Helpo:Kiel Vikifontaro funkcias?

El Vikifontaro

Vikifontaro celas kolekti esperantajn tekstojn, kiel eksplikata tie. Por fari tion, ni uzas skanaĵojn de eldonitaj libroj. Nia ĉefa laboro, la validado de tekstoj, estas tri-etapa: indeksado, transskribado kaj transkludado.

Indeksado[redakti]

Paĝaro en la angla Vikifontaro.

Dum indeksado, oni kreas la indekson de dosiero alŝutita en la komunejo. Indekso indikas la informojn pri iu teksto. Vidu ekzemple tiun indekson. En la indekso estas paĝaro. La paĝaro listigas la paĝojn de la libro. Alklakante iun paĝon, oni komencas transskribadon.

Transskribado[redakti]

Dum transskribado, oni kreas la paĝojn listigitaj en la indekso, kopiante aŭ kontrolante tekstojn laŭ la bildo. Ĉiuj paĝoj havas statuson, indikata kun koloro[1]:

  • Kreonta paĝo[2]
  • Malplena paĝo
  • Neprovlegita paĝo
  • Problema paĝo
  • Provlegita paĝo
  • Validigita paĝo

Atentu: dum transskribado, nia celo estas kontroli la tekston uzante la bildon por certigi, ke la teksto estas sama al la bildo.

Kiam ĉiuj paĝoj estas provlegitaj aŭ validigitaj, oni transkludas la paĝojn.

Transkludado[redakti]

Helpopaĝo: Ĉefa nomspaco

Dum transkludado, oni kreas la paĝon en kiu la kompleta teksto estas aranĝita por legado. Tio estas farita helpe de la kodo <pages index="XXX" from="YYY" to="ZZZ" header=1 />. Anstataŭigu XXX kun la titolo[3] de la indekso, YYY kun la numero de la unua paĝo, kaj ZZZ kun la numero de la lasta paĝo.

Notoj[redakti]

  1. Se vi estus kolorblinda, vidu Helpo:Kolorblinda.
  2. Ne provu alklaki, tio ne estas ligilo.
  3. Atentu: Uzu la titolo de la indekso, ne la titolo de la libro. Ekzemple: por Indekso:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf, uzu “Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf” kaj ne “Kredu min, Sinjorino!”.