Gru-gru

El Vikifontaro
Gru-gru ()
(p. 1-11)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI



„Gru-gru.”


(originale verkita)




acigitaj de longa piediro, ni sidiĝis sur kruta bordo de larĝa kaj profunda kavkanalo, kiu estis limo inter kuŝinta antaŭ ni granda, jam malpleniĝinta, grenkampo kaj la arbaro, kaj ekfumis. Estis bela aŭtuna posttagmezo. La suno staris malalte sur la sennuba ĉielo, ĉirkaŭe regis malgaje-solena silento kaj malpleneco. La arboj staris preskaŭ tute senfoliigitaj kaj ŝajnis dormantaj aŭ ensorĉitaj en tiu ĉi siaspeca senmova aŭtuna beleco. Subite alte super ni la aeron tratranĉis laŭta kaj sonora krio jen ĝoje-triumfanta, jen malgaje-adiaŭa: „gru-gru-kurr, gru-kjur!” Ni levis la kapojn, — super ni alte flugis granda gruaro.

— Ha, gruoj!… — mi ekkriis nevole, kun intereso observante, kiel, etendinte la kolojn kaj longajn piedojn, plue kaj ne rapidante, tamen ĉiam rapide moviĝante antaŭen kaj neŝanĝeme sin direktante al antaŭdifinita celo, kun la senĉesa voksignalado inter si, flugis la birdoj.

— Jes, gruoj… — pensoplene diris post iom da tempo mia kunulo — nia kampara poŝtejestro. — Ni ĉiam orfiĝas, ĉiuj forlasas nin iom post iom kaj baldaŭ ni restos nur kun lupoj kaj kornikoj. Tamen, ĉu vi rimarkas, kiel ĉiam postrestas malantaŭe de siaj kolegoj, malgraŭ evidenta penado, kelkaj pli malfortaj el la birdoj? Jes, longa vojo kuŝas antaŭ ili kaj ni senerare povas profeti, ke multaj el ili ne atingos la celon, ie pereos… Ĝustokaze, ĉu vi iam vidis proksime gruojn, ĉu vi havis iam okazon observi vivmanieron de tiuj ĉi ĉarmaj birdoj en mallibereco?

— Neniam. Tamen, sendube, tio ĉi estas tre interesa…

— Treege! Gruo pli facile, ol ĉiu alia birdo, alkutimiĝas al homo, al hejmo de sia mastro kaj, kiel plej saĝa hundo, fariĝas lia fidela, nedisigebla amiko kaj gardanto. Kiom singardeme ĝi evitas homon, dum ĝi vivas en la libereco, tiom nedisigeble ĝi alligiĝas al li, se okazas al ĝi vivi en societo de la lasta. Nur estas malfacile havigi ĝin al si… Sed unufoje mi havis tian okazon… — li elbatis je kalkanumo de sia boto cindron el la pipo, metis ĝin en poŝon kaj daŭrigis kun rideto sur la lipoj:

— Tiam mi estis estro de la poŝtejo ĉe katunfabriko en gubernio de Jaroslavl. La fabriko staris sur alta, pentrinda bordo de Volga mem kaj proksime de la poŝtejo estis bela albordiĝejo. Tre gaje estis tie dum someroj kaj mi ŝatis dum vesperoj renkonti vaporŝipojn, boatpromeni kaj iafoje tutan nokton ĝis tagiĝo mem mi sidis kun fiŝhoko en la manoj en ia izolita loko de la bordo kaj super mi en salikarbetaĵoj amuzis sian amatinon per senfinaj triloj najtingalo. Jes, la tempo estis gaja, memorinda!… Unufoje, ŝajne, jam en fino de la somero mi venis la albordiĝejon por renkonti poŝtan vaporŝipon. Ĝi iom malfruiĝis kaj mi, por mallongigi la enuan atendadon, marŝis tra la albordiĝejo kaj de tempo al tempo interŝanĝis kelkajn frazojn kun konataj kamparanoj. Subite venas al mi ĉifonvestita nekonatulo, — multe da ili vagis senlabore apud la fabriko, — kaj mistere okulsignante al mi proponas: — „Aĉetu, sinjoro, la birdon!” Nur tiam mi rimarkis, ke en liaj brakoj estis ia granda griza birdo kiu konfideme alpremis la kapon al la samkoloraj ĉifonoj de li kaj rigardis iel malgaje, apatie. — „Kio ĝi estas?” — mi demandis. — „Juna gruo! Ĝi estas iom malsana kaj postrestis de siaj kolegoj, mi trovis ĝin en la grenkampo… Aĉetu, ĝi resaniĝos kaj baldaŭ malsovaĝiĝos!… Poste vi dankos min…”

