Fundamenta Krestomatio (1903)/La pluva tago

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Excelsior Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
La pluva tago
La sago kaj la kanto


La pluva tago
(El Longfellow.)

La tago malvarma, malgaja, sensuna;
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Vinujo je l' muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
Kaj la tago—malvarma, sensuna.

Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna :
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
Sed falas en vento esperoj velkintaj,
Kaj la tagoj—malvarmaj, sensunaj.

Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias—atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
En vivon de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj—malvarmaj, sensunaj.

A. GRABOWSKI.