Horaĉo Serĉer faras revolucion

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Horaĉo Serĉer faras revolucion

— I. Lejzerowicz —

Horaĉon Serĉer mi ne vidis jam dum multaj monatoj. Li malaperis kiel ŝtono en la akvo. Mi estis jam grave malrankvila pro li. Ne miru: Serĉer, kiel vi scias, estas ja impulsiva karaktero, kaj Dio scias, kian aventuron li ie havis kaj kio kun li fariĝis?! Sed fine antau kelkaj tagoj mi trovis lin. Li sidis, kiel kutime, en parko, dronante en siaj profundaj pensoj.
Kie vi estis, kara Horaĉo, dum tiel longa tempo?
— Prefere ne demandu. Mi ne respondos al vi.
— Kial?
— Mi estis en eksterlando. Kaj ekslerlando havas ĉiam ion komunan kun politiko. Kaj pri politiko honestaj esperantistoj ne parolas. Oni min kondamnos ke mi faras »terurpropagandon«.
— Kaj kion vi faris en eksterlando?
— Mi tie studas la metodon, kiel fari revolucion. Vi scias ja, ke mi preparas renverson en nia movado.
— Serĉer, vi ŝercas?
— Ne, mi nur serĉas. Mi serĉas la vojon, kiel fine sanigi nian movadon. Gangreno ĝin konsumas. La internaj malpacoj disŝiras ĝin…
Kaj energie eksaltinte de sia loko, li etendis sian dekstran manon kaj poze, emfaze ekkriis:
— Mi savos nian movadon! Mi sanigos ĝin! Mi faros ordon! Disciplino estas necesa, ĉu vi komprenas? Diktatoron ni bezonas en nia movado! For la enuigan tedan malutilan idealismon! La nuna tempo postulas fortan pugnon! Ni devas fari revolucion!
Mi time paliĝis de tiuj vortoj kaj angore ekrigardis en la okulojn de Serĉer. Ili flame fascinis kaj ŝprucis kolerajn fajrerojn. »Trankviliĝu, kara Horaĉo«, mi diris al li.
— Ni deas frakasi tiun butermolan aferon! — li abrupte interrompis, ni devas fari revolucion!
— Bone! Bone! — mi komencis kvietigi lin — ni faros la revolucion, sed trankviliĝu antaŭe. Tia iritiĝo povas ja tre malutili vin. Sidiĝu kaj klarigu al mi detale, kion vi pensas kaj celas?
Li sidiĝis, forte profunde ekspiris, kaj post kelkmomenta silento li ekparolis.
— Rasa pureco! Rasa ĉasteco! Tio estas la plej alta idealo, tio estas la plej fidinda garantio pri sukceso. Elŝiri la malutilajn urtikojn kaj herbaĉojn, venenantajn nian movadon! La verdeco de nia raso devas esti flegata tutplene. Senkompate forigi ĉiujn, kiuj enportas fremdajn elementojn en nian movadon. Iu enkondukas novan vorton? Enkarcerigi lin! Iu uzas la »io«-sufikson? Elĵeti lin el la movado! Iu batalas por nova, demokratia parlamenta organizo? Mortigi lin, al diablo, kiel hundon mortigi lin! Demokratecon ili volas, parlamentecon ili deziras, tiuj knabaĉoj!? Disciplinon ili tenu, senhontaj arogantoj!
— Kion vi parolas Serĉer? — mi interrompis.
— Ne malhelpu! Vi ankaŭ ne estas purrasa verdulo! Vi infektas aliajn, ni izolos vin, ni enkarcerigos vin! Mi scias: vi ĉiam penis detrue influi en nia movado, vi ĉiam ekscitis kontraŭ ordo kaj disciplino! Sed ni trovos rimedon kontraŭ vi. Aŭskultu kian programon mi prononas:
Ano de la Esperanto-movado povas esti ĉiu purrasa esperantisto. »Purrasa« signifas, ke li deklaras disciplinitan obeon al la ĉefaj instancoj de la movado. Kiu pensas kaj kritikas, ne estas esperantisto, kaj lin ni internigos eu speciala tendaro.
Por levi la kulturnivelon de la movado kaj por riĉigi nian »purrasan« literaturon, la ĉefaj instancoj zorgos pri plej konvena legmaterialo, ekz.: poŝtmarkoj de Liĥtenŝtejno, turistaj prospektoj, Ĉefeĉ-ŝlosiloj, Sherer-raportoj k. a.
