Fundamenta Krestomatio (1903)/La naskiĝo de la tabako

El Vikifontaro
Tradukita de Jayme Heinlein Ferreira
Fundamenta Krestomatio (p. 30-34)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La naskiĝo de la tabako
Araba legendo
Laŭ la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA.

En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon, por skribi, kaj kiu ĉiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne scias, aŭskultu :

Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la anĝeloj kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj guvernas la maŝinon de la mondoj. La bloveto de Lia buŝo estas la vento, kiu pelas la sablojn de la dezerto. Aŭskultu :

Ĝi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido, nek la legendo pri la sultano de Kandaĥoro, nek la historio pri la beduena belulino, nek unu el la dolĉegaj popolrakontoj kaj sorĉorakontoj, kiujn la popolaj orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo,[1] sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado aŭ antaŭ la bazaroj de la riĉega Dĵedo. Ĝi ne estas unu el la rozaj legendoj, kiujn la beduenoj kantas apud la "Puto de Beno" dum la plenigado de la kruĉoj, kiam la suno dormas en la brakoj de la vespero, aŭ kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la "Ŝtonegoj koloritaj", kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj la luno leviĝas sur la horizonto.

Ĝi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj ĉiam ripetas kun la okuloj turnitaj al la "Sankta Kiblo"[2] kaj kiun rakontis al mi Ali Hasan el la gento "Beni el Vedaroj" unu matenon, kiam ni promenadis ambaŭ sur la bordo de la maro.

Kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapiŝon de preĝo, falis sur la genuojn kaj ekparolis la Fatah. Kiam lia preĝo estis finita, li sin levis kaj proponis al mi la "pipon de amikeco". Ni sidiĝis kaj komencis fumi.

—Kristano, li diris al mi, vi ne konas la historion de naskiĝo de tiu ĉi folio, kies odoron ni nun flaras kaj kies fumo supreniras ĝis la trono de Allah, miksita kun la odoroj de la floroj?

—Mahometano, mi ne konas, mi respondis.

—Laŭdata estu Allah, li ekkriis, kiu nur al la kredantoj, per la buŝo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj. De Dio ni estas, kaj al Dio ni reiros. . . . Li estas granda!

Kaj preninte pli da tabako en sian pipon, li rakontis al mi la sekvantan legendon, simplan, sed profunde religian kaj severan.

Unu fojon vojaĝis la profeto Mahometo (Dio havu lin en sankta gloro) tra la dezertoj de Jemen. Estis vintro, kaj pro la malvarmeco la bestoj-rampaĵoj dormis la dormon de la longaj noktoj. La ĉevalo, sur kiu la profeto rajdis, metis unu hufon sur serpentejon, kaj tuj oni ekvidis serpenteton, dormantan de malvarmo. Mahometo kompatis la rampaĵon, deiris de la ĉevalo, prenis la serpenteton kaj metis ĝin en la manikon de sia mantelo, por ke la varmo de lia korpo ĝin revivigu. Kaj la varmo de la korpo redonis al ĝi la vivon. Baldaŭ ĝi ekmoviĝis, poste ĝi elmetis la kapon el la maniko kaj diris :

—Profeto, mi volas mordi vian manon.

—Ne estu maldanka, respondis la profeto.

—Mi tiel volas.

—Kiam vi montros al mi la kaŭzon, kiu vin igas fari malbonon al mi, tiam mi permesos al vi mordi min.

—Via gento, murmuris la serpento, ĉiam militas kontraŭ nia : la piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj ĉevaloj venkas ĉiam la niajn, kaj mi nun volas venĝi al vi.

—Nun ni parolas nek pri via gento, nek pri nia, respondis la profeto : nur inter vi kaj mi estas la afero. Kian do malbonon mi al vi faris? Ĉu mi ne faris al vi bonon, redonante al vi la vivon per la varmo de mia korpo?

—Malgraŭ tio mi volas vin mordi, por ke poste vi ne faru malbonon al miaj filoj nek al aliaj de mia gento.

—Tio ĉi, malbona rampaĵo, estos maldanko : vi pagos malbonon por bono. Ve al vi, kiu tiel malbone volas repagi la bonaĵon, kion oni faras al vi!

—Mi volas, ekkriis tiam la serpento kolere, mi volas, kaj mi ĵuras al vi per Dio la granda kaj potenca, ke mi mordos vin!

Aŭdinte la nomon de Allah, la profeto ne kuraĝis pli respondi. Li klinis la kapon kaj diris :

—Lia nomo estu laŭdata! Ni estas de Li kaj de Li ni havas la vivon!

Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. Kaj la serpento mordis la sanktan manon de Mahometo.

Tiu ĉi tiam, eksentinte la doloron, elĵetis la serpenton malproksimen kaj malbenis ĝin en la nomo de Allah, ĉar ĝi estis maldanka, kaj kun ĝi li malbenis ankaŭ ĉiujn, kiuj pagas malbonon por bono kaj ne estas dankaj por la bonoj, kiujn oni faras al ili.

Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksuĉis kaj eltiris la venenon, kiun la rampaĵo tie lasis. Kaj li kraĉis sur la sablon de la dezerto. En tiu sama minuto sur la loko, kie falis la kraĉaĵo, naskiĝis kreskaĵo, rapide disvolviĝante kaj donante foliojn.

La araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn foliojn, kiel oferon al Dio sola, pardonema kaj bonkora, kiu savis la estron de la kredantoj de pereo per la veneno; kaj tiam ili flaris la strangan kaj delikatan odoron, kiun tiu ĉi kreskaĵo donas, estante bruligata.

De tiu tago ĉiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, plantas ĝin en la oazoj kaj flaras ĝian odoron kun respekto kaj ĝojo, ĉar ĝia gusto enhavas la maldolĉecon de la veneno serpenta kaj la dolĉecon de la sankta kraĉaĵo de la profeto.

De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadĵioj, kiuj vojaĝas al Mekko, de la ulemoj, kiuj instruas la saĝecon apud la sojlo de la meskito de El-Hazar, fonto de gajeco kaj lumo, kaj de la "filoj de la blanka tendo", kiuj estas la reĝoj de la dezerto.

Ankaŭ de tiu tempo la kredanto, ricevinte de alia mahometano, sub lia tendo, la "salon de gastameco", devas ami lin kaj defendi lin ĝis la morto, se estus bezone, ĉar la malbeno de la profeto staras super la kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en la nokto de sia morto.

Tio ĉi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas granda!



  1. Orienta unukorda ludinstrumento.
  2. Mekko.