Fundamenta Krestomatio (1903)/El Hamleto/Sceno IV

El Vikifontaro
Hamleto, Akto I, Sceno III Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Hamleto, Akto I, Sceno IV
Hamleto, Akto I, Sceno V


Akto I, Sceno IV
La teraso antaŭ la palaco.
Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.
Hamleto Ho, kiel akra estas la aero!
Horacio Jes, princo, blovas vento malvarmega.
Hamleto Kioma horo?
Horacio  Baldaŭ la dekdua.
Marcello Ne, ne, jam la dekdua horo batis.
Horacio Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve
Alproksimiĝas jam la temp', en kiu
Aperas ordinare la spirito.
(Post la sceno estas aŭdataj tamburado
kaj ektondro de pafilego.)

Ha, kion tio ĉi signifas, princo?
Hamleto La reĝo diligente nun pasigas
La nokton en gajega festenado; 10
Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas
Pokalon, pafilegoj al la mondo
Anoncas la grandfaron de la reĝo.
Horacio Ekzistas tia moro?
Hamleto  Jes, sendube.
Sed pensas mi, ke estas pli honore
Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi.
La brua kaj diboĉa festenado
Alportis al ni tre malbonan gloron
Ĉe la popoloj de la tuta mondo.
Drinkistoj oni nomas nin insulte; 20
Kaj tiu ĉi makulo malpurigas
La gloron de plej grandaj niaj faroj.
Similan sorton ofte ankaŭ havas
Privataj homoj, se sen propra kulpo
Makulon ian ili de naturo
Ricevis; se ekzemple de naskiĝo—
En kio ne ilia vol' ja estis—
Ilia sango estas tro bolanta,
Rompanta ofte digon de prudento;
Aŭ se kutimo ilin malbonigis,— 30
La mond' ilin atakas sen kritiko,
Se eĉ iliaj virtoj estas puraj
Kaj multenombraj. Grajno da malbono
Por la okul' de l' mondo ofte kovras
La tutan indon de plej bona homo.
(Aperas la spirito en armaĵo.)
Horacio Ho, vidu, princo, ĝi aperas!
Hamleto  Dio!
Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!
(Li staras kelkajn minutojn senmove.)
Spirito sankta, aŭ demon' terura,
Ĉu el ĉielo aŭ el la infero,
Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon,— 40
Aperis vi en tia nobla formo,
Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo,
Respondu! Ho, ne lasu min perei
En nesciado! Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj?
Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile
Vin metis, kial ĝi malfermis nun
La pezan sian buŝon de marmoro,
Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas, 50
Ke vi, senviva korpo, en armaĵo
Denove venis en la lunan lumon,
Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn,
Kaj nin ataki per teruraj pensoj
Ne klarigeblaj por l' animo nia?
Por kio? Diru! Kial? Kion fari?
(La spirito faras signojn al Hamleto.)
Horacio Li vokas vin, ke iru vi kun li,
Li kvazaŭ volas ion komuniki
Nur al vi sola.
Marcello  Kun afablaj gestoj
Li vokas vin pli malproksimen, princo; 60
Sed ho, pro Di', ne iru!
Horacio  Ne, ne iru!
Hamleto Sed tie ĉi ne volas li paroli,
Kaj mi lin sekvos.
Horacio  Ho, ne, ne, reĝido
Hamleto Nu, kion do mi timos? Mia vivo
Ne havas por mi indon, kaj l'animo,
Senmorta, kiel la spirito mem,
Ja ne bezonas timi la spiriton.
Li vokas min denove; mi lin sekvos.
Horacio Sed se li vin allogos al la maro,
Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego, 70
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian saĝon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al ĉiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.
Hamleto Li ĉiam vokas.
(Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas!
Marcello (retenante Hamleton)
Ho, princo, vi ne iros!
Hamleto  For la manojn! 80
Horacio Aŭskultu nin, ne iru!
Hamleto  Mia sorto
Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
En ĉiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono.
(La spirito faras signojn.)
Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo!
(Li sin elŝiras.)
Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
Kuraĝos min reteni! For!
(Al la spirito.) Ho, iru!
Mi post vi iras.
(La spirito kaj Hamleto foriras.)
Horacio  Ha, li freneziĝis!
Marcello Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!
Horacio Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?! 90
Marcello Malbona io estas en Danujo.
Horacio Nin gardos la ĉielo.
Marcello  Ni rapidu!