Kaj mi aĉetis. La infanoj, — ili tiam estis ankoraŭ malgrandaj, — tute freneziĝis pro la ĝojo, kiam mi alportis la birdon kaj metis ĝin en la kokinejo. Ili, ne cedante unu al la alia, karesis ĝin, proponis al ĝi diversajn manĝaĵojn, sed la gruo nenion atentis kaj sidis malgaje turniĝinte en angulon kaj mallevinte unu flugilon. Ĉe la fabriko estis bestkuracisto, mi venigis lin. Tiu atente esploris la gruon kaj konstatis krurrompon de unu piedo kaj elartikiĝon de la maldekstra flugilo. Ni apenaŭ povis deteni larmojn pro kompato al la gruo, dum la kuracisto lertmane enartikigis la flugilon kaj gipsis la piedon.

— „Nu, post kelkaj tagoj via edukato estos tute sana kaj nerekonebla!” — li diris, konsolante nin, fininte sian taskon. — „Nun lasu ĝin sidi tie, sen bezono ne maltrankviligu ĝin kaj bone nutru. Bona nutraĵo baldaŭ faros sian efikon”, — li aldonis, forirante.

Ni agis ĝuste laŭ lia konsilo kaj fervore nutris ĝin per grenoj, panpecetoj, kuiritaj terpomoj, malgrandpece tranĉitaj legomoj kaj pizeroj. Komence ĝi nenion atentis kaj la manĝaĵoj, alportitaj al ĝi, longe restis netuŝitaj, sed, iom post iom, kune kun progresinta resaniĝo, revenis al ĝi apetito kaj eĉ manĝegemo. Jam post kelkaj tagoj de sia mallibereco ĝi iom alkutimiĝis al tiuj nemultaj personoj, kiuj vizitis ĝin kaj sentime manĝis nutraĵon el iliaj manoj. La infanoj, precipe la pli maljuna knabino, tre ŝatis hejmajn birdojn, al ĉiu el kiuj estis donita de ili ia nomo. Memorante la konsilon de la kuracisto, mi ne permesis al ili ofte viziti aŭ iamaniere maltrankviligi la malsanulon; nu, ili pacience atendis, kiam ĝi resaniĝos, kaj estis okupitaj je elekto de konvena nomo por ĝi. Kaj, Dio mia, kiom da plej diversaj nomoj ili havis por ĝi en provizo! Tie estis ordinaraj karesnomoj: „amiko”, „karulo”, tiuj, kiujn jam havis niaj kokinoj kaj meleagroj: „petolulo”, „kriemulo”, „belulo”, kaj la speciale-elpensitaj, konforme al ĝia aspekto: „longpiedulo”, „longkolulo”, „grizulo” kaj aliaj sen fino. La demando pri la nomo donota estis neelĉerpebla temo de interparoloj kaj disputoj de la infanoj, iafoje ĝi kaŭzis al iu el ili eĉ larmojn. Mi ne enmiksiĝis en la aferon kaj la demando, feliĉe, estis solvita per si mem kaj tre facile, al nia komuna ĝojo. Kiam en ĉeesto de la infanoj la kuracisto formetis la bandaĝon de ĝia kruro, la gruo, iom lametante, ekpaŝis al ili kaj baldaŭ sentime sekvis ilin komence sur la korton, poste eĉ en la ĉambrojn, malgraŭ iliaj laŭtaj ĝojkrioj kaj rido. En la antaŭĉambro la procesion renkontis la patrino, kiu tiutempe ien kondukis je la mano Helenjon — trijaran filinon, kiu ĵus komencis paroli. Ekvidinte la gruon, ŝi tuj timeme almetiĝis al la patrino kaj, montrante per la mano la birdon, laŭte ekkriis en sia primitiva lingvaĵo: „gju-gju!” Tio ĉi ŝajnis al ĉiuj tiel amuza kaj sprita, ke „Gru-gru” tuj fariĝis ĝia nomo.

