Horacio
Paĝo:Macauley - Horacio, 1907, Bicknell.pdf/1 Paĝo:Macauley - Horacio, 1907, Bicknell.pdf/2 Paĝo:Macauley - Horacio, 1907, Bicknell.pdf/3 Paĝo:Macauley - Horacio, 1907, Bicknell.pdf/4 Paĝo:Macauley - Horacio, 1907, Bicknell.pdf/5 Paĝo:Macauley - Horacio, 1907, Bicknell.pdf/6 Paĝo:Macauley - Horacio, 1907, Bicknell.pdf/9
Nun, piedirante aŭ rajdante,
Alvenas la vasaloj
Rapide, el majestaj urboj,
El fruktodonaj valoj;
El vilaĝetoj izolitaj
Sub fagoj kaj sub pinoj.
Ŝajnantaj aglonestoj sur la
Purpuraj Apenninoj;
El alta Volatero, kie,
Per grandegulaj manoj
La muroj iam konstruiĝis
Por diaj reĝtiranoj;
El maroborda Populono,
Kie la gardistaro
La neĝajn Sardajn montopintojn
Ekvidas trans la maro;
El la vendej’ de Piso, glora
Reĝino de la maro,
En kies ŝipoj de Masiljo
Remadas la sklavaro;
El kie Klano dolĉe fluas
Tra frukta regiono;
El kie l’urb’ Kortono brilas
Per alta turokrono.
La glanoj de l'kverkegoj falas
Apud l'Aŭsera fonto;
La cervoj l'arbobranĉojn maĉas
De l'Ĉiminia monto;
La riveretoj de Klitumno
Ĝojigas la paŝtistojn;
La granda Volsinia lago
Gajigas la pafistojn.
Sed nun apud l'Aŭsera fonto
Hakista bat' ne sonas;
La verdajn vojojn de la cervo
Neniu ajn spionas;
Apud Klitumno, nevidite
Sin paŝtas la bovaro;
Ĉe l'Volsiuia lag' sentime
Sin banas la birdaro.
Rikoltojn de Arretiumo
La maljunuloj havos;
L'obstinajn ŝafojn en la Umbro
Nur junaj knaboj lavos;
Nur ĉe l'ŝaŭmanta Luna mosto
Piedoj blankaj restos
De gajulinoj kies patroj
Al Rom' irintaj estos.