Fundamenta Krestomatio (1903)/Laŭ sveda melodio
Aspekto
LAŬ SVEDA MELODIO
Vi parolas lingvon nekonatan,
Ne komprenas, kion diras mi;
Tamen, frato, kanton nun faratan
Gaje kanti povas ambaŭ ni.
Ne atendu—ĉiu minuteto
De mallonga vivo flugas for,—
Lernu kun malmulta laboreto
Lingvon, kiun amos via kor'!
K. Svanbom.