Fundamenta Krestomatio (1903)/Espero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Infano de zorgo Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Espero
Garantio


Espero
(El Schiller.)

Tre multe homar' kun espero en koro
Pri vivo estonta parolas,
Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora
Aliri plej baldaŭ ĝi volas.
Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,—
Sed homo esperon senĉese adoras.

Espero kun li sen-aparte vivadas;
Ĝi knabon dorlotas, junulon
Per sorĉa radio ĝi gaje logadas,
Konsolas ĉe tomb' maljunulon :
Li tre lacigita per vojo de tero,
Foriras en tombon kun dolĉa espero.

Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera,
Per revoj malsaĝaj naskita!
Ni scias, ni sentas kun kredo sincera,
Ke estos esper' plenumita.
Kaj tiu ĉi sento ĉu estas kapabla
Nin trompi en nia revaĵo agrabla?

V. DEVJATNIN.