Hop-Rano

El Vikifontaro


Hop-Rano
laŭ Edgar Allan Poe

Neniam mi konis personon kiu havis pli da vivemo kaj da ŝercemo ol ĉi tiu brava reĝo. Li vivis nur por farsoj. Rakonti bonan historion burleskan, kaj ĝin lerte rakonti, tio estis plej certa vojo por atingi lian favoron. Tial liaj sep ministroj estis ĉiuj eminentaj pro siaj burleskaj talentoj. Ili ĉiuj estis konstruitaj laŭ la reĝa modelo — vasta korpo, graso, neimitebla kapablo por farsado. Ĉu homoj grasiĝas per la farso, aŭ ĉu la graso havas en si ion farsigan, ĝi estas problemo, kiun mi neniam povis solvi; tamen estas certe, ke malgrasa farsulo povas nomiĝi „malofta birdo sur la tero“.

Pri la delikataĵoj, nuancoj spritaj, la reĝo tre malmulte zorgis. Speciale li admiris larĝon en la farso. Delikateco lin enuigis. Li preferus Rabelais’an Gargantuon pli ol Voltair’an Zadigon. Krome, farsoj agaj satigis lian guston pli ol ŝercoj parolaj.

En epoko de ĉi tiu historio profesiaj burleskuloj ne ankoraŭ foriĝis el la modo kortega. Kelkaj grandaj regnoj kontinentaj havis ankoraŭ siajn bufonojn;[1] ili estis mizeruloj multekoloraj, ornamitaj de ĉapoj kun sonoriletoj, devigataj esti ĉiam pretaj tuj havigi bonajn spritajn vortojn kompense je pecetoj, kiuj faladis de la reĝa tablo.

Nia reĝo nature havis sian bufonon. Lia valoro estis triobla en okuloj de la reĝo, ĉar li estis samtempe profesia bufono, nano kaj lamulo. Tiuepoke nanoj estis en kortegoj same oftaj kiel bufonoj, sed en naŭdeknaŭ okazoj el la cent, la bufonoj estis grasaj, rondaj, masivaj, dum nia reĝo estis fiera posedi en Hop-Rano — ĝi estis nomo de la bufono — trioblan trezoron en unu sola persono.

Mi opinias, ke la nomo Hoprano ne estis tiu kiun li ricevis de siaj baptogepatroj, sed ke ĝi estis al li aljuĝita per unuanima kunsento de la sep ministroj, kaŭze de lia nepovo piediri kiel piediras la homoj. Fakte, Hoprano povis sin movi nur en iaspeca interjekcia iro, io meza inter salto kaj tordiĝo, — irmaniero kiu estis por la reĝo ĉiama amuzigo kaj, nature, ĉiama plezuro; ĉar, malgraŭ la elstaranta ventro kaj la denaska ŝveleco de la kapo, la reĝo estis por siaj korteganoj tre bela viro.

Tamen, kvankam Hoprano, dank’ al distordeco de siaj kruroj, nur tre pene povis moviĝi sur vojo aŭ sur pargeto, mirinda muskolpovego kiun la naturo donacis al liaj brakoj, kvazaŭ por kompensi neperfekton de liaj subaj membroj lin kapabligis fari neordinare lertajn movagojn, kiam temis pri arboj, kordoj kaj ajnaj grimpeblaĵoj. En tiaj ekzercadoj li aspektis pli kiel sciuro aŭ simieto, ol ranego.

Mi ne scias diri precize de kiu lando deveniĝis Hoprano. Li venis sendube de iu barbara regiono, pri kiu neniu aŭdis, regiono tre malproksima de la reĝa kortego. Li kaj unu knabino malpli nana (ol li), sed mirinde bele korpproporcia kaj lertega danculino, estis ambaŭ forrabitaj el iliaj hejmoj malproksimaj kaj alsenditaj donace al la reĝo de lia venkinta generalo.

En tiaspecaj cirkonstancoj estis nenio miriga ke amika intimeco rezultiĝis inter la du etaj kaptitoj. Hoprano, kiu multe farsadis sed ne estis populara, ne povis fari grandajn servojn al Tripeto, la nanino; sed ŝi, pro sia gracio kaj delikata belo, estis de ĉiuj admirata kaj dorlotata; ŝi do havis influon kaj ĉiam laŭ okazo uzis ĝin por bono de sia kara Hoprano.

Unufoje la reĝo decidis aranĝi solenan maskobalon, kaj tiuokaze la talentoj de Hoprano kaj Tripeto estis utiluzotaj. La nano estis tiomege elpensema pri dekoracio, novaj tipoj, alivestado por maskaradoj, ke ŝajne nenio estis farebla sen lia kunlaboro.

