Fundamenta Krestomatio (1903)/Ne riproĉu la sorton

El Vikifontaro
◄  Kanto
Revo  ►
Ne riproĉu la sorton

Ne riproĉu la sorton, ho, juna animo:
Ĉio estas en nia vivado;
Vi rigardu antaŭon kuraĝe, sen timo
Kaj kun bona, prudenta celado.
En la vivo ne ĉiam troviĝas ja ĝojo
Kaj ne ĉiam aperas espero;
Ĉion prenas ni kune en viva la vojo,
Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero,
Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . .
Multajn premas kun forto mizer', malespero,
Sed ne ploras ja ili—silentas.
Kutimiĝis ja ili al premoj de l'sorto
Kaj ne ploras jam vane, sed ridas,
Malfeliĉon elportas sen plendo, sen vorto
Kaj en ĉio malbonon ne vidas.
Sed vi estas ankoraŭ en freŝa juneco,
Antaŭ vi estas vojo kuŝanta,
Vi rigardu kuraĝe al la estonteco
En espero, en kredo konstanta.

I. SELEZNET.