Horaĉo Serĉer rezignas

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


HORAĈO SERĈER REZIGNAS

— GEORGO VERDA —

En teda pluva vespero aŭtuna, kiam la homo plej volonte kaŝas sin for de la mondo kaj sola en sia ĉambro restas kun siaj pensoj kaj filozofia meditado, aŭdiĝis subite sur la pordo de mia »alte situanta« loĝejo (sur la kvara etaĝo) nerveca frapado. Kiun Dio venigas en tiu diabla vetero? mi ekpensis, kaj malferminte la pordon, mi konsterniĝis: antaŭ mi staris Horaĉo Serĉer; ĝisoste malseka de l’ pluvo. De lia vesto fluis torentoj, kaj lia vizaĝo havis doloran, kompatindan mienon. Enirinte en la ĉambron, li devis demeti ne nur la mantelon kaj jaketon, sed ankaŭ siajn ŝuojn… Nur kiam li estis vestinta mian varman ĉambrojakon kaj molajn pantoflojn, li iom post iom kvietiĝis. Mi regalis al li teon kaj »kio do okazis, Serĉer?« mi demandis.
Sercer glutis kelkajn gutojn da teo, ŝmacis per la lipoj, kaj silentis.
— Verŝajne estas io tre grava, kio venigis vin, se vi ne hezitis eliri el loĝejo en tiu senkompata pluvego, — mi diris, dezirante el lia mieno diveni la respondon.
— La afero estas kaj grava kaj malgrava, dependas ja por kiu. Almenaŭ por mi ĝi estas abomena, ĉiukaze. Tion mi ne povas plu toleri. Mi rezignas! Ĉu vi aŭdas: mi rezignas!
— Sed pri kio vi rezignas, Serĉer? Ĝuste nun, en tiu-ĉi-malbenita vespero, vi volas rezigni?! Pri kio?
Horaĉo Serĉer komencis nervoze frapi per la fingroj sur la tablo. Li sulkigis la frunton kvazaŭ li meditus pri io ege grava, kaj post momento li diris:
— Pri UEA, aŭ pli vere pri ĝia komitato. Mi venis por diri al vi, ke mi rezignas. Mi ne konsentas esti en la komitato de UEA, mi ne permesos taŭzi mian nomon kun tiuj de la eminentuloj. Por nenia prezo mi konsentos, ĉu vi aŭdas: por nenia prezo!
Li haltis por kapti aeron. Li malfacile spiris, kaj ŝmacis per la lipoj. Li denove glutis kelkajn gutojn da teo, kaj daŭrigis:
— Tiu ĉi aferaĉo rabas mian trankvilecon. Tage ĝi ne lasas min labori kaj manĝi, kaj nokte mi ne povas dormi. Persekutas min teruraj, inkubaj sonĝoj. Lastan nokton mi vidis ion koŝmaran: mi sonĝis, ke oni min elektis en la komitaton de UEA. Mi venas en ĝian oficejon. Tricent personoj sidas tie super dikegaj libroj, kun kalkuliloj en la manoj kaj kalkulas, kalkulas senĉese. Kion vi do kalkulas tiel absorbite? mi demandas. »Mankas al ni nur kelkcento ĝis la dekmilo« — klarigas al mi la direktoro. »Mi ne komprenas — mi diras — kion signifas tiu mistera manko de kelkcent ĝis dekmil? Ĉu temas pri frankoj?«
— Ne pri frankoj temas — diras la direktoro — temas pri membroj. Ni ne povas atingi la dekmilon, ĉiam kelkcent mankas.
— Ĉu do pro tio valoras fari tian bruon? — mi plue demandas — ni nur ne malesperu, nek ekscitiĝu. En la nuna mizera tempo ni kontentiĝu per naŭmil kvincent. La krizo…
— Jen, ĝuste. La krizo — interrompis la direktoro — La krizo kulpas pri ĉio. Ĉiu mankanta membro kostas al ni multegon. Elmontriĝas ja, ke ne nur la membroj mankas, sed ankaŭ la mono.
— Mankas mono? — mi miras — ŝajnas, ke de la pli ol naŭmil membroj ni ja sufiĉe enkasigas ĉiujare.