Nokto difinita por la festeno proksimiĝis. Luksega salono estis aranĝita, sub okulo de Tripeto, kun tuta ebla belpeno celanta brilon de l’ maskarado. La tuta kortego febre atendis la komencon. Ĉiuj jam delonge fiksis siajn rolojn kaj preparis siajn kostumojn, nur la reĝo kaj la sep ministroj estis sendecidaj. Kial ili hezitis, mi tion ne scias. Eble tio ankaŭ estis farsmaniero. Pli verŝajne estis por ili malfacile kapti iun ideon, kaŭze de ilia dikeco! Ĉiel, la tempo kuris, kaj ili devis alvoki la du genanojn.

Kiam Tripeto kaj Hoprano obee venis, ili trovis la reĝon majeste trinkanta la vinon kun la sep membroj de sia konsilejo. La monarko estis okulvideble en tre aĉa humoro. Li sciis, ke Hoprano evitas vinon, ĉar ĝi lin frenezigas kaj suferigas. Sed la reĝo ŝatis siajn farsojn kaj plezure drinkigadis Hopranon.

— Venu ĉi tien, diris la reĝo al li, ĵus post kiam la nanoj eniris, — englutu por mi ĉi-pokalon je la sano de ciaj forestantaj amikoj, kaj montru al ni cian imagopovon. Ni bezonas la tipojn, la karakterojn, mia kara! — ion novan, neordinaran. Ni estas lacaj de la eterna unutono. Nu, trinku ci! — la vino flamigos cian genion!

Hoprano penis respondi al la reĝo per kutima belvorto, sed ĝi estis super lia forto. Ĝuste la tago estis datreveno de lia naskiĝo, kaj la ordono trinki je la sano de forestantaj amikoj igis larmojn ŝpruci el la okuloj. Kelkaj maldolĉaj gutoj falis en la pokalon kiun li humile akceptis de la tirana mano.

— Ha, ha, ha! — blekis la reĝo, dum la nano trinkis la pokalon kun abomeno, — vidu kion povas fari unu glaso da bona vino! He! ciaj okuloj jam brilas!

Mizera knabo! Liaj larĝaj okuloj fajregis pli ol brilis, ĉar efiko de la vino sur lian cerbeton estis potenca kaj tuja. Li metis nerve la pokalon sur la tablon, kaj lia fiksa, iom freneza rigardo promenis sur la sidantaro.

Eh nun, al la laboro! — diris la unua ministro, tre dika homo.

— Jes, — diris la reĝo, — ni faru! Hoprano, donu al ni cian helpon. Tipojn, mia bela knabo, karakterojn! ni bezonas karakteron! — ni ĉiuj ĝin bezonas! — ha, ha, ha!

Kaj ĉar temis certe pri la belvorto, ili ĉiuj sep faris ĥoron kun la rido reĝa. Hoprano ankaŭ ridetis, malforte, distrece, acidece.

— Nu, nu! — diris la reĝo senpacienca, — ĉu ci nenion trovis?

— Mi penas trovi ion novan, — respondis la nano kvazaŭ senkonscia pro la vino.

— Ci penas! — kriis kruele la tirano. — Kion ci komprenas sub tiu vorto? Ci penas? Ah, mi scias. Al ci estas necesa ankoraŭ da vino! Prenu! Englutu ĝin! — kaj li aletendis duan pokalon tutplenan da vino. La nano senspira hezitis.

Trinku, mi diras! — kriegis la monstro, — alie mi… per diablo!…

La nano ŝanceliĝis. La reĝo iĝis purpura pro kolerego. La korteganoj kruele ridetis. Tripeto, pala kiel kadavro, antaŭenpaŝis ĝis la seĝo monarka, kaj genufleksinta petegis lin indulgi ŝian amikon.

La tirano unue ŝin rigardis silente, videble miregita pro tia aŭdaco, sed subite, sen iu vorto, li furioze forpuŝis ŝin malproksimen de si, kaj ĵetegis en ŝian vizaĝon la enhavon de la plenplena pokalo.

La kompatinda etulino releviĝis humilega kaj senmoviĝis sur sia antaŭa loko, kun okuloj plenaj je vino kaj larmoj.

Duonminute regis morta silento, dum kiu estus aŭdebla falanta folio aŭ fluganta muŝo. La silento rompiĝis per ia surda grincado, raŭka, daŭra, kiu ŝajnis aperi samtempe el ĉiuj anguloj de la ĉambro.

