Homa doloro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Homa doloro (1905)
de Felikso Zamenhof

HOMA DOLORO




POEMO

originale verkita de

FEZ


Homa doloro - kovrila bildo.svg


PARIS

PRESA ESPERANTISTA SOCIETO

33, RUE LACÉPÈDE


1905



Al la estonta Kongreso en Boulogne-sur-Mer

dediĉas

Aŭtoro



I


En ĉambreto sub alta tegmento
Loĝas ia malriĉa kaj pia,
En konstanta zorgado, turmento,
Laborema grupet’ familia.
Patro kudras, patrin’ — lavistino,
Filo iras «saĝiĝi» lernejon,
Gajigilo — la juna filino,
Juna floro — foriris tombejon.
Juljan’ lernas fervore, obstine,
Kaj lin nepra instigas deziro:
Fini laŭde lernejon kaj fine —
— Kuracisto!… ha, reva akiro!…
— Ni ne loĝos jam sub la tegmento
En konstanta malsato, doloro —
Kiam venos la ĉarma momento,
Kiam fine mi estos doktoro.
— Mi ne flikos, revadis la patro,
En la kaĝo pro dunga la pago —
Min amuzos vespere teatro,
Kaj mi dormos, promenos je l’tago…
— Per lavado mi ne turmentiĝos,
Revis dolĉe maljuna patrino, —
Vi sendube tre riĉe edziĝos
Kaj la nepojn lulados — avino…
Venis tempo benita — Juljano
Finis laŭde lernejon feliĉa.
Kiel tamen la subtegmentano
Plu daŭrigos — sen mono, malriĉa?
Dum lin premas kruela sufero
Subtegmenton eniras poŝtisto —

Ia mona surpriza letero
«Por Juljano, la gimnaziisto»…
«Prenu helpon, junulo bonmora,
Lernu ĉiam fervore Juljano,
Estu ĉiam por homoj favora,
Kaj honesta, utila regnano…»
Ree lernas Juljan’, diligente,
Lin la sankta flamigas nun sento:
Ŝuldon sian redoni procente
Ĵuris juna, malriĉa studento.
Jen la sonĝo jam efektiviĝis:
Li ricevis diplomon honoran.
La plenumo de l’ĵur’ proksimiĝis —
Li praktikon komencis doktoran.
Ni forlasu sinjoron Juljanon
Kun malriĉa la tri’ familia,
Tiun rondon la subtegmentanan,
Kaj min sekvu al flanko alia.

II


En salonoj de riĉa noblulo
Granda estas hodiaŭ soleno —
Lukse festas la patro riĉulo
Nomotagon de sia Heleno.
Servantaro rapidas bruante,
Salutante la gastojn humile,
La magnato la pordon konstante
Rerigardas sen ĉes’ maltrankvile.
Gastoj venis en plena kunveno,
En pokaloj jam ŝaŭmas la vino,
Mankas sole kaprica Heleno —

La belega de l’fest’ heroino.
Patro tondras, la servantinaro
Kuras, serĉas kaj vokas fraŭlinon,
Murmuretas signife l’gastaro
Kaj kondamnas la kapriculinon.
Patro tondras, malbenas la mondon,
Vane gastojn amuzi li penis,
Servantaro alportas respondon:
— Ŝi el urbo ĝis nun ne revenis.
Fine diris Mari’ vartistino:
— Ŝi el domo vespere foriris,
Ĉar la tagon de l’nomo fraŭlino
Utiligi — alie deziris.
Kial ŝi do sen gard’, senpermese —
Ekkriegis magnato kolere —
Malagrablajn surprizojn senĉese
Al mi faras je l’tag’ kaj vespere?…
— Mia bona Helen’ — dorlotino —
Diris larme maljuna Mario —
Estas inda infan’ de l’patrino,
Ho, benadu kaj gardu ŝin Dio!…
— Malbenita, ho, estu l’riĉeco,
Kiun mi de la sort’ ekposedis!
Malbenita centfoje — la eco,
Kiun ŝi de l’patrino heredis!…
La patrino la saman kutimon
Havis ĉiam por tiu bastardo,
Kompateman ŝi havis animon,
Tien ankaŭ iradis sen gardo.
Mi ne estas ja mem sen animo,
Ne forgesas ja mi malriĉulojn,
Sed ne ĵetas mi monon sen limo
Kaj ferminte prudenton, okulojn!…

