Fundamenta Krestomatio (1903)/La turo babilona

El Vikifontaro
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La turo babilona

Kial vi, patroj, en Babilono
   Konstrui turon komencis
Kaj tre fiere ankaŭ je l' trono
   Ĉiela regi intencis?

Ĉu jam senfina, vasta la tero
   Al vi ne estis sufiĉe?
Vi ja trankvile kaj sen danĝero
   Ĉirkaŭe vivis feliĉe.

Kien sin turnis viaj okuloj,
   Havante lingvon komunan,
Trovis loĝejon vi, antaŭuloj,
   Bonegan kaj oportunan!

Jen al vi plaĉis monto, jen valo,
   Trankvila en Sinorujo,—

Ĉie potenco via egala
   Kaj ĉie via patrujo.

Kial deziris vi do subite
   De l' val' suriri ĉielon?
Vi per argilo, brikoj malsprite
   Atingi pensis la celon?

Sed entrepreno via, ho, vana,
   Senfrukta restis je l' fino;
Tuj ĝin detruis Dia la mano,
   Kondukis vin al ruino.

Dum la konstruon vi diligente
   Plialten levi rapidis,
Jen vian lingvon Dio momente
   Je lingvoj mil disdividis!

Nun jam pri kio unu parolas,
   Komprenas dua nenion,
Kaj ne sciante, kion li volas,
   Al li venigas alion :

Unu por l'alta granda konstruo
   Necese brikon bezonas,—
Ne komprenante lin, jen la dua
   Argilon tuj al li donas.

Tuj malkonsento, poste batalo
   Fariĝis inter la rondo;
Tuta l'homaro iris de l' valo
   Diversajn landojn de l' mondo.

Kvankam jam pasis miloj da jaroj
   De tiu puno de Dio,
Regas ankoraŭ inter homaroj
   Malamo, senharmonio.

Vere la patroj kontraŭ la Dio
   Multege tiam fieris;
Kial ĝis nun por peko ilia
   Senkulpaj idoj suferis?

Sed ni esperas baldaŭ refondon
   De l' lingvo ĉiunacia,
Kiel konsolis tutan la mondon
   Jam la profet' Zefania.

Ĝoje l'espero nin jam karesas,
   Proksiman celon montrante;
L'internacia lingvo progresas,
   Amikojn ĉie trovante.

Novajn amikojn voku, amikoj,
   La voko vana ne estos!
Floras jam flor', ne solo radikoj,
   Je l' frukto baldaŭ ni festos.

M. GOLDBERG.