Kial, — kial, — kial ci faras… ĉi-bruon. — demandis furioza reĝo, sin klinante al la nano, kiu fikse rigardis la tiranon, kaj simple ekkriis:

— Mi? — Mi? Ĉu mi povas tiel brui? — La sono venas el ekstere, — rimarkis unu kortegano, — verŝajne ĝi estas papago ĉe la fenestro, kiu akrigas sian bekon sur la stangoj de la kaĝo. — Estas vera, — diris la reĝo kvazaŭ trankvilita de tiu ideo, — sed mi ĵurus per mia honoro, ke ĝi estis dentoj de ĉi-mizerulo.

Nun, la nano ekridadis (la reĝo estis tro farsulo por ion kontraŭdiri pri la rido kia ajn), kaj vidigis larĝan potencan timigan dentaron. Ankoraŭ pli, li deklaris sin kapabla kaj preta trinki kiom oni volos da vino. La monarko paciĝis, la nano absorbis novan dozegon, kaj tuj eniris entuziasme en la planon de la maskarado.

— Mi ne povas klarigi, — komencis li trankvile, kvazaŭ li neniam en sia vivo drinkis, — kiel en mi efektiviĝis ĉeno da ideoj, sed tuj post kiam Via Reĝa Moŝto frapis la etulinon kaj ŝin vinkovris, ĝuste kiam la papago strange sonis ekstere, al mi venis en la memoron mirinda amuzo, unu el ludoj en mia patrolando, tute nova ĉi tie. Bedaŭrinde por ĝi necesas aro da ok personoj, sed…

— Eh, ni precize estas ok! — ekkriis ridanta reĝo, kontenta pro sia elpenso, — ĝuste ok! — mi kaj la sepo da ministroj. Ni aŭdu! Kia estas la amuzo?

— Nialande, — diris la nano, — oni nomas ĝin La Ok orangutantgoj kunĉenitaj, ĝi estas vere ĉarma ludo, kiam ĝi estas bone aranĝita.

Ni ĝin aranĝos, — diris la reĝo, levante kaj remallevante palpebrojn. — Belego de l’ ludo, — daŭris la nano — konsistas en timego kiun ĝi kaŭzas al la virinoj.

— Bonege! — muĝis ĥore la monarko kaj la sepo.

Ĝi estas mi kiu vin alivestos en orangutangojn, — daŭris la nano; — fidu min pri tio. La simileco estos tiom frapanta, ke ĉiuj maskoj vin kredos veraj bestoj, kaj nature ili ĉiuj estos terure miregitaj.

— Oh! ĝi estos ravega! — ekkriis la reĝo. — Hoprano! mi faros el ci la homon, se la afero sukcesos!

— Ĉenoj havos celon, daŭris la nano, pliigi la malordon kaj tumulton per sia tintado. Krom tio ili komprenigos, ke la orangutangoj forkuris de siaj gardistoj. Via Reĝa Moŝto ne povas al Si imagi kiomegan efikon elvokos, en la balo, la ok bestoj kunĉenitaj, kiujn la plimulto de l’ rigardantoj kredas verajn bestojn. Kaj tiuj bestoj kurigos kaj persekutos, kun sovaĝaj blekegoj, la homamason maskitan, la belvestitajn virojn, la koketornamitajn inojn. La kontrasta vidaĵo estos senegala.

Tiel estos! — proklamis la reĝo, kaj li fermis la kunsidon plejrapide, ĉar jam malfruiĝis, por realigi la planon de Hoprano.

*

Post unu horo ĉio estis preta. Hoprano vestigis la reĝon kaj la sepon en mallarĝaj trikotaj ĉemizoj kaj kalsonoj. Poste, li ordonis, ke la servistoj ŝmiru la okon je gudro. En tiu fazo de l’ operacio iu el la bando ŝmirita sugestis ideon de plumoj: sed ĝi estis tuj malakceptita de la nano, kiu baldaŭ konvinkigis la okon, ke la hararo de orangutango estos plejbone similita per fibroj de kanabo. Tial oni metis sur la gudron de ĉiu bestulo dikan tavolon da griza vilhara kanaba fibraĵo. Fine oni alportis longan ĉenon. Unue ĝi estis volvefiksita ĉirkaŭ talio de l’ reĝo, poste ĉirkaŭ ĉiu el la sepo. La lasta estis fiksita al la reĝo, tiamaniere formiĝis la rondo. Resto de la ĉeno estis pasigita diametre, tra la rondo, kaj ĉio estis zorge kaj fortike kunfiksita.

