Herezulo
HEREZULO
libere, severe, sed objektive kaj sincere kritikas ĉion kaj ĉiujn. Ĝi kondamnas neniun sincerulon.
HEREZULO
senkompate vipas ĉiajn absolutulojn kaj celas direkti la homojn al relativisma kompreno prl la vivo, kio estas nepra kondiĉo por ke ekzistu inter ili toleremo kaj paco.
HEREZULO
celas la malaperigon de ĉiu nekunnaskita, neesenca diferenco inter la homoj el la tuta mondo kaj ilian sennaciecan unuiĝon.
HEREZULO
subtenas ĉion, kio miksas kaj lutas inter si la popolojn kaj levas la homojn al pli deca, pli digna kaj pli larĝhorizonta vivo.
HEREZULO
rekomendas al la proletoj, al la ekspluatatoj, ke ili batalu nur por akiri ĉiam pli bonajn vivkondiĉojn, pli da libepro, pli da ŝatateco, kaj neniam pro teorioj, doktrinoj aŭ sistemoj, kiujn ili ne tute komprenas kaj pri kiuj fakuloj interdisputas.
HEREZULO
luktas kontraŭ ĉian gvidistecon – kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado.
HEREZULO
kontraŭbatalas ĉian emon al apartigo de l’ homoj laŭ du kategorioj: intelektuloj kaj manlaboristoj. Ĉiu homo devas celi al mana kaj intelekta lerto.
HEREZULO
resumas sian tutan programon per du krioj:
For ĉiajn dogmojn kaj diktatorojn! Vivu justo kaj libero!
*
Leginte en la unua kajero de HEREZULO la ok gvidpunktojn, laŭ kiuj ni intencas redakti la revueton, kelkaj K-doj skribis, petante klarigojn. Tiujn ni volonte donas.
Unu leganto diras: "Vi volas kritiki ĉion kaj ĉiujn, tio ŝajnas al mi ne aprobinda; tiel vi agos nur negative, detrue, dum estus pli saĝe fari pozitivan, konstruan laboron…"
Ni facile komprenas la preskaŭan indignon de nia korespondanto. Li tamen bonvolu tute kvietiĝi kaj bone pripensi la sencon de l’ vorto kritiki. Ĝi ne havas nepre la signifon mallaŭdi, malaprobi. Oni eĉ povas laŭde kritiki verkon. Sekve neniu vidu en tiu nia unua gvidpunkto ian malbonan intencon, ian ajn malican mallaŭdemon. Cetere, al ni mem devas ankaŭ esti aplikata tia kritikemo. Kaj se nia K-do aplikus ĝin al si mem, li eble pli ĝuste komprenus la signifon de la gvidpunkto, kiun li malaprobas. Tie estas ja dirite, ke ni "kondamnas neniun sincerulon". Tiuj lastaj vortoj montras do, ke nia unua gvidpunkto estas nenial malbonintenca.
Kritiko estas necesa kaj ĝia manko en homaj socioj, en organizoj, signas tendencon al kreiĝo de dogmoj, al stariĝo de diktatoroj, al malaltiĝo de l’ homa digno kaj finfine al enplantiĝo de sklavecaj socisistemoj.
Estas ja vere, ke nura kritiko ne alportas ion pozitivan. Ĝi eĉ povas esti efektive detrua. Sed plej ofte detruado estas unue necesa antaŭ ol komenci konstruadon. Aliparte, konstrui, ekzemple, kazernojn, tio estas pozitiva laboro sed neniel utila por la homaro. Ĉia ajn "pozitiva" laboro sekve ne estas laŭdinda, dum negativa, detrua agado povas kelkokaze esti utila.
Ni firme opinias, ke la laborista movado estas orientita laŭ malĝusta direkto. La sinsekvaj fiaskoj en plej diversaj landoj montras tion al ĉiu, kiu ne estas dogme blindigita. La malatento de l’ gvidistoj al la esperanta afero, al la neceso faligi la lingvajn barojn inter la homoj, antaŭ ol rekomendi al ili unuiĝon, ĉiam ŝajnis al ni konscia aŭ senkonscia perfido al la laborista klaso. Bedaŭrinde eĉ ne ĉiuj laboristaj esperantistoj konscias pri tio; multaj emas ankaŭ konsideri nian aferon kiel akcesoran.
Tamen estas sufiĉe atentinda fakto, ke centjara internaciisma propagando kaj agitado rezultigis nur la venkon de l’ naciismo en la tuta mondo. "Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!" alvokis Marks kaj Engels (…) Sed tiu unuiĝo neniam havis realan fundamenton. La diversaj Internacioj fiaskis en sia agado, tial ke ilia tuta ŝajnvivo rezultis nur el la interrilatoj de kelkcentoj da gvidistoj. En krizaj momentoj homoj perdis ĉian influon sur la amason kaj plej ofte havis personan intereson renegatiĝi. Kaj tiel estos, tiom longe, kiom la homoj el la tuta tero ne havas la eblon intime, senpere konatiĝi kaj organiziĝi. La ĝisnuna internaciisma organizsistemo estas la plej granda iluzidona afero, kiun oni povas imagi.