Iom post iom ĝi tiel alkutimiĝis al la infanoj, ke iafoje dum bona vetero akompanis ilin dum promenoj. Dum tiaj minutoj estis neeble rigardi nian „Gru-gru’on” sen rido: kvazaŭ konsciante, ke ĝi estas ĝuste objekto de ĉies scivoleco kaj observo, ĝi jen gravaspekte antaŭeniris per fiereme-gracia irmaniero, supren etendinte la kolon, jen, kvazaŭ eksentinte subitan alfluon de petolemo, komencis gaje svingi per la flugiloj, salti kaj danci ĉirkaŭ siaj amikoj. Kiam tio ĉi tedis al ĝi, ĝi levis per sia beko de la vojo kio-ajn estus: malgrandajn lignpecojn, ŝtonetojn, ostojn kaj aliajn aĵojn kaj, kiel lerta cirka ĵonglisto, ĵetis ilin supren kaj ree kaptis ilin en la aero. Vilaĝaj infanoj kaj senokupuloj ofte amase sekvis la promenantojn, sed neniu el ili kuraĝis proksime veni al ĝi, aŭ kaŭzi al ĝi ian ofendon, ĉar jam neunufoje oni spertis ĝian venĝemon. Unufoje ia knabaĉo ĵetis je ĝi bastonon, Gru-gru tuj alte suprensaltis kaj feliĉe evitis la minacintan ekbaton, neniom atentinte la ofendinton, sed kiam tiu intencis ripeti sian malbonan agon, ĝi laŭte ekkriis kaj, kuratinginte lin, dolorige bekpinĉis lin je la orelo. Je alia fojo, kiam la servistino, koleriĝinte je ĝi pro tio, ke ĝi forpelis la kokinojn kaj formanĝis nutraĵon, donitan al ili, nesingardeme ekvergis ĝin, ĝi atakis ŝin kaj per la beko disŝiris je pecoj ŝian jupon. Sed ne kontentiĝinte je tio ĉi, ĝi longe post tio ne povis indiferente rigardi ŝin, ĉiam memorante la ofendon kaj preta al venĝo.

Venis pluva aŭtuno. La infanoj jam malofte forlasis la ĉambrojn, Gru-gru ankaŭ preskaŭ senelire pasigis la enuigajn tagojn en la kokinejo. Iafoje ĝi promenis tra la korto kaj kajo, iafoje oni venigis ĝin al la infanoj, sed, ŝajnis, nek tio, nek la alia povis redoni al ĝi ĝian antaŭan humoron; ĝi estis malgaja kaj pensoplena. Komence ni timis, ke ĝi baldaŭ forflugos de ni, aliĝinte al ia preterfluganta gruaro, poste, kompatante ĝin, ni tion deziris, sed la kuracisto certigis, ke ĝi ne estas kapabla eĉ leviĝi ĝis deca alteco, ke ĝi baldaŭ postrestus de siaj kolegoj kaj pereus ie, se ĝi entreprenus tiun ĉi riskoplenan paŝon.

Ĉu ĝi penis entrepreni la paŝon, mi ne scias, sed unufoje mi estis surprizita, kiam oni sciigis, ke Gru-gru subite malaperis. La sciigo ĉefe surprizis la infanojn, ili estis frapitaj de la novaĵo kaj nekonsoleblaj malgraŭ mia admonado kaj konsolado, ke la denaska instinkto venkis en ĝi tiujn amikajn sentojn, kiujn ĝi antaŭ nelonge ankoraŭ havis al la infanoj, ke ĝi, kredeble, revenos al ni kune kun la printempo.

Pasis nur kelkaj tagoj kaj mi ree sciiĝis, ke nia Gru-gru tute ne forflugis ien, sed simple estas ŝtelita de knabaĉo Mitjka, la filo de fiŝkaptisto. Mi incitiĝis kaj, elektinte liberan minuton, dum tiu sama tago iris al la ŝtelisto.

Mi bone konis la knabaĉon, ĉar li ne unufoje liveradis al mi fiŝojn kaj kelkfoje mi partoprenis en nokta fiŝkaptado de lia patro, kies ne anstataŭebla helpanto li estis. La domaĉo de la fiŝkaptisto staris, aŭ, pli ĝuste, estis algluita alte super la rivero al krutaĵo mem de la riverbordo en unu el plej pentrindaj partoj de ĝi. Longa mallarĝa ŝtuparo, tute ŝirmita de ambaŭ flankoj per diversspecaj kreskaĵoj, abrupte malleviĝis de ĝia sojlo preskaŭ al la akvo mem, kie sur longaj stangoj estis pendigitaj retoj kaj balanciĝis malnova fiŝkaptista boato. La fiŝkaptisto estis malsanema, antaŭtempe maljuniĝinta viro.

