Gvinevero, kaj aliaj poemoj/Godivo

El Vikifontaro

==GODIVO.==

En Koventrio mi la vagonaron
Atendis; kun ĉevalgardantoj
Kaj kun portistoj staris sur la ponto:
La altajn turojn de la tri preĝejoj
Mi rigardadis, kaj la jenon verkis
El la legend' antikva pri la urbo:

Ne sole ni, (de l'Temp la lastaj idoj,
La novaj viroj, kiuj dum radeto
Ruliĝas, l'estintecon ekmallaŭdas,
Kaj pri malrajtoj aŭ pri rajtoj krias),
Amadas vere la popolamason,
Kaj pro la ŝarĝ' de ĝiaj impostegoj
Koleras; sed ŝi faris plu, — suferis, —
— Kaj venkis, — ŝi, Godivo! — ŝi, (de kies
Vivad' someroj mil pasintaj estas)
L' edzin' de Graf' sovaga, kiu regis
En Koventrio. Kiam li imponis
Imposton sur la urbo, kaj alvenis
Patrinoj kun infanoj, ekkriante:
“Ni mortos pro malsato, se ni pagos”,

Ŝi serĉis sian edzon, kaj lin trovis
Ĉe la vestiblo, kie li promenas
(Hararo lia estis longa metron,
Kaj barbo duonmetron) kun la hundoj.
Ŝi priparolis pri iliaj larmoj
Kaj petis “Ili mortos pro malsato
Se ili pagos”. Li rigardis mire,
Kaj diris, “Vi ne volus ekdolori
Malgrandan fingron vian por ĉi-tiaj”.
“Sed mi por ili mortus” si respondis.
Li ridis, kaj je Paŭl' kaj Petro ĵuris,
La diamanton en orelo ŝia
Tuŝante, kaj “Vi nur babilas” diris.
Sed ŝi, “Do provu, ion ajn mi farus”.
Kaj li, el koro tiel raspa kiel
La man' Esaŭa, diris “Rajdu nuda
Tra l'urbo, kaj imposton mi forprenos”.
Kaj tiam, salutinte, pro malŝato,
Li tuj, kun la hundaro, forpaŝegis.
Ŝi sola restis, kaj l'animpasioj,
Simile al ŝanĝemaj ventoj kiuj
El ĉiu ajn ĉiela loko blovas,
Batalis inter si, dum unu horo,
Ĝis la kompato venkis. Ŝi forsendis
Heroldon, por ke li per voĉ' trumpeta
Anoncu la kondiĉon gravan; tamen
Ŝi volas liberigi la popolon,
Kaj tial, se ĝi amas ŝin sincere
Neniu ĝis tagmezo, promenadu,

Nek ŝin pasantan en la strat' rigardu,
Sed ĉiu hejme restu, eĉ ferminte
La pordojn kaj barinte la fenestrojn.
Ŝi tiam kuris al ĉambret' interna,
Kaj de talio sia ŝi malligis
L'aglon duoblan, de la Graf' donacon.
Tamen, je ĉia elspiraĵ' ŝi haltis,
Ŝajnante lun' somera en la nuboj
Duonkaŝita; poste, sian kapon
Ŝi skuis, kaj l'ondoliniajn buklojn
Ŝi lasis fali ĝis genuoj siaj,
Rapide senvestigis sin, malsupren
Per la ŝtuparo glitis, kaj simile
Al sunradi' rampanta, tra kolonoj
Paŝetis, ĝis la pordon ŝi atingis.
Kaj tie staris la ĉeval' bridita,
Kun vest' purpura kaj insignoj oraj.
Kaj, je ĉastec' vestita, ŝi forrajdis,
Ĉirkaŭe la aero aŭskultadis;
Ventetoj, pro timec' apenaŭ spiris;
L'okuloj ruzaj de la figuraĵoj
Kun largaj buŝoj, sur la pluvotuboj
Rigardis; hund' bojanta ŝian vangon
Ruĝigis; eĉ la paŝo de l'ĉevalo
Skuetis ŝiajn nervojn, kaj la muroj
Je truoj kaj fendetoj plenaj ŝajnis,
Kaj supre la tegmentoj strangaformaj
Ŝin rigardadis. Tamen, malgraŭ ĉio,
Daŭrigis ŝi, ĝis fine ŝi ekvidis

Trans la pordeg' Gotika en la muro
La blankajn florojn de l' sambuk-arbetoj.
Kaj, je ĉastec' vestita, ŝi rerajdis.
Sed iu malbonulo kaj malnobla,
De ter' sendanka elfarita, kies
Hontinda nom' por ĉiuj jaroj daŭros,
Borinte truon, time ekrigardis.
Sed antaŭ ol laŭ sia vol' li agis
L'okuloj sekiĝintaj mallumiĝis,
Kaj falis antaŭ li el lia kapo;
La Potenculoj, kiuj servon faras
Al noblaj agoj, tiamaniere
Malbonuzitan senton neniigis.
[orig.: Nuligis tian senton maluzitan.]
Sed ŝi, pri tio nesciante, pasis.
Tiam subite, per dekdu bategoj,
Cent turoj, unu post alia, tondris
Kaj sonoregis je l' tagmez' senhonta,
Kaj, ĉe l' momento, ŝi ĉambreton sian
Atingis; kaj, el ĝi reelirinte,
Vestita kaj kronita por renkonti
La Grafon; jen! l'imposton ŝi forprenis,
Kaj gloran nomon je eterne gajnis.