Kial do la mortinta patrino
La bubinon kun si kuntrenadis?
Ha, en bona lernejo filino
La strangaĵojn kapable lernadis!…
En salonoj jam lum’ estingiĝis,
Patro sorton riĉulan malbenis,
La gastaro jam hejmen foriĝis,
Kaj Heleno ankoraŭ ne venis.
Servantaron en urbon elsendis
La riĉul’ maltrankvila sincere,
Kaj la signon li vane atendis:
Tri ekkrakojn de l’vip’ el ekstere.
Fine antaŭ dekdua la horo
Tri vipkrakoj disŝiris l’aeron…
Kaj jen premas ŝin patro al koro,
Forgesinte l’antaŭan koleron…
Nun deiru ni mondon mizeran,
Kie l’suno malofta gast’ estas,
En kelmondon sufokan, subteran,
Kie ĉio — doloron atestas.

III


— Ho, ne timu, kaj sen abomeno,
Kapon iom defleksu, sinjoro…
Jen kulisoj de la vivosceno
Kun surskribo — «La homa doloro».
Nun rigardu atente… jen kuŝas
Maljunulo malsana sur tero.
Lin ja morto tombejon enpuŝas,
Tamen lin ne forlasas espero:
— La doktoro, la patr’ nia bona

Veni ree al mi donis vorton,
Kaj sendube la vivo ĉifona
Ne foriĝos kaj venkos la morton.
Ĝuste venas la «patro» — doktoro,
Ĉirkaŭita de malriĉeguloj.
Ĉiu lin kun sincera adoro
Salutadas per gajaj okuloj.
— Bonan tagon amikoj kelanoj,
Dank’ al Dio en sano, gajeco?
Korsaluton por vi tegmentanoj,
Rememoro de la infaneco!…
Nun, vi, avo?… ho, kora gratulo! —
Ĝoju — venkis ni fine malsanon!…
Ĉifonulo kun larm’ en okulo
Flame kisas la «patron» en manon.
— Bone, bone… Morgaŭan la tagon
Vi pasigu ankoraŭ en lito . . .
Ha… ne provu al mi doni pagon
Por ne mia — por Dia merito.
............
Jen patrino… ŝi super lulilo
Bruston donas al sia infano.
Sed sekiĝis patrina nutrilo
De malsato kaj daŭra malsano.
Jen subite la pord’ de la kelo
Tute larĝe kun bru’ malfermiĝas.
Ia juna fraŭlin’ — aŭ anĝelo —
Al virino rapide aliĝas.
Ĉirkaŭita de ĉifonularo,
Panon, monon ŝi donas kaj vinon,
Kaj rapide kun la sekvantaro
Ŝi forlasas la kelon, virinon —
— Plu amikoj, min sekvu senbrue,

Kontentigu hodiaŭ ni ĉiun,
Rapidiĝu — jam estas malfrue —
Ni hodiaŭ forgesu neniun.
Kaj forkuris ŝi, multebenata
De kelanoj kaj subtegmentanoj,
La anĝelo-zorgant’ diigata
De la patroj, patrinoj, infanoj…
Nun leganto, sufiĉe por nune?
Ni forlasu la mondon teruran,
Ekfreŝiĝu kaj iru ni kune
Ree — l’mondon pli luman, pli puran.

IV


Post la nokta, skandala la sceno
La magnato paŝegas kolere,
Kaj por sia senbrida Heleno
Li riproĉojn pretigas severe.
— Mi… mi diros, ke ŝia obstino
Kaj la stranga mor’ ŝia — troiĝas,
Kaj por patro maljuna en fino
Ĝi jam tute neelportebliĝas!
Mi… mi faros riproĉon, skandalon!…
Ŝi detruas plej belajn la revojn! —
Ŝi mokigis hieraŭ la balon,
Ŝi filinajn forgesas la devojn!…
Murmuregus magnato sen fino,
Pretiĝante al tiu ĉi «sceno»,
Se la ĉambron — la krimuletino,
Ne enirus — la peka Heleno.
— Vi malbona, senkora infano!
Vi ĉagrenas min, patron, konstante