Mi trovis lin sidanta sur la ŝtuparo kune kun mizera maldika hundaĉo kaj varmiĝanta sub avaraj radioj de la subiranta aŭtuna suno. Kvankam li ĵuris, ke la gruo mem venis al ili, ke li kun la filo kelkfoje penis peli ĝin hejmen, sed ĝi ĉiam revenis al ili, mi ne kredis kaj ordonis, ke dum la sama tago la knabaĉo alportu la forkurinton, kiu tiutempe forestis kune kun la ŝtelisto. Kiam, revenante, mi estas jam proksime de la hejmo, mian atenton nevole altiris furioza bojado de hundo kaj gaja rido de vilaĝaj infanoj, kiuj kun scivoleco observis ion sur la rivero. Mi haltis kaj ekvidis scenon, kiu kortuŝis min: proksime de la bordo, laŭlonge de ĝi, malrapide moviĝis kontraŭ fluo la fiŝkaptista boato. Mitjka ĉifonvestita remis el ĉiuj siaj fortoj, de tempo al tempo ĉesigante la remadon pro laceco, kaj gaje rerigardis malantaŭen, kie sur la „nazo” de la boato, alte leviĝinta super la akvo, en trankvile-fierema pozo, etendante jen unu, jen la alian flugilon por konservi ekvilibron, staris mia Gru-gru kaj fikse rigardis la hundaĉon, kiu kuris tra la bordo apud la akvo mem kaj per bojado kaj bojĝemado esprimis al ĝi sian ĝojon pro ĝia reveno.

— Perfidulo! Nedankemulo!… — mi diris kun malgajo al la gruo, post nelonge prenante ĝin el la manoj de Mitjka kaj metante en la kokinejon. Ĝi kvazaŭ komprenis la riproĉon kaj, kulpe mallevinte la kolon, malgaje iris en sian angulon, kaŝe ĵetante rigardojn al la knabaĉo, en kies la okuloj briletis larmeroj.

De tiu ĉi tago komenciĝis senfinaj ĉiutagaj forkuroj de Gru-gru kaj ĉiutagaj vizitoj de Mitjka, kiu, en akompano de la hundaĉo, revenigis ĝin. Fine, tio ĉi tre tedis al mi kaj mi unufoje decidis por ĉiam liberiĝi de la obstinulo.

— Ĉu vi volas, — mi diris al la knabaĉo, — ke mi donacu ĝin al vi?

Li estis tiel surprizita de la demando, ke povis elparoli neniun vorton. Nefalsa ĝojo kaj ravo rebrilis en liaj mildaj okuloj.

— Prenu ĝin, — mi aldonis post nelonge, — mi donacas…

— Mi dankas… Mi ĉiutage liverados al vi fiŝ…

Mi svingis per la mano.

Mitjka eksaltis pro la ĝojo, singardeme metis la gruon sur la teron kaj, akresone ekfajfinte, kiel freneza, ekkuris for de la korto kaj post li, kun laŭta bojado kaj gaja svingado de la flugiloj, antaŭiĝante unu la alian, sekvis miaj sendisiĝaj amikoj.

Mi longe ne povis kompreni, kio igis Gru-gru’on subite ŝanĝi siajn simpatiojn kaj forlasi nin. Nur unufoje dum la malfrua aŭtuno mi havis okazon observi de malproksime ĝian vivon en la nova medio kaj komprenis tion. Al ĝi — naskita libera — estis netolerebla mallibero kaj izoleco en la malpura kokinejo! Ĝi sopiris je senlima vasteco de kampoj, je la sorĉa aspekto de la belulino-rivero, sur kies bordoj ĝi, sendube, naskiĝis kaj kreskis kaj, ĉefe, je societo de similaj al ĝi ĉiam-liberaj kaj gajaj estaĵoj. Vere, ĝi estis plu ne kapabla ĝui kunvivadon de siaj similuloj, sed ĝiaj novaj amikoj estis tiel same neofendemaj kaj karaktersimilaj al ili, ke ĝi senhezite eniris ilian societon. Kaj, spertinte ilian amikecon, ĝi jam plu ne deziris forlasi ilin. Jen estas la gajoplena sceno, kiun mi observis tiam!

