sonĝon, vekas la ruson kaj demandas :
—Kion vi vidis en sonĝo? La ruso postulas, ke la
tataro antaŭe diru, kion li vidis en sonĝo, La tataro
diras :— Ha, ruso! bonan sonĝon mi vidis : oni prenis min
en la ĉielon; en la ĉielo mi vidis multajn spiritojn.... ha,
kiel bone tie estis! — Jes, diras la ruso, mi ankaŭ vidis, kiel oni prenis vin en la ĉielon; mi pensis, ke vi de tie
jam ne revenos, kaj mi formanĝis la kokinon. La tataro
restis tiel sen bona ĉevalo kaj sen manĝo kaj ne volis jam
pli iradi iam kun ruso. [J. Polupanov.]
Singardema komuniko. Kiam nia mortinta juĝisto Begli
glitiĝis en la juĝejo, falis de la ŝtuparo kaj rompis al si
la kolon, ni ekmeditis pri grava demando, kiel komuniki
tiun ĉi malĝojan sciigon al lia malfeliĉa edzino. Fine ni
decidis tiel : ni metis la korpon en la veturilon de nia
maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu ĉi lasta
liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed
ĉe tio ĉi agi kun granda, takto kaj singardemo. Precipe ni
turnis lian atenton sur tion, ke li ne komuniku la okazintan
malfeliĉon al la maljunulino subite, sed ke li
antaŭe preparu ŝin al tio ĉi, Alveturinte al la loko de la
difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo,
ĝis sur la sojlo aperis la edzino de la juĝisto. Tiam li
demandis ŝin : — Ĉu tie ĉi loĝas la vidvino Begli? — Vidvino
Begli?... Ne ŝi ne loĝas tie ĉi. — Kaj mi povas veti, ke ŝi
loĝas tie ĉi!... Sed tio ĉi ne estas grava. Diru, ĉu tie ĉi
logas la juĝisto Begli ? — Jes, li loĝas tie ĉi, — Kaj mi povas
veti, ke li ne loĝas tie ĉi. Cetere tio ĉi ne estas grava. Mi
ne disputos kun vi. Diru, ĉu li ne estas hejme? — Ne, li ne
estas hejme. — Sed mi povas veti, ke li estas hejme...
Sinjorino, mi konsilas al vi apogi vin al la muro, mi diros
al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur la piedoj.
Okazis malfeliĉo! Jen en mia veturilo kuŝas la maljuna
juĝisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin
levos. [El Mark Twain. Tradukis S. Borovko.]
Dupieda leono. Juna kaj tre bela dresistino de leonoj
permesis al leono preni pecon da sukero el ŝia buŝo. -
Tion povas ankaŭ mi fari, diris unu rigardanto. — Kio,
vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino. Jes,
egale bone kiel la leono. [0. J. Olson.]