Fundamenta Krestomatio (1903)/Mi rakontis

El Vikifontaro
MI RAKONTIS
(El Vejnberg.)


Mi rakontis al maro senborda
Pri la grandaj turmentoj en koro, —
Kaj per bruo mallaŭta de l’ondoj
Ĝi respondis al mi kun favoro.

Mi rakontis al vento rapida,
Ke ne povas mi spiri libere, —
Kaj el landoj ĝi iaj mirindaj
Al mi portis tuj freŝon aere.

Mi rakontis al verda arbaro
De la vivo malgaja dolorojn, —
Kaj en ombro ĝi tuj min dormigis,
Ŝancelante foliojn kaj florojn.

Mi rakontis al suno varmega,
Ke mi vidas nur tagojn malklarajn, —
Varmigantajn kaj lumajn radiojn
Ĝi tuj sendis al mi malavarajn.

Mi rakontis al homo-kunfrato
Pri la vivo senĝoja, — kaj li,
Iel strange movinte la ŝultrojn,
Tre rapide foriris de mi.

E. Haller.