Sur sablo kontraŭ la domaĉo kuŝis Mitjka kaj, facilete tiretante la gruon je la vosto, incitis kontraŭ ĝi la hundaĉon, gaje kriante: „Valetko, Valetko, kaptu ĝin, kaptu!… Valetko, usj-usj!…” La hundaĉo kun bojado atakis Gru-gru’on, ŝajnigante, ke ĝi tuj kaptos ĝin je la vosto kaj tiu, siavice ŝajnigante, ke ĝi tre timas la hundaĉon, larĝe etendis la flugilojn kaj, alte levinte la kapon, grandpaŝe penis sin savi de la persekutado, flugrapide kurante laŭlonge de la bordo. Sed pasis nur unu-du minutoj, Gru-gru subite haltis, rapidmove turniĝis kaj siavice atakis la hundaĉon, kiu, alpreminte la voston kaj plende-ĝembojante, rapide revenis, persekutada de la gruo, al la mastro, kiu, ridegante, baraktis sur la sablo, kaj serĉis ĉe li defendon. Tiam komenciĝis nova amuzo: la hundaĉo, kvazaŭ antaŭe interkonsentite kun Gru-gru, kune kun ĝi atakis la knabaĉon kaj furioze tiris lin de ĉiuj flankoj je la mizeraj ĉifonoj kaj je la ĉapaĉo. Kaj tiutempe sur la ŝtuparo sidis, vintre-vestita kaj metinta ĝis la oreloj mem sian malnovan felĉapon, la fiŝkaptisto kaj, tusetante, simplanime aprobis la atakantojn, laŭte alparolante: „tiel, tiel, bravuloj! Ŝiru lin, filon de patrinaĉo!…” Fine, la baraktado tedis al ĉiuj, la bruludado ĉesiĝis kaj ĉiu sin ordigis peneme, post kio de la ŝtuparo ŝutiĝis al la venkintoj malgrandaj panpecoj, kiujn ili dividis pace, senbrue.

Poste ree aŭdiĝis: „Valetko, Valetko, usj-usj!… Valetko, kaptu ĝin!” kaj ree ripetiĝis la sama spektaklo.

Printempe dum glacirompiĝo Mitjka malvarmumis kaj malsaniĝis. Unufoje mi vizitis la fiŝkaptiston kaj vidis la knabon ankaŭ Gru-gru’on, bedaŭrinde, jam je lasta fojo. Mitjka kuŝis sur sekalpajlo, amase ĵetita en angulo de la domaĉo, kaj maltrankvile turniĝis de unu flanko la alian en arda febro. Li mallaŭte deliris kaj la nomo de la gruo senĉese flugis en ĉiuj kazoj de liaj inflamaj, sekiĝintaj lipoj. Apud li mem staris Gru-gru kaj malgaje rigardis sian amikon. Ĉiufoje, kiam ĝi aŭdis de li sian nomon, ĝi malrapide-gracie etendis al li la kolon kaj delikate karesis lin, tuŝetante per la beko liajn molajn, hirtajn harojn. Mi etendis al ĝi plenmanon da pizeroj, sed ĝi, apenaŭ ekrigardinte la frandaĵon, forturniĝis, metis la kapon sur la flugilon kaj rigidiĝis en tiu ĉi senmova pozo.

Hele brilis la suno de la lazura ĉielo, gaje bruis elbordiĝinta Volga, nesilentiĝante aŭdiĝis super ĝi diversvoĉaj, diverskarakteraj viglaj krioj de birdoj, ĵus revenintaj de la malproksima sudo, kiam oni enterigis Mitjka’on. Kaj vespere de la tago sekvinta la fiŝisto, ree faligante larmerojn, fosis en la sablo apud la domaĉo mem tombon por Gru-gru, kiu ne povis, ne volis postvivi la perditan amikon…

Mia kunulo malgaje ekspiris kaj silentiĝis.

Ni plenigis niajn pipojn kaj silente daŭrigis la vojon. Alte super niaj kapoj, etendinte la kolojn kaj longajn piedojn, flue kaj nerapidante unu post la alia fulgis gruaroj. Jen gaje-triumfante, jen sopire-adiaŭe ili voksignalis inter si, rapide moviĝante antaŭen kaj neŝanĝeme sin direktis al la malproksima, alloga sudo, blinde obeante al la instinkto, kiun enmetis en ilin la Kreinto.