Pro la fremda mizera kelano
Min, la solan, en dom’ forlasante!…
— Kara patro, forlasu koleron
Kaj severan mienon, domaĝon,
Ankaŭ kaŝu vi la malesperon,
Kaj min kisu trifoje vizaĝon.
— Jam dek-naŭa finiĝis ja jaro!
Videbligas ja sian favoron,
Glora princo, la riĉa najbaro —
Vian manon li petas kaj koron!
— Princon tiun, patreto, rifuzu,
Kaj ne ĝemu li vane, envie —
Sian monon, titolon li uzu
Por alia fraŭlino — alie.
Mi por mi mem elektos amaton…
Sed hodiaŭ ni ŝanĝu la temon.
Mi hodiaŭ ne iros la straton,
Ĉar… kapturnon mi sentas kaj tremon.
Nun pro ŝia tre stranga mieno —
Jen ruĝiĝis ŝi, jen ŝi paliĝis —
Pro l’suspekta humor’ de Heleno
Patro multe ekmaltrankviliĝis.
Li alvokis doktorojn sciulojn —
— Sen espero! — li aŭdas respondon.
Li malbenas sin mem, ĉifonulojn,
La tegmentojn kaj tutan kelmondon.
— Malbenita, ho, estu l’riĉeco,
Kiun mi de la sort’ ekposedis!
Malbenita, ho, estu — la eco,
Kiun ŝi de l'patrino heredis!…

V


En mizera, subtera kelmondo
Granda estas hodiaŭ ĉagreno:
Konsiliĝas en unu grandrondo
Ĉifonuloj kun zorga mieno.
Kio tamen fariĝis ĉe ili,
Kia granda minacas danĝero?
Ĉiu venis pripensi, konsili —
Ion saĝan en «ekstra afero».
Sed anstataŭ diveni sen celo
Kontentigu ni nian scivolon,
Kaj aŭskultu — jen oni en kelo
Havas ian disputon, parolon.
— Ho, ekaŭdu potenca nin Dio!
Ne forlasu Vi nin ĉifonulojn! —
Ploras, preĝas virin’ laŭte ia,
Al ĉielo levinte okulojn.
— Nia bona anĝelo-zorganta —
Malesperas virino alia —
Kuŝas tie malsana, mortanta,
Ho, sen savo!… espero nenia!…
— Min aŭskultu, amikoj, kaj sciu —
Ekkriegis maljuna saĝulo —
Ke sanigos fraŭlinon neniu,
Sole nia doktoro spertulo!…
Malespero ja estas sensenca,
Ankaŭ estas sen frukt’ nia ploro!
Ekpreĝinte al Dio potenca
Tuj ni iru al nia doktoro!…
— Bona penso! esper’ bona, bravo!!
Sed rapide por ke ŝi ne mortu!
Li tuj iru al ŝi kaj kun savo

Li saluton de ni tien portu.
Kaj ekpreĝis la pia frataro,
Tre potenca en tiu ĉi ploro,
Kaj forkuris la ĉifonularo
Kun espero al «sia» doktoro.

VI


En mezurba partera dometo
Loĝas nia konata doktoro.
Kiel iam — en unu ĉambreto,
Kiel iam — en zorgo, laboro.
Jam ne lavas patrino tolaĵon —
Ŝin de l’mondo forprenis malsano.
Jam ne kudras la patro flikaĵon —
Li «laboras» por filo Juljano.
Pli favoris la sorto la patron —
Li ne flikas por dunga la pago —
Je l’vespere li iras teatron,
Promenadas aŭ dormas je l’tago.
Vane revis patrin’ dolĉe iam,
Vane ĝojis patrina la koro —
Ne edziĝis kaj eble neniam
La malriĉa edziĝos doktoro.
Jen ripozas li enpensigite
Pri diversaj strangaĵoj de l’sorto.
Malagrable lin vekas subite
Iaj voĉoj kaj bru’ sur la korto.
Baldaŭ ĉambron enkuris bruante
Kelkaj liaj konataj kelanoj,
Kaj sen ordo, apenaŭ spirante
Ekklarigas svigante per manoj.