— Certe. Sed kion ni enkasigas, ni tre sukcese elspezas.
— Do oni devas ŝpari — mi sugestas.
— Ho, sinjoro komitatano — aplombe diras la direktoro — UEA estas ja la vera akademio de ŝparado. Ĉu vi kredus, ke Hector Hodler ŝparis pli ol cent mil frankojn? Li devus esti modelo por ĉiuj aliaj anoj de UEA. Kaj fakte ni ĉiuj lernis ja de li la arton ŝpari. Ni simple fariĝis avaruloj. Kiom, ekzemple, ni ŝparas, pagante neniam honorarion al niaj delegitoj? Aŭ kiom ŝparigas al ni la eldonado de nia gazeto ĉiumonate, anstataŭ ĉiusemajne? Nur dank’ al tio, ke ni ne bezonas noktan redaktoron, ni ŝparas jare minimume 7000 frankojn! Ho, se mi volus nomi la sennombrajn aferojn kaj laborojn, kiujn ni ne faras, vi mem konsentus, ke ni ŝparas milionojn, milionojn ĉiujare!
— Do estas tamen ja bone.
— Tamen ne. Ĉar la aferoj, kiujn ni jes faras, degeligas la enspezojn eĉ supernombre. Ĉe ni regas eternaj frostoj kaj la mono senĉese degelas. Ve! ni dronas en la akvo!
Kaj subite ni ĉiuj troviĝis en la akvo. La mebloj de nia oficejo komencis naĝi — kaj, Dio scias, kio estus kun mi okazinta, se mi ne estus… vekiĝinta kun ŝvitanta frunto. Jes, mi saviĝis, sed pri la sorto de la ceteraj malfeliĉuloj mi nenion ja plu scias. Eble ili dronis.
Serĉer ĉesis paroli kaj komencis spiregi. Tiu ĉi vere inkuba sonĝo impresis lin terure. Mi komencis lin konsoli:
— Nu, feliĉe, vi ne estas ja komitatano de UEA, kaj tio estis ja nur sonĝo, pro kiu ne valoras eĉ tiom afliktiĝi.
— Sed mi povas ja iun belan tagon fariĝi komitatano! — li subite indigne ekkriis — pri tio ja temas, ke mi povas fariĝi komitatano! Kiu povas garantii al mi, ke oni ne elektos min!? Kion mi, malfeliĉa, faros tiam? Al kiu mi turnos min tiam (li komencis ploreti), ke oni helpu min, ke oni defendu min?
Kaj subite okazis io tre terura, kio frostigis la sangon en miaj vejnoj. Horaĉo salte leviĝis, furioze eksvingis la manojn rompante la teglason kiu staris sur la tablo, kaj kaptante min je la vesto, li komencis spasme krii:
— Mi rezignas! Mi rezignas! Mi rezignas!! Mi havas edzinon kaj infanojn kaj por ili mi devas vivi! Iru kaj diru al tiuj sinjoroj, ke mi ne volas esti elektita! Mi estas juna ankoraŭ — mi volas vivi! Mi ne volas ŝpari, mi ne volas avari! Mi nenion volas fari!.. Mi ne volas droni!..
Svene li falsidiĝis sur la seĝon kaj malsuprenlasis la kapon. Angora silento ekregis en la ĉambro. Post tiu tre ekscita okazintaĵo Horaĉo dormis kiel zizelo.
Kompatinda Horaĉo Serĉer! Li tiom multe kortuŝiĝis pri la »delegitoj« de UEA, ke li timas, timegas esti — Dio gardu — elektita en ties komitaton. Tiu malfeliĉo povas ja veni tute neatendite. Iu senpripense proponus lian nomon, sufiĉe faman por esti poste priklaĉata, kelkaj aplaŭdas ĝin — kaj la katastrofo estas preta. Horaĉo Serĉer estas homo kun karaktero. Li preferas klaĉi pri aliaj. Tial ne faru al li la honoron de komitatano. Horaĉo Serĉer pri tiu honoro grandanime kaj heroe rezignas!


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Izrael Lejzerowicz.