Hagar en la dezerto

El Vikifontaro
Indekso : Hagar en la dezerto (1906)
de Kornel Ujejski
Tradukita de Leono Zamenhof
La poemo estis publikigita en La Revuo, 1906.
Hagar en la dezerto
DE
KORNEL UJEJSKI

Sub suna brulego mi staras sen movo,
Ĉirkaŭe — dezerto; al Vi, ho Jehovo,
Mi preĝas kun voĉo de plor’,
Fandiĝu sur nin la ĉiel’ fajrigita,
Ekfrapu la fontoj el monto granita,
Kaj sablo kovriĝu per flor’!

Ĉu iam, Jehov’, al mi antaŭ la morto
Hebronon permesos rigardi la sorto
Kaj hejmon de l’ mastro, ho Di’?
Ĉu iam, eĉ vivo se estos savita,
Sub tendo mi dormos de li dorlotita
Kaj bruton mi gardos por li?

Jam vestoj defalas, nudiĝas la kaloj,
Rimenoj diskrevas sur niaj sandaloj
Kaj filo jam mortas de l’ sek’!
Mi amis, ho Dio, kaj estis amata,
Feliĉa — kaj prave mi estas punata
Sed filo ja estas sen pek’!

Kaj kiam la fajra ventego ekblovas
Kaj cindrajn nubegojn minace alŝovas,
Izmael kliniĝas al ter’.
Al vi tiam, Dio, rigardojn mi sendas
Kaj filon per korpo mi nuda defendas
Por savi de l’ fajra infer’!

Kaj ĉiam singardan dum nokta dormado
Min ofte ekvekas sovaĝa kriado:
Gazelon sufokas rabul’!
Ĉirkaŭe — ŝakaloj, dezerto senfina…
Sed bestoj forkuras, ĉar flamo tigrina
El mia rebrilas okul’!

Kaj ofte sur blanka skeleto kamela
Sovaĝe rigardas vizaĝo malhela:
Ĝi estas migrulo sen spir’!
Aŭ nin rimarkinte, tre ofte vulturo
Dezerton trafendas per krio terura,
Al freŝa vokante akir’!

Kaj kiam li dormas, mi portas… Ho Dio
Izmael ektremis, li falas kun krio
Kaj iri ne povas jam pli!
Kaj buŝon malfermis. Ho granda Sinjoro,
Aperu rapide do Via favoro!
Vi granda, Vi forta, Vi Di’!

El pola lingvo tradukis
Lozo.





La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Kornel Ujejski kaj de la tradukinto: Leono Zamenhof.