— Patro nia! doktoro-savanta!
Iru — granda minacas danĝero!…
Kuŝas tie malsana, mortanta
Nia bona fraŭlin’ — sen espero!…
— Ŝi?… ekkriis li preskaŭ en sveno —
Tiu via anĝelo bonfara?…
Kaj jen kuras li jam al Heleno,
Li kun lia ĉifonsekvantaro…

VII


En la domo de l’nobla riĉulo
Granda estas tumulto, ĉagreno.
Ploras patro, maljuna grizulo,
Sen espero deliras Heleno.
Ploras ĉiu fidela domano,
Ploras, svenas Mari’ vartistino,
Sole ridas ŝi mem — la malsana,
Ridas sole — deliras fraŭlino.
— Bonan tagon amikoj, ne bruu!…
Malrapide!… ha… ha… manĝegulo…
Jen vi prenu kukaĵon kaj ĝuu…
Ne malĝoju, malriĉa blindulo!…
Nun, amikoj, rapide, senbrue…
Ha!… jen venas kelana doktoro…
Bedaŭrinde… jam estas malfrue…
Jes… adiaŭ… ĝis morgaŭ sinjoro…
Kaj deliras ŝi tiel konstante,
Malesperas la patro grizulo —
Li dek tagojn ne dormis viglante
Ĉe la lito kun garda okulo.
Dum ŝi tiel babilas sen ordo,

Ŝi, signita de ilo de l’morto,
Malfermiĝas subite la pordo,
Iaj homoj eniras per forto.
— Senkulpigu, sinjoro bonfara,
Ke mi venas sen via alvoko —
Mi pro tiu ĉi ĉifonularo
Ekaperis en tiu ĉi loko.
Via bona filino, sinjoro,
Al mi estas sufiĉe konata —
Por kelanoj mi estas doktoro,
Ŝi — ilia zorgant’ adorata.
Ho, permesu, sinjoro, ekprovi
Miajn fortojn kaj kelkan spertecon —
Eble Dio permesos eltrovi
De la savo eĉ ian eblecon.
— Vane, vane vi provos, doktoro! —
Sen espero!… Vi faros nenion!…
— Ne blasfemu! — en ĉia doloro,
Homoj pekaj, esperu ni Dion!
— Restu, se vi por via sperteco
Plej malgrandan eĉ havas esperon,
Kaj se ia nur restis ebleco,
Ho, forigu de ŝi la danĝeron!
Juljan’ restis. Ekvenkis scienco —
Baldaŭ estis Heleno savita…
— Kion volus vi pro rekompenco? —
Ŝi Juljanon demandis larmita. —
Jen rakontis li pri la sufera
Sia vivo, pri la infaneco,
Pri la mona surpriza letero
Kaj pri l’ĵuro sen plenumebleco.
— Ho, se konus mi tiun fremdulon —
Ekkriegis flamege Juljano —

Kiu zorgis malriĉan junulon,
Kiu pruntis al mi — tegmentano!…
— Vi jam ŝuldon procente redonis
A! — filino de via zorginto…
— Pruntdoninton tre bone mi konis…
Kiu?…
— Mia… patrino mortinta.
— Ho, benita centfoje la moro
Kiun havis mortinta patrino!
Multbenita, ho, estu — la horo,
Kiam venis mi — al la filino!…
............
En salonoj de l’nobla riĉulo
Granda estas hodiaŭ soleno —
Lukse festas la patro grizulo
Edziĝfeston de sia Heleno.
Ĝojas, dancas fervore gastaro,
En pokaloj ŝaŭmegas ĉampano.
Ĝojas ankaŭ la ĉifonularo —
— Vivu vivu, Heleno, Juljano!!…
Patro ĝojas kaj donis la vorton
De nun zorgi malriĉegularon,
Plibonigi ilian la sorton —
Por ĝojigi la junan edzparon…
Kaj mi estis en tiu festeno
Kaj mi trinkis kun gaja gastaro —
— Vivu, vivu Juljano, Heleno
Pro la savo de l’mondo-homaro!…

Varsovio, 22 Marto 1905.