Granda salono, kiu devis enhavi la balon, estis ronda ĉambrego, tre alta, ricevanta sunlumon el la vitra plafono. Nokte ĝi estis lumita per granda lustro, pendanta sur unu ĉeno, blokefiksita sur ĉasio, laŭvole levebla aŭ mallevebla. Sed por ĉi nokto oni forigis la lustron, kiu povus difekti la robojn per gutanta vakso, kaj oni lumigis ĉirkaŭe, sur la muroj, kvindek kandelabrojn kaj torĉojn. La dekoro estis aranĝita sub gvidado de Tripeto.

La ok orangutangoj, obeante konsilon de Hoprano, pacience atendis, ĝis la salono estu tute plena de maskoj, tio estis ĝis la nokta mezo. Apenaŭ horloĝo ĉesis sonorofrapi, kiam ili enkuris, aŭ, pliĝuste, ili enrulis kiel unu maso en la salonon, trenante tiujn kiuj faletis pro ĉena embaraso.

La sensacio inter la maskoj estis grandega kaj la reĝa koro pleniĝis je ĝojo. Kiel la nano antaŭdiris, la plimulto kredis, ke ĉi-estaĵoj sovaĝmienaj estis veraj simiegoj, se ne precize orangutangoj. Multaj virinoj svenis pro la timego, kaj se la reĝo ne ordonus antaŭe absolutan foreston de ĉiuspecaj armiloj, li kaj lia bando povus pagi per sia sango la ŝercon. Unuvorte, ĝi estis ĝenerala forkuro al la pordoj.... fermitaj laŭ antaŭa reĝa ordono, ĵus post la eniro de la bando.

Dum la tumulto estis en sia plejo, kaj dum ĉiu pensis nur pri sia propra savo, oni povus rimarki, ke la lustra ĉeno, kiu antaŭe estis forlevita, nun iom post iom malleviĝis, kun sia hokego ĉe la fino.

Post kelkaj momentoj la oko ĝisruliĝis centron de la salono kaj troviĝis ĝuste sub la lustra hokego, eĉ ĝin tuŝis plurfoje. La nano, kiu senhalte sekvis la bestulojn, profitis taŭgan momenton, eksaltis al la ĉeno kaj kroĉis ĝin kun la hokego. Movata kvazaŭ per nevidebla forto, la ĉeno iom supreniĝis kaj devigis la orangutangojn kungrupiĝi kaj senmoviĝi sur la mallarĝa loko.

La maskoj, iom rekuraĝitaj, formis ĉirkaŭ la bestuloj rondon kaj kompreninte la farson, ekeksplodis en granda rido kaj gajaj krioj.... Subite, la nano aŭdigis akran fajfon kaj la ĉeno ankoraŭ supreniĝis kun la oko… kiu nun pendis en la aero kiel senforma stranga beraro svarmanta… Pro mirego la maskitaro senmoviĝis kaj ekregis profunda silento, kiu finiĝis per surda grincado.... ĝi estis el la dentoj de l’ nano, kiu torĉo en la mano, montris siajn akrajn dentojn kaj ŝaŭmis pro freneza kolerego.

— Ni vidu kiuj ili estas! — per raŭka voĉo ekkriis la furioza nano fiksante siajn brilegajn okulojn sur la reĝo kaj sep ministroj kiuj baraktis en la aero kaj siajn blekegojn ŝanĝis en insultoj kaj teruraj minacoj. Cetere, ili ĉiuj estis ebriaj kaj ne tro sentis sian neordinaran situacion.

— Ah! ah! — daŭris la nano, — ah! ah! mi komencas vidi kiuj ili estas ĉi tiuj estuloj!

Sub preteksto plibone rigardi la reĝon, la nano proksimigis al lia kanaba hararo la torĉon kiun li havis en la mano. La kanabo ekflamis, la gudro avidece ekfajriĝis… kaj superhoma kriegaro miksiĝis kun ruĝaj flamlangoj kaj nigraj fumfluoj. En unu minuto la ok orangutangoj aliformiĝis en la fajregan mason gutantan je brulega gudro, malhome hurlantan pro neeldirebla turmentego, preskaŭ kaŝata de la flamo, fumo kaj fajro… La nano kiu grimpis kornicon atendis ĝis la ĝemegoj finiĝis, tiam en la morta silento li histerie ekkriis:

— Mi vidas kiaspecaj estas ĉi-maskitoj. Mi vidas grandan reĝon kaj sep ministrojn… Reĝon kiu senhonte frapis delikatan knabinon kaj ministrojn kiuj ridis pro tio. Kaj mi estas nur Hoprano, la bufono — kaj ĝi estas mia lasta farso! Tiumomente la nano malaperis tra la aerfenestro, lasinte silentan publikon kun ok haladzaj terure senformaj, karbonitaj kadavroj.



Piednotoj[redakti]

  1. bufono, kvazaŭ freneza amuzisto palaca.