Pri la Universalaj Kongresoj estas starigitaj la jenaj rajtoj: aĉeti la kongreskarton, viziti la urbon, kanti la himnon, akcepti la raportojn, partopreni la Internacian Balon kaj la komunan fotografadon.
Estas malpermesite al vi: proponi iun ajn ŝanĝon (mia propono), konfesi kiu vi estas kaj paroli pri viaj konvinkoj (propono de Karl Minor en Heroldo), oscedi dum la laborkunsidoj (mia propono) — kaj ĝenerale estas malpermesite fari ion ajn sen antaŭa permeso de la koncerna instanco.
La plej brila programero de la Universalaj Kongresoj devas esti la pompaj aŭtodafeoj de ĉiuj esperanto-libroj, kies enhavo ne plaĉas al ni. Kompreneble antaŭ ĉio pereos en flamoj la libroj de Zamenhof, ĉar li kuraĝis esprimi la supozon, ke eble, eble, post longa tempo Esperanto evoluos ĝis nerekonebleco. Li do ne estis purrasa esperantisto. Imagu, kara amiko, kiel belega spektaklo ĝi estos! Ni metos grandegan brulŝtiparon sur la urba placo, sur la ŝtiparon ni verŝos peĉon, la »purrasaj« verduloj dancos ĉirkaŭ la fajro, kiel indianoj, kaj komenciĝos la ceremonio:
Hans Jacob ĵetos libron en la fajron kaj diros: mi solene bruligas la raportojn de Robert Kreuz.
Robert Kreuz ĵetos libron en la fajron kaj diros: pereu la raportoj de Hans Jacob. Vivu la verda raso!
Julio Baghy ĵetos pakaĵon da libroj en la fajron kaj patose deklamos: Hajl’ al vi, Kalocsay! Hajl’ al vi, tempest’ al vi, fajr’ al vi, Kalocsay!
Kalocsay »sinkigos« kelkajn volumojn en la »incendion« kaj jubilos: Baghy flamas! Fine mi venkis!
Jung faligos en la flamojn sakon da libroj, etendos la manon kaj jubilos: Bleier verrecke! Vivu la verda raso!
Bleier ĵetos kelkajn librojn sur la ŝtiparon kaj krios: Jung brulas! La estonto estas mia!
— Mi pensas, ke estas jam sufiĉe da fajro — mi interrompis — indulgu almenaŭ la tradukitan de mi »Sorĉistinon el Kastilio«, kiu mem estas plena de gehena fajro…
— Ne sufiĉas, ne sufiĉas! — retondris Horaĉo Serĉer, enirinta en la »trancon« — la revolucio devas esti ĝis la lasta detalo efektivigita! Ni devas savi la movadon! Ni devas purigi, refreŝigi ĝin! Venis la tempo por heroaj agoj!…
Senforte li refalis sur la benkon. Liaj okuloj elstariĝis, angora ŝvito kovris lian frunton. Kaj subite li komencis plori kiel infano. »Trankviliĝu — mi diris — tia ekscitiĝo malutilas vian sanon, gardu vin«.
— Promesu al mi, kara amiko — li plore singultis — ke vi rase puriĝos kaj helpos min fari la revolucion. Ĝi ja estas tiom necesa, benoriĉa por nia movado. Se ni ne ekagos, nia afero pereos. Ordo devas regi, disciplino estas necesega. Ni elŝiros la herbaĉojn, kiuj venenas nian movadon, kun la radikoj. Ni enkarcerigos la opoziciulojn, ni bruligos la librojn. Vidu, tio estas la plej sukcesa metodo en la nuna tempo. La pugnon oni timas. Kial ni ne apliku ĝin?
Ankoraŭ iajn vortojn li balbutis, sed ilin mi ne komprenis jam. Tute elĉerpita de la emocio, kiun ĉiam donas al li la propraj paroloj kaj ideoj, Horaĉo Serĉer forte ekdormis.
Kaj deĵorante ĉe li sur la benko, mi pensis: Horaĉo Serĉer volas fari revolucion, gardu vin esperantistoj! Kaj eble li pravas iom: eble utilus ne unu verdulon enkarcerigi, kaj ne unu libron bruligi por purigi nian movadon kaj literaturon de malbonaj herbaĉoj…


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Izrael Lejzerowicz.