Saltu al enhavo

Fundamenta Krestomatio (1903)/Revaĵo

El Vikifontaro
Revaĵo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Revaĵo
(De P. Dalman.)


Sur la valo neĝa vento
Blovas ĉiam pli;
Fajro sur kameno mia
Krakas ĉirkaŭ mi.

Ĉe l' kamen' el pipo ringe,—
  Fumon lasas mi . . .
Ĉiuj remomoroj miaj
  Flugas for kun ĝi.

Kie estas la esperoj,
  La junec' de or'?
Kiel vento la blovanta,
  Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celo
  Kun vi, fumo, tri . . .
Tri sen celo en la mondo
  Kune flugu ni!

A. GRABOWSKI.