Ĉion tion nia kritiko celas malkaŝe kaj sentime diri al niaj samsortanoj. Se tiu nia agado estas negativa kaj detrua, nu, tio ne ĝenas nin: necesas ja detrui danĝerajn iluziojn. Ni konsideras kiel devon rekomendi al niaj Gek-doj, ke ili vane kaj senrezulte ne batalu; ke ili ne eluzu sian energion, irante laŭ malĝusta direkto.
Ĉu do ni trompu nin mem kaj trompu aliajn? Ĉu indas, ke liberpensantaj homoj sin lulu per iluzioj? Ĉu saĝa homo devas ankaŭ konduti freneze, se li troviĝas inter frenezuloj? Ni gardu nin kontraŭ ĉiaj vanaj esperoj; ni lernu scii ĝuste taksi kaj ĝui la staton de homo, kiun gvidas racio kaj ne blinda entuziasmo. Ĉu ne estas ĝuinda sento la konscio esti saĝa inter malsaĝaj? Se ni ne povas ĉiam teni nian korpon libera, almenaŭ neniu registaro, neniu diktatoro, neniu gvidisto posedu nian spiriton, nian animon. Eppur si muove (kaj tamen ĝi moviĝas), diris la granda herezulo Galileo, kiam la inkvizicio devigis lin publike malkonfesi sian opinion, ke nia planedo turniĝas.
Jes, ja ni kritiku ĉion kaj ĉiujn, tiel ke nur per tia sinteno ni restos liberaj homoj inter sklavoj.
Longe ni povus skribi, donante konkretajn ekzemplojn por pravigi nian unuan gvidpunkton. Sed ni sufiĉe alte taksas la intelektan nivelon de niaj legantoj, por ne dubi ke ili mem kapablas per propraj observoj kaj konstatoj ĝustan komprenon pri nia penso, pri nia celo.
"Ĉu do vi neas la ekziston de absolutaj veroj?" demandas iu; "ĉu, ekzemple, vi ne agnoskas la absoluton de la matematikaj principoj?"
Kiam temas pri abstraktaĵoj, oni ja povas apliki absolutajn principojn: du plus du estas kvar ĉie kaj ĉiam; sed du homoj plus du homoj neniam estas kvar tute samvaloraj estaĵoj. La samon oni povas eĉ diri pri objektoj. Sekve, la disciplino aplikebla en matematiko neniel taŭgas en sociologio. Mi tre timas la absolutulojn, kiuj ne komprenas tion kaj havas la pretendon esti kapablaj eldiri la veron pri soci-politikaj demandoj per rezonmaniero, taŭga nur en alia fako.
"Nenion pli belan mi konas ol apliki perforton por venkigi veron kaj juston." Jakobo Frederiko Fries.
Tion antaŭ nelonge mi legis hazarde sur la kovrilo de revuo, kies ekzempleroj estis elmetitaj vendcele en esp-a kunvenejo. Tia eldiro preskaŭ timtremigas min. Kiu granda saĝulo difinos tute precize kaj senerare tion, kio estas la vero kaj justo? Kredeble la redaktoro de l’ koncerna revuo opinias esti tia saĝulo kaj sendube pretas apliki aŭ aplikigi de policanoj perforton por venkigi sian veron, sian komprenon pri la justo. Stalin, Musolini, Hitler ankaŭ aplikas tiun belan maksimon de l’ germana filozofo. Kaj milionoj da entuziasmuloj helpas en tio. Tiuj diktatoroj estas certe tute konvinkitaj, ke ili agas laŭvere kaj laŭjuste. Tamen la "vero" kaj la "justo" de Stalin ne tute samas kun tiuj de Hitler.
Jes, ja! "H-ulo" vipos ĉiajn absolutulojn, kiuj, konscie aŭ nekonscie, preparas la sklavecon de l’ homaro, aŭ helpas pluigi ĝin tie, kie ĝi ekzistas. Sed rilate kelkajn absolutulojn, vipilo ne necesas; sufiĉas ridi al ili en la vizaĝon, aŭ simple leveti la ŝultrojn ĉe la aŭdo de iliaj pretendemaj filozofiaĵoj.
Dume ni rediru, ke rilatoj ne povas esti pacaj kaj glataj inter la homoj, se ili ne havas relativisman komprenon pri la vivo, kiel estas dirite en la dua gvidpunkto.
Kiu legis supraĵe la trian gvidpunkton, tiu eble povas pensi, ke ni celas sammodeliĝon, unutipiĝon de l’ tuta homaro. Tiel tamen ne estas. Tute male eĉ. Serioza kaj profunda pripensado komprenigas, ke la kunnaskitaj diferencoj, ekzistantaj pli malpli inter ĉiuj senescepte homoj, povus pli facile malvolviĝi kaj sin montri, se forestus ĉia diktatoremo, ĉia absolutemo en la pensoj kaj moroj.
Estas evidente, ke nacia lingvo, nacia edukado ne estas io kunnaskita, sed rezultas de situacioj kaj cirkonstancoj, kiuj ne estas ĉiamaj, kiuj eĉ ofte ne plu ekzistas konkrete. Ju pli la homoj estas memstare pensantaj, ju pli ĉiu el ili deziros esti unika specimeno de l’ homa genro kaj ne iu naciano, des pli ekzistos da ŝancoj, ke la kunnaskitaj diferencoj elkreskos.
Post ĉi tiu klarigo neniu sincera homo povos do aserti, ke nia deziro al sennacieca unuiĝo de l’ tutmondo celas uniformecon. La sennaciismo tute ne signifas unutipecon de l’ homoj; ĝi ne celas al griza, unutona, banala homaro, sed male al originaleco ĉe ĉiu individuo, al varieco inter ĉiuj teranoj.
Supraĵa lego super la kvara gvidpunkto povus ankaŭ pensigi pri ia unutipa kunfandiĝo de ĉiuj rasoj. Tia ne estas nia penso kaj cetere ni scias, ke fiziologie tio ne eblas. Tamen la rasismo estas nenatura, monstra teorio. Malpermesi aŭ eĉ malrekomendi la geiĝon inter malsamrasaj individuoj, tio estas tute arbitra. Laŭ la rezonmaniero de rasistoj oni povus same sofisme "pruvi", ke nur geiĝo inter homoj, havantaj la sajnan koloron de okuloj, aŭ de haroj, devas esti permesata.
Ne malpli arbitraj estus reguloj, bazitaj laŭ la formo de l’ nazo, la grando de l’ buŝo aŭ la longo de l’ kapo. Eble iam troviĝos iu "scienculo", kiu argumentos, ke la tuta malbono en la mondo venas de tio, ke oni ne malpermesis geiĝon inter brakicefaloj kaj dolikocefaloj…
Kiam ni parolas pri mikso kaj luto inter la popoloj, ni pensas, ke la homoj devas unue kaj ĉefe konscii pri sia homeco kaj ne pri sia nacieco aŭ raso, kio neniel signifas, ke ĉiuj devas fariĝi samtipaj. Ĉiuj homoj estas teranoj, ricevas lumon kaj varmon de l’ sama suno; la saĝo ordonas, ke ili do forte konsciu pri tio kaj organizu la socion laŭ maniero, kiu ebligos ĝuadon el ĉiuj riĉaĵoj de nia komuna planedo.
Jam aperis klarigoj pri kvar el la punktoj, kiuj signas al ni la vojon kaj montras nian apartan komprenon pri kelkaj soci-politikaj demandoj. Daŭrigante tiun klarigadon, ni tuj rimarkigas, ke la kvina punkto fakte estas sufiĉe klara per si mem. Ŝajnas al ni ja tute evidente, ke simplaj laboristoj ne povas legadi, kompari kaj primediti la tezojn de l’ diversaj soci-politikaj skoloj, por eltrovi, kiu el ili estas la plej ĝusta. Marks, Prudon, Bakunin interdisputis dum jaroj kaj ĉiu el tiuj teoriuloj havis siajn respektivajn aprobantojn. Poste Pleĥanof, Lenin, Rosa Luksemburg same interbatalis per tezoj. Nuntempe Kaŭcki, Stalin, Trocki k.a. pli malpli famaj marksistoj interdisputis pri la plej ĝusta interpretado al la verkoj de sia majstro. Tia interdisputado estas interesa nur en tiu senco, ke ĝi montras la argumentkapablon de homoj. Sed fakte ĝi pruvas nenion.
Ĉiu el ni ja scias, ke tre lerta advokato iafoje sukcesas montri plej fian krimulon kiel simpatian homon; dum mallerta pledisto lasas kondamni senkulpulon. La lerto de dialektikulo estas tamen admirinda pro simila motivo laŭ kiu oni admiras la forton de atleto. Sed ĝi pruvas nur, ke ni devas dialektikumi, por teni vigla nian intelekton, same kiel oni gimnastikas por ke nia korpo estu sana kaj fortika.
Atleto kutime marŝas kiel ordinara homo kaj ne ĉiam kuras kaj saltas rekordcele; simile al tio ni lasu nin gvidi per la simpla saĝo, kiam temas decidi pri ordinaraj aferoj en nia vivo. Kio koncernas nin mem, kio tuŝas nin en nia karno, en nia intima vivo, pri tio neniu pli bone ol ni povas prijuĝi.
En la XVI-a jarcento homoj interbatalis kaj mortigis unuj la aliajn, tial ke teologoj havis malsaman komprenon pri kelkaj partoj el la Biblio. Ĉu ne estas same bedaŭrinde kaj ridinde, kiam en nia epoko ni vidas proletojn, kiuj pugne interbatalas, tial ke doktoroj je marksismo ne interpretas tute same "La Kapitalo"n?
En Sovetio la laboristoj lasis sin sklavigi en la fabrikoj, tial ke gvidistoj konvinkis ilin per marksaj eldiroj, ke necesas, por "konstrui socialismon", labori pli streĉe, pli rapide kaj pli senpostule. La kruda rezulto de tio estas, ke la marksismo-klarigantoj konsistigas nun novan klason kun privilegioj diversspecaj.
Tiel en ĉiuj tempoj pastroj el ĉiuj religioj bone sukcesis havi komfortan vivon inter mizeraj piuloj…
La sesa punkto estas la logika konsekvenco de la kvina. Tial ke ni ne volas toleri ian ajn pastrecon, la gvidado de organizo, ĉu sindikata aŭ partia, ne devas fariĝi profesio. Ni akceptas gvidantojn, ne gvidistojn. Kiu havis gvidan postenon dum kelkaj jaroj, tiu devas reiri al la fabriko kaj sperti denove la tieajn laborkondiĉojn. Nur tiel oni povas eviti la fariĝon de novaj privilegiuloj.
Kelkfoje mi jam havis la okazon konstati la mensan aliiĝon de proleto, fariĝinta gvidisto. Tiaj homoj pli malpli senkonscie akiris la spirito-staton de mastroj, de komandantoj kaj rilatas al siaj subuloj kiel al ia homa materialo. Ili plie sentas malŝatemon al siaj gvidatoj. Kaj tial ke ili akiris sian gvidistecon proprarimede kaj ne kiel sekvo de longjara studado en altgrada lernejo, tiuj homoj tute nature emas pensi, ke ili estas kvazaŭ de dio elektitaj por komandi kaj obeigi. Kompreneble ekzistas esceptoj; sed inter la milionoj da pastroj sendube troviĝas ankaŭ kelkaj sanktuloj. Tiurilate la escepto konfirmas la ĝeneralan regulon. Tia spiritostato ĝerme entenas la elementojn por la stariĝo de novaj privilegioj, de nova ekspluatema klaso. Tio estas nun konstatebla en Sovetio, kie la novaj estroj ĝenerale kondutas pli krude kaj senkompate ol la malnovaj.
Tiaj gvidistoj famiĝis; iliaj manoj seniĝis je kaloj kaj jen okazas, ke ili ne plu sentas sin hejme, kiam la hazardo igas ilin interrilati kun malnovtempaj laborkunuloj. Ili nun preferas rilati kun t.n. intelektuloj, kiuj ĝenerale bonakceptas ilin kaj iel rigardas kiel kuriozaĵon. Iom post iom la proleteca sento de gvidistoj foriĝas kaj tiel kreiĝas la tipoj de nova reganta klaso…
Neniam ni forgesu, ke la socialismo ĉiam havis kiel celon forigi la klasojn. Sed tio ne okazos mirakle, per mi ne scias kia mistera procedo de l’ "produkto-fortoj". La klasoj malaperos nur kiam la homoj ne plu toleros la ekziston de gvidistoj, kiam ĉiu laborulo konscios pri sia valoro en la produktado kaj estos akirinta senton pri digno; kiam la manlaboro ne plu estos konsiderata kiel io malsupera kaj evitinda; kiam oni ne plu parolos pri "manlaboristoj" kaj "intelektuloj"; kiam ĉiu homo havos la eblon lertiĝi mane kaj intelekte…
Ĉi tiu lasta demando rilatas al la sepa punkto de niaj gvidideoj. Sed spaco mankas por pritrakti ĝin. Mi do simple memorigos al legantoj, ke ĝi jam estas pritraktita sur la paĝoj 100-1-2-3 de "Vortoj". Interesiĝantoj bonvolu do legi aŭ relegi tiun artikolon kies titolo estas: Intelektulo? Manlaborulo?
Tiuj "Klarigoj pri la gvidpunktoj" aperis en 1935 kaj 1936 en la revuo "Herezulo".
Piednotoj
[redakti]- ↑ ”Herezulo”, revuo de la ”Sennaciista Frakcio” de SAT, aperis de januaro 1935 ĝis decembro 1936. (Kompilnoto)