Fundamenta Krestomatio (1903)/La karaj braceletoj

El Vikifontaro
La karaj braceletoj

Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos. Ĉio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaŭ sin kolekti en la opero, ĉar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori ĝin hodiaŭ per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo.

La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, ĵus eniris en sian loĝion; lia sekvantaro en uniformoj de ĉiuj koloroj de ĉielarko staris en la posto de la loĝio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komenciĝi. Sed en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la bruon de vesto; la dua loĝio, dekstre de la loĝio imperiestra, malfermiĝis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno; ne miro, ke ĉiu okulo kiel ensorĉita direktiĝis sur la virinon, kiu ĵus okupis sian seĝon kaj trankvile, kun aristokrata malŝateco, rigardis ĉirkaŭen, ĉar sur ŝiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe aŭdis kaj kiujn la imperiestro vane provis aĉeti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loĝion de la ambasadoro N.

—Ŝia Imperiestra Moŝto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro; ŝi demandas, ĉu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime?

En momento la bela brako estis nudigita de la multekostaĵo, kaj kun ekkrio de raviĝo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la loĝio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj.

La kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara, kaj ĉiam ankoraŭ la edzino de la ambasadoro kun boneduka ĝentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj ĉiam ankoraŭ la braceleto ne estis redonita.

La duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klariĝis, kaj la duko konvinkiĝis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuraĝaj ŝtelistoj de la ĉefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antaŭ ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj traserĉis la tutan Parizon pro la ŝtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de ŝia braceleto.

Ĵus batis la sesa horo, kiam ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu ĉi rakontis, ke oni kaptis la ŝteliston kaj trovis ĉe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke ŝi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la ambaŭ.

Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu ĉi kun profunda saluto forlasis la ĉambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj sonĝi pri siaj braceletoj.

Kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron de sia edzino kaj ĵetis sin malespere sur seĝon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj.

—Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciiĝi pri ĝi.

—Kio! ekkriis la sinjorino, ĉu vi ĝin ne ricevis returne? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la ŝtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita ĉe li.

La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun raŭka voĉo, ke ŝi donu al li klarigon.

Ŝi ĝin faris, kaj ĝemegante la duko falis sur la seĝon.

—Mi ĉion komprenas! li ekkriis. La friponoj ŝtelis de vi ankaŭ la duan braceleton, ĉar ni neniun sendis tien ĉi. La homo, al kiu vi ĝin donis, ne estis oficisto, sed ankoraŭ pli aroganta ŝtelisto, ol la unua.

Kaj tiel ĝi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per ĝemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli riĉa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kaleŝon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero.