Historio de Esperanto/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Historio de Esperanto Indekso : Historio de Esperanto
de Adam Zakrzewski
I-a Epoko


„Multaj el vi konas la historion de lastaj jaroj de la Esperantismo, kiam longe dormintaj semoj komencis doni trunketojn, sed tre malmultaj konas la historio de la unuaj dek jaroj, kiu konsistis en senfina, ŝajne tute sensukcesa semado”… — diris Zamenhof en sia Cambridge’a parolado.

„La Komenco de nia afero estas kovrita de densaj nebuloj. Hodiaŭ novaj anoj estas akiritaj per metodaj kursoj, per detalaj lernolibroj; ili perfektiĝas per riĉa literaturo. Sed kiel esperantiĝis unuaj apostoloj?”… — demandis Otto Simon en „Lingvo Internacia”.

„Oni facile sukcesas fari el mil Esperantistoj du aŭ tri milojn, sed estis miraklo fari el unu Esperantisto du, el du — tri“… — diris iam Th. Cart.

Detala priskribo de la unua epoko de Esperanta historio trovas en tiuj-ĉi vortoj sufiĉan, mi pensas, bazon. Ĝi respondas verŝajne al deziroj de multaj niaj samideanoj. Mi rimarkos ankoraŭ, ke la materialoj por tiu unua epoko fariĝas de tago al tago pli raraj: estus do nepardoneble plene ilin ne eluzi. Mi konfesas, ke mi multfoje eĉ detenis min de priskribo ankoraŭ pli detala, pli elĉerpanta materialojn kaj montranta tiel mirindan kontinuecon en la disvoviĝado de Esperanto, malgraŭ tiom da kritikaj momentoj en ĝia mallonga vivo. Naskiĝas nevole pripenso, ĉu tio ne estas pruvo de vera genieco de la elpensaĵo!

Kontraŭe, la dua parto de tui ĉi laboro estas jam preskaŭ nur seka kroniko de plej gravaj faktoj, nur skijo por estonta laboro. La aŭtoro petas senkulpigi lin, se iaj meritaj nomoj estas nevole forgesitaj. Li ankaŭ antaŭvidas alian, plene merititan riproĉon: mankas ĉapitro pri historio de Esperanto en apartaj landoj. Sed tio estis tasko neebla en konkursaj kondiĉoj sen helpo de multlandaj kunlaborantoj, ĉar ni ne forgesu, ke

nun en Esperantujo la suno neniam subiras!


Varsovio, Junio 1911.